Nia Golfeto

Amikoj kaj ...

Post milito

Utao:

夫逝きて二人語りし茶房にて子らと語れば皆涙ぐむ

ふーしゃんの短歌わーるど 2022-07-03

Legi:

Otto juki-te futari katari-ŝi sa-bou-nite ko-ra-to kata-reba mina-namida-gumu.

Frazpartoj:

夫逝きて Otto juki-te  Mia-edzo forpas-is
二人語りし futari katari-ŝi  kun-li parol-inta
茶房にて sa-bou-nite  kafejo<ĉe
子らと語れば ko-ra-to kata-reba  kun-filinoj parolas-tiam
皆涙ぐむ mina-namida-gumu. ĉiuj larmiĝ-is

Signifo:
    Mia edzo kaj mi kutimis paroli ĉe iu kafejo. Post lia forpaso, kiam mi iris eksteren kun miaj filinoj, ni vizitis la kafejon kaj mi intencis transdoni al ili, kiel mia ezdo mienis kaj parolis, pri kio li parolis, kian penson kaj deziron li havis pri siaj filinoj. Mi parolis aprombe tamen mi ne povis ne emociiĝi kaj rezultis larmiĝi.

Rimarko:
     Ĉe kafejo La geedzoj havis iliajn plej ŝatatan kafejon. Iam mi akompanis ilin al la kafejo. Ĝi estis kvieta kaj klasikstila kafejo. Supozeble, ŝi intencis priskribi kiel sia edzo agis tie kaj kion li parolis kun ŝi. Ŝi, iom fortvola sinjorino, kredis sin kapabla paroli aplombe. Tamen, ŝi ne estis tiel forta sen sia edzo. Ŝi havis klaran opinion pri difersaj aferoj kaj konsekvence iom agresema. Kaj ŝia edzo havis ne ŝanceliĝan penson, do, povas okazi disputo kun sia edzino. Sed mi neniam vidis tian disputon inter ili. Li ĉiam aŭskultis opinion de sia edzino ridetante kaj lia parolturno estis milda. Nun mi sciis tra ŝiaj utaoj, ke ŝi povis stari forte per ekzistado de sia edzo. Ŝi estis tiel sentema sinjorino, ke la perdo de sia edzo vekis krizon en ŝia koro.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":