Nia Golfeto

Amikoj kaj ...

Elkoran kondorencon

     Mohyo estis utaisto, kiu havis retejon ふーしゃんの短歌わーるど (fuŝan-no-tanka-waarudo: mondo de utao, kiun teksas fuŝan). Ŝia retejo jam delonge ne renoviĝis. Tio estis, ke ŝi malsaniĝis kaj bedaŭrinde forpasis en septembro, 2025. Mi tamen tenas la retejon tiel kiel nun estas aŭ se ŝiaj filinoj kaj parencoj aldonos ion tien, mi helpos ilin. 

     Mi akiris permeson de ŝiaj filinoj, kiuj havas kopirajton de utaoj de sia patrino, ke mi rajtas prezenti ŝiajn utaojn en ĉi tiu retejo de Esperanto. Fakte ambaŭ retejo estas sur sama servilo. Ŝi havis sian propran retejon kun propra domajno --- kokoronouta.net--- sed la domajnnomo estis tiel bona por utaistoj, ke tuj post ŝi perdis ĝin pro senatentemo pri limdato de ties posedrajto, alia homo akiris ĝin. Tial mi transportis ŝian tutan retejon sur mian domajnon. Tiam ŝajne multaj el la legantoj de ŝia retejo ne retrovis ŝian novan retejon.

    Mi ne povas traduki, ŝian utaon, sed mi povas prezenti, kiel ĉanti la utaojn, kion signifas ilin, kaj iom da fono de ili, se mi iam audis pri ili de ŝi.

     Ŝi transiris al la sama laborejo kun mi en sama jaro. Ŝi estis kelkjarojn pli aĝa ol mi, sed ni amikiĝis tuj post renkontiĝo. Ŝi ŝajne estis tre bela virino en sia junaĝo sed tio ne rolis por amikeco nia, kiuj estas jam malfru aŭtuno de vivo. Mi tre ŝatis ŝian rektan parolturnon, kiuj baziĝas ne sur teorio sed sur tradicia moro de nia socio. Konsekvence, ŝi estis konservativa en politika kaj etika pensado. Tial en nia laborejo, kie iom liberala kaj tutmondisma tendencoj estis dominaj, ŝi ofte kontraŭstaris al aliaj je diskuto. 

     Ankaŭ mi mem ne konsentis pri tiaj aferoj sed ŝia stabileco de ideo estis agrabla kaj posta evoluo de nia socio, klare montris, ke ŝia sinteno  pli harmonias al nia socio ol tiu de liberalistoj. 

     Sed bone, mi prezentos iompostiome ŝiajn utajojn rememorante ŝin. Tio estas sola afero, kiun mi povas fari por ŝi. 

(Uch)

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":