Post milito
Utao:
ふーしゃんの短歌わーるど 2022-09-21
Legi:
Ŝowa-umare jonaki-cuzuki-ŝi ŭagako-naredo bakugeki-on-ŭa kikoe-na-katta.
Frazpartoj:
| 昭和生まれ | Ŝowa-umare | naskiĝinte Ŝowa-epoke |
| 夜泣き続きし | jonaki-cuzuki-ŝi | nokt-ploro-ripetadis |
| 吾子なれど | ŭagako-naredo | mia-filino<kvankam |
| 爆撃音は | bakugeki-on-ŭa | bombad-sono |
| 聞こえなかった | kikoe-na-katta. | aŭdiĝi<ne-estis |
Signifo:
Mia filino naskiĝis en Ŝoŭa-epoko, kiam ni travivis militon. Ŝi ofte ploris nokte sed mi povis dediĉi prizorgi ŝin senzorge pri aviadila bombado.
Rimarko:
En la lasta etapo de antaŭa milito, usona bombaviadilo bombadis multajn urbojn de Japanio. Sed la aŭtoro de ĉi tiu utao ne spertis tiun bombadon. Ŝi revenis de Manĉurio post milito en sia infanaĝo kaj ŝi iam diris, ke ŝi ne povis esti liberigita de koŝmaro pri tiu travivado. Do, ŝajnas, ke soveta atako restis en ŝia memoro. Aŭ ŝi rakontas la aviadilan bombadon kiel simbolon de milito.
Ŝi registris ĉi tiun verkon en la sama tago de antaŭa verko, kiun ŝi verkis baldaŭ post forpaso de sia edzo. Mi imagas, ke ŝi enfermis sin en la domo kaj rememoris lacigaj sed plenigitaj tagoj kun sia edzo kaj novnaskita filino.