Dento estis eltirita
Mi priskribos la aferon, ke 'postlonge mia dento estis eltirita.' Je la fino de julio en lastjaro, eliris subite la kovraĵo de la dua molaro malsupra maldekstra, kiu estis traktata ĉe la hospitalo Ĉiba de Tokio-Dentkuracada kolegio*1, kie mi estis delonge prizorgita.
Ŝajnas, ke multaj homoj iras al difina dentkuracejo. Ankaŭ mi iris longe al dentkuracisto en Tokio, kiu estis proksime de mia laborejo. Sed post la emerito, mi ŝanĝis ĝin al la hospitalo Ĉiba de Tokio-Dentkuracada kolegio, kiu estis proksime de mia loĝloko por konveno. Mi estis prizorgata tie dum 15 jaroj.
Tiu hospitalo de Tokio-Dentkuracada kolegio estis neatendite fermita pro translokiĝo al Tokio en la lasta jaro de Hejsej*2.
Unu el la kaŭzo estis dentkuracisto superfluis kaj malmultigis kapacito pri nombro de studentoj laŭ gvido de registaro. La alia estis la tendenco en la lastaj jaroj de Ŝova*3, ke universitatoj en la ĉefurbo translokiĝas al antaŭurboj*4, renversiĝis al reveno en la ĉefurbon.
Ankaŭ la Tokio-Dentkuracada kolegio revenis al la kvartalo Suido-baŝi, kie estas sidejo de tiu kolegio. Tio rilatas al la ebla kuniĝo kun la fakultato de medicino de la universitato Keio*4. Tiamaniere, mi devis serĉi denove lokan dentkuraciston kaj trovis najbaran kaj oportunan dentkuracejon F.
Mi vizitis la dentkuracejon F kun la delokita kovraĵo. Sed la dentisto diagnozis, "La bazo de la dua molaro jam estas putra kaj la radiko de la dento sinkis sub la gingivo. Ni ne povas remeti la kovraĵon." Delonge ĝi emis abscesiĝi kaj konstante sangis. Ĉifoje la kuracisto rekomendis eltiri ĝin. Li klarigis, se mi lasus ĝin la alveolodenta pioreo infektus najbare. Mi devis decidi, "kion fari?" La doktoro de la Dentokuracada kolegio persistis restigi denton kaj eltirado estis la lasta rimedo por li. Mi, kiel paciento, senkonscie simpatiis al tiu maniero.
Eltiri? Kiam mia dento estis eltirita? Ĝi estis tiel antaŭlonge kiel mi ne memoras. Mi ne povis respondi tuj, tial mi petis kelkan tempon antaŭ ol mi respondos. Mi finfine decidis, ĉar neniu alia rimedo ne ekzistas kaj mi petis la eltiradon.
Sed la kuracisto ne atendis tiun anoncon kaj li ne estis preta por eltirado. Li haste pretigis ilaron kaj anestezon. Mi atendis ĉirkaŭ 15 minutoj. Sed la kuracisto mem ne operacias min pri la dento sed li disponis ĝin al sia subulo. Mi iom malkontenta pri tio.
Asistanta kuracisto anestezis min kaj antaŭ nelonge finis eltiri la denton pli facile ol mi timis. Mi pensis, ke denteltirado estas baza kuractekniko por dentisto. Mi ne sentis doloron sed iom da tempo bezonis antaŭ ol sangofluo ĉesis. Mi vidis grandan denton, kiu peciĝis du partojn. Tiam mi sentis perdsento de la dento faris min iom malgaje.
Post kiam sangfluo ĉesis, la kuracisto kontrolis la eltirintan parton per rentogena foto kaj trovis, ke la peco de la dento ankoraŭ restas tie. Kaj la kuracisto deklaris, ke li devas forpreni ĝin. Ĉifoje la operacio ege dolorigis min. Planita simpla duonhora operacio fariĝis pli ol unuhora "granda" operacio.
Resaniĝo post la operacio estas bona kaj dum malpli ol 2 monatoj, la kavo post la operacio leviĝis kaj sanga eliro pro absceso ĉesis. Mi bone selektis eltiradon de la dento.
Kvankam la supra molaro fariĝis unuopa, kiu ne havas partneron kunmordi, mi nun havas 13 dentojn supre kaj 11 malsupre. De la vidpunkto de la "movado 8020," ke "Restigu 20 dentojn je 80 jaro," mi estas honora homo, ĉar mi havas 24 dentojn je Bejĵu*5.
(Marto, 2023)
Rimarkoj de tradukinto
*1 hospitalo Ĉiba de Tokio-Dentkuracada kolegio
Ĝi estis tre populara dentkuracejo por loĝantoj de ĉi tiu kvartalo.
Hejsej estis de 1989 ĝis 2019, kiam Heise-inperiestro Akihito tronis.
Ŝova montras historian periodon , kiam Ŝova-imperestro Hirohito tronis. Ŝova-epoko estis de la 25-a de decembro 1926 ĝis la 7-a de januaro 1989.
Unu el japana privataj universitatoj. FUKUZAŬA Jukiĉi fondis ĝin en 1858 en Edo(posta Tokio).
Unu el Japanaj jubileaj aĝoj, 88 jaraĝo.
Bej-ĵu estas 米寿, 米 similas al 八十八=88. 寿signifas aĝo. Aktuale, oni festas 60, 77, 88. Pli ol 99 estas malofta.