Vivo kiel dufoja rikolto
Estus nedece prediki jenajn difinojn al ĉi tiuj samŝatokupanoj; dufoja rikolto montras, ke oni rikoltas du specajn rikoltaĵojn el unu kultivejo sinsekve en unu jaro; duobla rikolto montras, ke oni rikoltas samspecan rikoltaĵon du fojojn sammaniere. Kiam mia emeritiĝa aĝo proksimiĝis, unu el antaŭuloj konsilis al mi, "Vivo estu dufoja rikolto. Mi rekomendas dufojan vivon." Estus ankaŭ bone, ke oni planas duan vivon surbaze de fakajn sciojn kaj spertojn, kiujn oni akiris tra sia unua vivo kiel profesio, sed estus preferinde, ke oni aŭdacu malfermi tute novan mondon.
Ripeti estas ankaŭ la vivo, esplori novan vojon estas ankaŭ la vivo. Kiun mi elektu? Mi komencis lokan volontulan agadon, ĉirkaŭ 60 jaro kvankam mi laboris ĝis 67 jaro, kaj plue mi bonŝance havis tiun grupon de aktivaj multaĝuloj, kiu naskiĝis en la loĝantaro. El tio rezultis, ke mi povis kuraĝe komenci novan ŝatokupon sen ia zorgo. La vortoj 'kuraĝe fari' estas iom troiga esprimo.
Dum 15 jaroj, mi partoprenis miksitan koruson laŭ rekomendo de mia edzino kaj mi povis pasigi plenumitan tempon. Danke al tio, mi povis stari sur scenejo por kanti koruson en la 9-a Simfonio de Ĉiba Simfonia Orkestro kaj mi iris al la urbo Asakura en la gubernio Hukuoka por ludi ĥora suite "Ĉikugo-gaŭa(la rivero Ĉikugo)" komponita de DAN Ikuma. Mi povis ĝoje akiri multajn novajn geamikojn.
Ekde la 70a jaro, kiel nova defio, mi komencis trejnadon pri hajko kaj 17 jarojn poste, hazarde kongrue al 17 silaboj de hajko, mi sentis, ke nova perspektivo malfermiĝis antaŭ mi. Mi verkis 5 hajkojn monate, 60 jare kaj mil en 17 jaroj. La unuan parton mi elpensis pli ol 2 mil. Mi eldonis du hajkarojn, kaj fojfoje faris verkekskurson. En tiuj ĝojplenaj tagoj, ankaŭ okaze de tiuj tagoj, mi konatiĝis kun multaj homoj.
Kaj kiel etendado de tiu verkado, nun mi provas verki eseojn. La tria jaro komencis de la provo, mi havas bonajn geamikojn, amuziĝas kaj ĝojas, kaj samtempe fojfoje ĝenas pro proksimiĝanta limdato. Ne tro serioze provante, mi furaos, se mi rimarkos 5 jarojn aŭ 10 jarojn poste, ke mi tiel bone faradis la aferon. Ho, oni dirus, ke kiom longe mi intencas plu vivi.
Mia dufoja rikoltado komenciĝis en mia aŭtuno de vivo. Ŝajnas, ke tio bone kreskadas. Vitro jam delonge komencis kaj mi estas en la mezo de severa malvarmo. Juneco neniam revenas. Tio estas sorto de homo. La taktobastono estas vigle svingata por la finalo de la 4-a movimento.