Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pri aliformaj vortoj "meĉĉa" kaj "jaba"
                    anstataŭ "ege!" kaj "terure!"

     Kelkajn jarojn antaŭe, ĉe somera hajkokunsido, mi verkis ĉi tiun hajkon.

めっちゃとかヤバとか嫌い暑苦し   宏史

めっちゃ とか  ヤバ   とか  嫌い      暑        苦し    宏史
Meĉĉa  toka jaba   toka kirai       acu       -kuruŝi    Hiroŝi
Ege       aŭ   terure ks.   malŝatas varmeg -aĉe        (aŭtoro)

Mi malŝatas esprimojn de junuloj kiel aliformajn vortoj "meĉĉa" kaj "jaba" por "ege" kaj "terure" reciproke, ĉar ili igas min senti medion pli varmege.

     Junuloj sprite kreas taŭgan vorton kongrue al etoso de la sceno. Tion uzas eĉ maturoj, do mi iom kritikeme faris ĉi tiun hajkon. Mi neniam uzis ĉi tiujn du vortojn en mia parolado nek skribado. Sed mi ne fieras pri tio. Onidire, vortoj kaj frazoj estas ilo de pensado, tamen, tiuj du vortoj simple ne ekzistas en mia vortprovizo. Ŝajnas, ke ĉiam novaj vortoj naskiĝas kaj estas uzataj en junularo. Mi pensas, ke slangoj kaj mallongigoj, kiuj estas uzata nur en eta grupo de junuloj, foje, oni interesiĝas pri tio kaj eksplode disvastiĝas.

     "Jabai (danĝere)": kiam mi estis altlerneja knabo, mia patro diris, "La vorto 'jabai' estas ĵargono inter gangsteroj, tial kutimaj civitanoj ne uzu ilin." Tamen, en universitato, ne malmultaj amikoj ofte uzis la vorton "jabai." Malgraŭ tio, tiu vorto ne trudis sin en mia vortprovizo ankoraŭ nun. Mi neniam uzis la vorton mem. Sed tempo flugis, lastatempe la vorto "jabai" estas senĝene uzata ankaŭ inter studentinoj kaj fraŭlinoj.

     Dum mi atendis ŝanĝon de trafika signalo, apudaj du lernantinoj sur biciklo interparolis, "Ho, mi havas aktivadon de klubo, 'jabai'." Temas pri tio, mi verkis hajkon kaj publikigis ĝin en la hajkokunsido.
夏来たる男言葉の女子高生 宏史

夏来たる男言葉の女子高生 宏史
Nacu     kitaru otoko-kotobano joŝikousei       Hiroŝi
Somero venis  vira    vortouzo  lernantinoj     (aŭtoro)
Jam venis somero, eĉ lernantinoj parolas per vira vortouzado*1.

     Jam venis frua somero, novaj lernantinoj ekhavis koramikinojn kaj iras al lernejo kune, mi supozas. Tio estis intima konversacio survoja.

     Alie, origino de "meĉĉa" estas eble unu el "滅茶苦茶(meĉakuĉa)", "目茶苦茶(meĉakuĉa)" aŭ "めちゃくちゃ(meĉakuĉa)." Junuloj lertas fari mallongigitajn vortojn. Ĉu ĝi troviĝas en la vortaro por anoncistoj de NHK*2? Ĉu oni estas permesita uzi la vorton? Ĉu ĝi estas en la vortaro de s-ro K*3? Ĉi tiu vorto multe flugas en stratoj kaj preskaŭ ne estas la tago, kiam mi ne aŭdas ĝin. Certe ĝi estas oportuna por esprimi gradon de iu afero. Anstataŭante la vortojn "大変(tajhen=ege)" kaj "随分(zuibun=tre)", tiuj bone montras, ke la afero estas ege devias de kutima aŭ averaĝa nivelo. "めちゃくち(meĉakuĉa=ege)美味しかった(oiŝikatta=bonguste)","めちゃくちゃ(meĉakuĉa=ege)疲れた(cukareta=laciĝis)" kaj"めっちゃ(meĉĉa=ege)暑い(acui=varmege)" ktp.
Tiuj vortumoj bone esprimas ilian koron kaj mi ne povas malŝati ilin. Sed mi ne volas aŭdi tiujn vortojn el la buŝoj de maturuloj.

Aliaj vortoj ekzistas, ekzemple " マジ(maĵi = serioze)," ks. Mallongigo de vortoj kaj frazoj ofte malaperas sed "ヤバイ(jabai = danĝere)" kaj"めっちゃ(meĉĉa=ege)" akiris postenon kiel normala esprimo. Ne agrablaj vortoj multiĝis.

老兵は死なずただ消え去るのみ。 Old soldiers never die. Only fade away.

老        兵   は   死な    ず ただ   消え      去る  のみ
Rou       -hej-ŭa   ŝina    -zu  tada  kie         -saru  nomi.
maljuna -soldato mortas-ne  nur   malaperi-for    simple
Maljunaj soldatoj ne mortas nur malaperas el la scenejo.

Rimarkoj de trdukinto;

*1 parolas per vira vortouzado

En Japanio, kutima parolmaniero inter viroj kaj virinoj klare diferencas. Sed ne pensu pro tio, ke en Japanio seksa diskrimacio estas granda. Diversaj diskriminacioj ja ekzistas en Japanio sed ili ne estas tiel granda, kiel en okcidentaj landoj. Ni lernis diversajn diskriminaciojn en epoko de Meiji kun okcidentaj kulturoj. 

*2 la vortaro por anoncistoj de NHK

NHK(Nippon hoso kjokaj=japana instituto de elsendado) havas sian vortaron, kiu indikas taŭgan uzadon de vortoj kaj frazoj kiam oni uzas je elsendado.

*3 la vortaro de s-ro K

Ankaj ĵurnaristoj havas vortaron de sia kompanio. Per kiu ili kontrolas, ĉu ilia uzado de vortoj kaj frazoj estas bona por ĵurnalo. s-ro K estis ĵurnalisto antaŭe kaj havas tian vortaron.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":