Kroma rakonto de trasomerado en Jacugatake
Enigmo pri la epoko Ĵomon
Ankaŭ ĉi-somere kiel lastatempa kutimo, mi ĝuis 4 noktajn feriojn dum Bon-tagoj*1, ĉe somerdomo de mia frato, kiu situas ĉe la piedmonto de Jacugatake.*2 La somerdomo ne estis unuopa domo sed 4 etaĝa loĝantaro, kiu konsistas el 8 domoj, ĉiu kun 3 ĉambroj kaj salono-manĝejo-kuirejo*3. En furioza kaj humidega varmego de ĉi tiu somero, oni ne povas eviti varmegon eĉ se fuĝante al Hokkaido, sed en la altlando Jacugatake, 1 500 metrojn alta marnivele, estis agrable kun 22, 23 gradoj da temperaturo kaj nehumida aero, kvankam ne mankis abunda brilo de sunradio.
Ĉar mi vizitis ĉi tie por la kvara fojo, mi jam vizitis ĉiujn vidindaĵojn ĉirkaŭajn kaj mi hezitis kien iri ĉijare. Mi decidis viziti la ekspozicion nomata "Aliri Ĵomon*4, deveni Ĵomon," kiun mia unua filo rekomendis, kiun la tri arta kaj arkeologiaj muzeoj de la montpiedo kune projektis kaj prezentas restaĵojn kaj argilaĵojn. Estis iom neluksa turismo. La tri muzeoj estis "Jacugatake arta muzeo*5," "Ikoĵiri arkeologia muzeo de la urbo Fuĵimi*6" kaj "Arkeologia muzeo de la urbo Hokuto*7."
Kiam kaj kia epoko Ĵomon estis? Mi ne havis precizan ideon pri la epoko Ĵomon, ĉar mi ne lernis Japanan historion en mia altlernejaj jaroj. Restaĵoj de Ĵomon troviĝas tutlande de Hokkajdo ĝis Kjuŝu sed aparte multaj ekzistas en la regionoj Kanto, Ĉubu kaj sudokcidenta montpiedo de Jacugatake.
La epoko Ĵomon daŭris 10 000 jarojn ekde antaŭ 13 000. Mi surprizis sciinte por la unua fojo, ke la epoko Ĵomon daŭris preskaŭ 10 000 jarojn. Ŝajnis, ke ekstreme paca epoko. Loĝante en fos-domo kun malgranda grupo, ĉasante mare kaj monte, kolektante nuksoj kaj herboj, manĝaĵoj sufiĉis kaj kvereloj estis maloftaj. Dume kreante argilaĵojn kaj ĝuis desegnojn sur tiuj. En la epoko Jajoi*10, post kultivado komenciĝis, sociaj rangoj apartiĝis inter terposedantoj kaj nehavantoj kaj kvereloj pri posedrajto de parceloj ekokazis kaj aspekto de nuntempaj socioj aperas.
En la ekspoziciejo, estis prezentitaj fotoj de restaĵoj de Ĵomon kaj modeloj de vilaĝoj klasite laŭ epokoj. Grandeco, desegnaĵo kaj formo de arigiloj ŝanĝis laŭ epoko kiel komenca, meza kaj lasta aŭ regiono. Kaj la desegnoj montris spuron de kontakto kun aliaj regionoj. Ĉiu muzeo ŝtopis 10 000 jarojn de Ĵomon epoko en tri ĉambroj.
Uzmaniero de argilaĵo multiĝis, formoj kaj desegnoj diversiĝis. Tenilo estis aldonata kaj desegno ŝanĝiĝis komplekse sed ĉio estas nur ene de ujo. Estas mirinde pri komplekseco kaj lerteco sed eventuale nur ŝanĝiĝo de neglazurita fajencaĵo kun dimensio de tri ŝakuaj*8 kube.
Tiom multaj jaroj, kiom 10 000, oni nur rafinis argilaĵon. Alia progreso en kulturo povis esti sed oni ne povas scii kia kulturo naskiĝis krom argilaĵo, ĉar literoj ne ekzistis.
Kompare kun ĉi tiu eterneco, kia granda la progreso kaj ŝanĝiĝo dum 100 jarojn, kiun mi travivis, aparte evoluo de artefarita intelekto(AI) en lastaj 10jaroj! Ni moderuloj avide ĉasas efikecon, utilecon kaj agrablecon de nia vivo. Kion ni plu postulas? Kien ni direktas nin?
Mi trairis muzeojn en la kampara regiono Kai*9 ĉisomere. Kia malrapida fluo de tempo en Ĵomon! Oni oni ludis per argilo dum 10 000 jaroj! Kia senĝeneco, eĉ kortuŝa!
Rimarkoj de tradukinto
"Bon" aŭ "Obon" estas japana evento, kiam ni preĝas por niaj antaŭuloj. "Obon" estas mallongigo de "U-ra-bon-e". Ĝi devenas de budhismo kaj japana origina religia preĝo por sopiri antaŭulojn. Antaŭe ĝi estis granda ferio komparebla kun novjara festo. Dungitoj povis reveni hejmen kun donaco de dunganto almenaŭ dufoje ĉiujare. Tio estis novjara festo kaj "obon", kiu okazis ĉirkaŭ la 15a de Julio en luna kalendaro. En suna kalendaro, ĉar tiu periodo estas okupitaj tagoj por terkultivistoj, oni faris ĉirkaŭ la 15a de Aŭgusto. En tiu periodo, multaj homoj veturas inter grandaj urboj kaj kambaraj urboj.
"Kvazaŭ bon kaj novjaro venis kune" mencias scenon, ke familianoj kolektiĝas kune kaj pasigas tempon tre gaje.
Jacugatake estas montara rekiono, en ambaŭ gubernioj Jamanaŝi kaj Nagano. Tie multaj somerdomoj pro tio, ke tie estas ĝenerale ne varmega kaj iom seka kompare kun malaltaj lokoj. Aldone, restaĵo de Ĵomon kulturo abundas en tiu regiono.
*3 kun 3 ĉambroj kaj salono-manĝejo-kuirejo
La konsisto de japana domo, kiu ofte uzata por reklamo. Tiu domo havas 3 ĉambrojn kaj unu alia ĉambro, kiun oni povas uzi kiel salonon, manĝejon kaj ankaŭ kuirejon.
*4 Ĵomon
Ĵomon epoko daŭris pli ol 10 000 jarojn. En tiu epoko, oni faris argilaĵon kun komplika desegnaĵo simila al ŝnur-premita spuro. Ĵo-mon signifas ŝnur-desegnaĵon. Oni pensas, ke tiu epoko estis tre stabila senmigrada paca epoko. Oni povas trovi spuron de evoluita argilarto kaj kuirarto sed oni ankoraŭ ne malkovris desegnitan aŭ literan mesaĝon.
Multaj enigmoj restas pri tiu epoko.
*6 Ikoĵiri arkeologia muzeo de la urbo Fuĵimi
*7 Arkeologia muzeo de la urbo Hokuto
Tri ŝakuoj estas ĉirkaŭ 90 centi metroj. Ŝakuo estas ĉirkaŭ 30 centimetroj. Ĝi estas mezurunuo de longo uzata antaŭ metra sistemo estis enkondukita. 1 ŝakuo logas proksimume 1 foot usona, ĉar ŝakuo montras longo de ŝaku-osto, kiu estas unu el osto de antaŭbrako, kiu longo preskaŭ egalas kun grandeco de piedo.
Kaj estas nomo de gubernio Jamanaŝi antaŭ Mejĵi revolucio.
Jajoi epoko estas post Ĵomon epoko. Efektive iom post iom la socio ŝanĝiĝis de Ĵomon al Jajoi. Jajoi epoko estas karakterizita de rizkultivado kaj kvereloj kaj militoj ekokazis. Argilaĵo fariĝis pli simpla en formo kaj preskaŭ sendesgnaĝo.