Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Miaj favorataj programoj de televido.

     Mi ne intencas paroli noblan aferon. Mi inkliniĝis skribi pri miaj favorataj programoj de televido.

     Mi spektas plejparte programojn de NHK(Nihon: japana, Hoso: elsendo-, Kjokaj: instituto). Multaj el ties programoj, ĉu dokumentaj filmoj, ĉu historiaj filmoj, ne havas konkuranton, ĉar ili estis verkitaj post sufiĉa esplorado en referencoj.

     Lastsemajne, mi spektis programon "MIŜIMA Jukio kaj KAŬABATA Jasunari, lumo kaj ombro de novel premio*1." Kvankam ili estis en enviinda rilato kiel majstro kaj disĉiplo, tamen Nobel-premio alportis inter ili komplikan emocian konflikton. Enigmo kaj certeco, kial ambaŭ metis sian finon per sinmortigo. Mi spektis la programon mirante la altan kvaliton.

     Mi ofte spektas programojn de sportoj. Pri tiuj, mi ne elektas dissendanton. Temas pri internacia matĉo, mi spektas ilin eĉ malfruvespere.

     Anakaŭ kelkaj reglaraj programoj plaĉas al mi.
     Unua estas la programo, kiu elsendiĝas en vespero de ĵaŭdo ĉe la 6a kanalo. Tiu titolo estas "Prebato Hajko sekcio (premita batalo en hajko).*2" S-ino NACUKI Icuki klarvorte laŭdas aŭ kritikas severe la verkojn de hajkistoj, kiuj estas efektive TV-distristoj. Post kritiko, ŝi iom retuŝas la hajkon. Per tiu eta korekto, la fuŝa hajko ŝanĝiĝas mirinde bona hajko. La afero instruas al ni, ke unu silabo el 17 estas tiel grava por hajko. Kaj mi povas observi, ke nespertulo rapide ellernas hajkon. Ĉar ankaŭ mi estas unu el amatoraj hajkistoj, mi ĝuas komparante kun mia propra hajko. Mi ne ŝatas, ke UMEZAŬA Tomio, regulara distristo, parolas nedece sed mi laŭdas lertan verkadon de HIGAŜIKOKUBARA Hideo, kiu havas inteligenton, kiel iama guberniestro.

     Mi ŝatas ankaŭ la programon "La izolita domo*3" de 5-a kanalo en dimanĉo. La programo estas tia, kia de la nordo ĝis la sudo tra la japana insularo, oni elektas unu izolitan domon, kiun ili trovis en monton el satelitaj bildoj, kaj staboj de la elsendejo vizitas la loĝanton kaj intervjuas lin. Izolita domo. Tio estis unu el domaro de montara vilaĝo. Unu foriris, kaj alia, tiel finfine unu sola domo restis. Ankaŭ familianoj malmultiĝis unu post la alia, kaj fine fariĝis sola. Tamen, ekzistas kialo, ke tiu devas loĝi tie. Tiu rezolute restas kaj malkonvene, eĉ private produktante elektron, memsufiĉe vivtenas. Kaj plejokaze, la loĝanto estas alte maljuna homo. La terenon, kiun oni heredis generacio post generacio, neniu heredas post sia morto. Mi estas impresita de tia homo, kiu serene vivas en tia limigita situacio. Mi estas altirata de diversaj vivoj kaj vivmanieroj. Oni ne povos haltigi tro maldensiĝon de montara vilaĝo. Ĉu tio daŭros ankoraŭ 10 jarojn? Ŝova jam estas for*4. La vivmaniero ĉiam vekas kunsenton de mi kaj mi rigardas en la historio kun larmo de kortuŝo.

     Alia programo, kiun mi ŝatas, estas "Piano en flughaveno*5" kaj "Piano en stacidomo*6" de BS elsendo*7 de NHK. La scenejo estas unu piano metita en flughaveno kaj terminalo de fervojo en diversaj landoj. "Ludu laŭvole," tiel priskribo diras ĉe la piano. Preterpasonta vojaĝanto tuŝas la klavaron kaj ekludas sian favoran melodion kun la propra sento. Ĝenroj de muziko estas diversaj de homo al homo. Oni ludas foje improvizitan muzikon sed plej parte famajn. Ankaŭ la ludantoj estas profesiulo, amatoro, infanoj, kiu lernas pianoludon, aŭ maljunulo. La vojaĝo estas kaj sola kaj gaja grupa. Nacieco kaj koloro de haŭto estas diversaj. Atendantoj kaj preterpasantoj, haltinte pro la melodio, aŭskultas. La stabo de la programo petas la ludanton sinprezenti, kial li vizitis la stacion. Ankaŭ tio estas diversaj, kiel survojo de turismo, revenvojo post vizito de sia naskiĝloko aŭ loĝanto de tiu urbo.

     La stabo ankaŭ intervjuas, kiom longe oni ludas pianon, la titolo de muziko, kiun ĵus ludis, kaj la sperto rilate al tiu muziko. Nur tiaj aferoj. Sed mi tre ŝatas ankaŭ ĉi tiun programon.

     Geamantoj ĉe pinto de feliĉo, homoj en kontentego ĉirkaŭite de familianoj ekzistas sed kontraŭe ankaŭ ekzistas homoj, kiu suferas pro soleco eksterlande kaj venis por konsoli sin per muziko. Ĝi estas favorinda programo, en kiu pianoj kuraĝigas kaj vigligas ankaŭ spektantojn. Ankaŭ en Japanio, "Piano en stacidomo" kaj "Piano ĉe urbangulo" fariĝas populara en diversaj lokoj.

     Mi prezentis mian kunestadon kun televido dum tri aŭ kvar horojn ĉiutage.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 MIŜIMA Jukio kaj KAŬABATA Jasunari, lumo kaj ombro de novel premio

MIŜIMA kaj KAŬABATA ambaŭ estas japanaj verkistoj. Ili estis en rilato de disĉiplo kaj majstro kiel menciita en la artikolo. Kiam KAŬABATA ricevis Novel-premion, ni elkore ĝojis kaj gratulis lin.
Sed samtempe, multaj japanoj miris pro tio, eksterlandanoj taksis belecon de liaj frazoj. Ekzemple, unu el lia verko "Neĝa Lando" estis esperantigita de KONISI Gaku. La frazoj estas tre facile kompreneblaj. Sed iu eksterlanda tradukisto diris, ke li komprenis ĉiujn vortojn kaj frazojn. Sed li konfesis, ke li ne povis kapti ĉiun situacion kaj kion faras rolantojn. Jes, ankaŭ multaj Japanoj ne komprenas la temon nek enhavon, kiun la aŭtoro intencas transdoni al ni. Ni nur miras la belajn frazojn. Aliflanke, oni povus kompreni verkojn de MIŜIMA kaj japane kaj tradukite.

*2 Prebato Hajko sekcio (premita batalo en hajko)

Ĉi tiu TV-programo estas unu el "premitaj bataloj." Ĉu vere popularaj talentuloj havas talenton? Profesia hajkisto, pentristo, flora aranĝisto k.t.p. donas taskon al talentuloj kaj taksas iliajn verkojn kaj konsilas tiel, kiel fari por pli bonigi iliajn verkojn. En ĉi tiu artikoko, aŭtoro, kiu mem estas hajkisto, menciis pri hajko sekcio.  

*3 La izolita domo

Ĉi tiu TV-programo estas ankaŭ unu el popularaj programoj.

*4 Ŝova jam estas for.

Japana hajkisto NAKAMURA Kustato(1901-1983) verkis hajkon en 1931:
降る雪や 明治は遠くなりにけり
降る    雪      や   明治     は           遠く    なりに  けり
huru  juki ja   Meiĵi ŭa      tooku narini keri
neĝas neĝo     Meiĵi-epoko fore    fariĝ    -is
En Meiĵi-epoko(1968-1912), japana socio draste ŝanĝiĝis. NAKAMURA verkis ĉi tiun hajkon en la frua jaro de Ŝova(1926-1989), nur 20 jarojn post la fino de Meiji. Sed tiam jam, nenie troveblis etoson de Meiĵi. Li verkis tiun senton.
Kaj la vortumo "Meiĵi estas jam for" estas tre bona esprimo por montri senton, kiam oni povas trovi nenie siatempan etoson. Do, kiam oni rememoras Ŝova-epokon nostalgie, la esprimo estas ofte uzata.

*5   *6
Piano en flughaveno kaj Piano en stacidomo

"Stacia piano, Flughavena piano, Stratangula piano" estas unu el populara TV-programoj de NHK.

*7 BS elsendo

BS elsendo estas TV elsendo pere de satelito. Diversaj fakaj programoj estas elsendataj.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":