Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Hejmdoktoro

En la komenco de aprilo, la kliniko A, kiu estas mia hejmkuracisto anoncis al mi, "La doktoro kuracisto decidis fermi la klinikon en la fino de venonta majo." Malofte ŝoka novaĵo ĝi estis por mi nun estas Bejĵulo (homoj de 88-jara)*1.

La vorto hejmkuracisto ne estas en la vortaro, do ĝi povas esti elpensita vorto. Mi esprimas per la vorto signifon de "familia kuracisto" aŭ "ĉeestanta kuracisto," kiu havas iom alian nuancon. Sed mi temas pri la dependebla kuracisto, kiu praktikas najbare, al kiu mi povas konsili ĉion rilate al sano kaj medicino.

Dum mi estis regula dungito, kvankam mia kompanio funkciis laŭ fleksebla labortempo, mi alvenis je la 8a al la laborejo kaj malofte revenis hejmen antaŭ ol la 8a horo. Tiutempaj laboristoj laboris por la kompanio tre diligente, kaj oni nomis ilin impetajn laboristojn. Japanaj kompanioj havis familian sistemon kaj havis propran sindikaton por asekuro pri sano. Ni povis ricevi periodan kontrolon pri sano inkluzive de la edzino ĉiujare kaj ni trankviliĝis danke al la sistemo.

La rezulto de la perioda sana kontrolo estis ĝenerale "senprobleme," sed valoro de gamaGTP de hepata kontrolo*2 estis ĉiam alta kaj montris pli ol 200. Estas vere, ke mi havis mutan ŝancon drinki kun la klientoj kaj kolegoj, ĉar mi pensis tiuj estis parto de mia tasko.

Tamen, mi ne trovis malagrablan simptomon, sanan problemon nek mi ne bezonis nepran medikamenton. Kaj mi povis komplete rezigni de mia laborvivo. Mi eĉ ne pensis pri hejmkuraciston. Mi vivis dungitan vivo tute kiel "mi-ne-bezonas-kuraciston."

Post emerito, fariĝinte senapoga homo ĉe loĝloko, mi vizitis la klinikon M por ricevi senpagan sankontrolon, kiun la urbo proponis al mi. La kuracisto estis la unua hejmdoktoro por mi. Mi konis la kuraciston, ĉar li prizorgis sanojn de miaj tri gefiloj.

Mi ne havis difinitan simptomon sed laŭ la rezulto de sankontrolo mi komencis prenis medikamenton por malaltigi sangopremon kaj vizitis ĉiumonate por la recepto. Mi pensis, ke kuracisto estas bona amiko por estonteco.

La kuracisto, kiu doktoriĝis je medicina fako de la universitato Hokkaido, estis milda agrabla maljunulo, kiu krom laboris kiel lerneja kuracisto de elementa lernejo. Sed la kliniko ŝajnis ne prosperi. Kiam mi vizitis monate, foje neniu estis en la atendĉambro.

Kiam mi estis revenonta post la kontrolo, mi estis alvokata al kroma ĉambro malantaŭ la ekzamenejo kiel partnero de goo-ludo*3. Se kliento venas, mi devis atendi la sekvan ŝtonmeton*4. Lia goo estis lerta. Mi ne povis venki lin eĉ se mi ricevis 4 ŝtonan avantaĝon. Loza doktoro kaj loza kliento. Nostalgie rememoras tiun kvazaŭ idilian kamparan kuraciston. Tiu doktoro M fariĝis sanĵu*5(80 jara) kaj li diris fermi la klinikon. Mi bedaŭris adiaŭon kun li sed mi devis elteni konsiderante lian aĝon. Ĉi tiu estis la unua adiaŭo kun hejmdoktoro.

Anstataŭe li rekomendis la klinikon A kiel hejmdoktoron. Malsame ol antaŭe, mi mem fariĝis post koki *6 (70 jara), mi pensis, ke hejmdoktoro nepre estas neceĉa. Je la unua vizito al la kliniko, mi vidis la medicinan licencon, kiu estis en la ekzamenejo kaj tiu anoncis, ke la doktoro naskiĝis en la 18 a de Ŝoŭa(1943)*7. Mi sentis min trankviligita, ĉar li estas 8 jarojn pli juna ol mi. Tial li povas prizorgi min ĝis mia fino.

Doktoro A savis mian vivon. Li prizorgis dufoje kiam mi estis portata al hospitalo per ambulanco. 10 jarojn antaŭe, kiam mi estis 77jara, miokardia infarkto atakis min. Kaj 5 jarojn antaŭe, mi falis pro subita senkonscio eksterdome kaj forte batis mian kapon kontraŭ la teron kaj sangis multe kaj mia cerbo kontuziĝis. Ankaŭ tiam, por esplori la kaŭzon, li detale esploris per la sondilo por 24 horoj. Laŭ aĝo, sana problemo ĉiam multiĝas. Mi ricevis diversajn konsilojn. Iam mia ĉiutaga medikamento fariĝis 7.

En la aprilo de kuranta jaro, mi ricevis la telefonon, kiun mi komence skribis, post 17 jarojn kiel la dua hejmdoktoro. Mi elektis lin kaj estis senzorga, ĉar li estas pli juna ol mi sed tio estis sensignifa. Praktiki medicinon estas ne nur por si mem sed ankaŭ por aliuloj kaj socio. Sed ĉiu doktoro havas sian vivon. Mi supozas, ke la doktoro ege hezitis fermi la klinikon. Mi konstatis, ke mi ne devas plendi laŭ mia propra cirkonstanco kiel unu kliento.

Ĉi tiu estas la dua adiaŭo al hejmdoktoro.

Mi devis serĉi la tria hejmdoktoro. La antaŭa doktoro skribis por mi prezentan dokumento titolita "Diagnoza informdokumento inkluzivita." La doktoro ne volis taksi samprofesiulojn, mi devis serĉi mem. Mi serĉis kardiologon, kiu estas ne tro juna nek tro maljuna. La nova doktoro estas 60 jaraj. Laŭ averaĝa vivdaŭra tabelo, mia vivdaŭro estas 5,14 jaroj. Nu, finfine mi povas trankviliĝi.

Rimarko de verkinto:

Hepata funkcio: gama GTP valoro; Ĝi altiĝas, kiam drinkis multan alkoholaĵon aŭ malsaniĝo rilate al galvojo. Dezirinde malpli ol 50 okaze de viro.

 

Rimarkoj de tradukinto;

*1 Bejĵulo (homoj de 88-jara), *5 sanĵu, *6 koki

Bejĵu esta unu el Japanaj jubileaj aĝoj, 88 jaraĝo.

Oni festas Kan-reki(returno de kalendaro=60), Ko-ki(delonge rara=70), Ki-ĵu(77), San-ĵu(80), Bei-ĵu(88), Socu-ĵu(90), Haku-ĵu(99), Momo-Ĵu(100), Ĉa-ĵu(108), Kou-ĵu(111), Dai-kan-reki(granda returno de kalendaro =120), Ten-ĵu(naturleĝa vivdaŭra limo=250).

Kompreneble oni ne atingas Tenĵi(250 jaraĝo). Sed kiam oni travivas tutan vivon sane kaj mortas pro maljuniĝo, oni diras, "Li plenumis Ten-ĵu-on," senrilate de aĝo.

*2 valoro de gamaGTP de hepata kontrolo,

Vidu rimarkon de verkinto mem.

*3 goo-ludo

Japana ludo por du homoj. Sur tabulo, kie krado estas desegnata, du konkrentoj metas blankajn kaj nigrajn ŝtonetojn. La venkanto estas tiu, kiu pli multe da spacon sur la krado.

*4 sekvan ŝtonmeton

En goo, oni metas sian ŝtonon(nigra aŭ blanka) alterne. Tial unu ludanto estas ial for, alia devas atendi ĝis la homo revenas kaj metas sian ŝtonon. 

*7 18 a de Ŝoŭa(1943)

En Japanujo oni esprimas jarojn du maniere, laŭ "okcidenta kalendaro"(nia erao) kaj "gengo"(era nomo). Ŝtata oficiala jaro estas montrata per "gengo."
Lastatempe ĝi ŝanĝiĝas kiam nova imperiestro troniĝas. Antaŭe, estis erao, kiu ŝanĝiĝis plurajn fojojn dum trono de sama imperiestro.
Ŝoŭa+1925=nia erao
Heisei+1988=nia erao
Reiŭa+2018=nia erao
Ĉar japanoj pli aĝa ol 35 spertis 3 "gengo" kaj ofte konfiziĝas pri jaro.
 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":