Leginte bildlibron "Mi, baldaŭ, estos manĝita."
Kelkajn jarojn antaŭe, malapero de librovendejo estis pli damaĝis min ol malapero de vendejo por manĝaĵoj, kiam superbazaro ĉe la fronto de la stacio fermiĝis. Feliĉe, mi informiĝis, ke la nova superbazaro, kiu transprenis la antaŭan, ankaŭ havos librovendejon, kies malfermiĝon mi vere atendis.
Mi demandis al la vendisto, ĉu la vendejo havas la bildlibron "Mi, baldaŭ, estos manĝita," kiun mi vidis en afiŝo de ĵurnalo, kiam mi vizitis la vendejon por aĉeti gazeton "Meznokta flugo de Radio", kiun mi enmanigas ĉiumonate. La vendisto ne povis respondi sed vendistino, kiu aŭdis nian interparolon, portis la libron antaŭ miaj okuloj, en malpli ol minuto.
La vendistino estis spritulino. Mi havas kutimon aĉeti bildolibron de tempo al tempo kvankam mi ne havas nepon nek pranepon. Multaj bildolibroj estas legebla en 10 minutoj nur foliumante, sed ĉi-foje mi aĉetis ĝin, ĉar mi ne povis rezisti kontraŭ ŝia sprito kaj komplezo. Tio estis impulsa aĉeto per 1 500 enoj.
Bildolibro "Mi, baldaŭ, estos manĝita" estis eldonita en antaŭ lasta jaro. La afiŝo de ĵurnalo diris "ripete kaj ripete eldonitaj." Kaj la recenzoj. Tiklas koron la titolo, kiu jam divenigas la enhavon. Mi eltiru la tekston el la libro de krajonaj bildoj.
Mi decidis vidi mian patrinon por la lasta fojo.
Mi donite venis al nuna paŝtejo, kiam mi estis malgranda,
Mi memoras mian patrinon tre bone,
Ŝi estis tre granda kaj amplena.
Ankaŭ mi kreskis granda, la patrino surpriziĝus se ŝi vidus min.
Mi rememoras, ke oni diradis, "dikiĝu, dikiĝu," ĉiutage en paŝtejo,
Mi manĝis multan herbon kaj mi fariĝis ĉi tiel.
Mi estas tre grasa ... sed dika bovo vendiĝas pli multkoste.
Nur unu fojon plu, mi havus malpezan korpon,
Kaj ĉirkaŭkurus senĝene en la paŝtejo kiel ĉevaloj,
Mi estus amata kiel elefanto kaj ĝirafo en bestoĝardeno.
Ni estas same bestoj sed mi ne estos konata de homoj kaj dikiĝinte manĝota...
La ĉielo estas bela. Ĉi tie estas paŝtejo, kie mi naskiĝis. Estis ĝoje tiam.
Nenio ŝanĝiĝis. Mi ofte eskapis tra ĉi tiu fendo.
Sama vento, sama odoro, tiutempa...
Jen mia patrino. Ŝi ŝajnas feliĉa..
Se tie aperus mi, kiu estos baldaŭ manĝita,
Mia patrino malĝojiĝus... Mi ne venis por malĝojigi ŝin.
Adiaŭ mia patrino.
Ĉar mi estas bovo, mi estos baldaŭ manĝita.
Mi nur deziras al tiu, kiu manĝos min, ke tiu prizorgu sian vivon.
Supra estas tuta teksto de ĉi tiu libro.
La ĉefrolulo de ĉi tiu bildolibro estas bovo. Ĝi ne havas nomon, sed mi nomu ĝin Mo. Ĝi estas grasbovo por bovaĵo.
Mi esploris pri brutaran industrion en interreto.
Mi miris sciinte, ke nuntempa brutara industrio tute ne similas al mia imago, ke bovoj kreskas en serena kampo, en vasta paŝtejo. Tio fariĝis fabriko, kie ne ekzistas eĉ peco da respekto al "vivo" de bovo, kaj nur pleniĝas per plenpleno da aroganteco de homo.
La bovido, kiu naskiĝis en lakto-bieno, kreskas kiel lakto-bovino aŭ estas vendata kiel bovo por bovaĵo. Tio estas decidata ĉirkaŭ 8 monatojn post naskiĝo. Bovino komencas naski idojn en 2 jaraĝa kaj poste fariĝas lakto-bovino. Naskado estas unu fojo en ĉiu jaro kaj kelkaj monatoj. Ankaŭ gravedeco estas artefarita fekundigo kontraŭ providenco. Mamnutrado al naskinta ido estas nur unu monaton, poste ido estas forprenata kaj la bovino pasigas tagojn nur melkite.
Bovino faras 3, 4 fojojn da graveco kaj nasko en sia vivo, kaj kiam melkado fariĝas ne ebla, ĝi estas vendata kiel bovino por bovaĵo kaj finas la vivon. La vivdaŭro estas averaĝe 5, 6 jarojn.
Bovo estas vendata per aŭkcio kiel bovo por bovaĵo 7, 8 monatoj post naskiĝo. Ĝi estas enfermita en malvasta bovejo kaj daŭre donata riĉa nutraĵo. Dikiĝo, dikiĝu! Se ĝi iam povus manĝi fojnon, kiu estos frandaĵo por ĝi. En 2, 3 jaroj, ĝi kreskas kiel bona bovo por bovaĵo kaj estas vendata.
Vivdaŭro de libere paŝtataj bovoj estas pli malpli 15 jaroj. Dorlotaj hundoj vivas 15, 16 jarojn, do, ŝajnas mallonge, kiel granda besto. Ĉiuokaze, vivo de bovoj estas finita en triono aŭ kvarono de 15 jaroj, kiu estas ĝia natura vivdaŭro.
Homoj vivas prenante vivojn de bestoj kaj plantoj krom homoj mem. Kia pekema!
Prediko en Budhana sekto Ŝinŝu estas dirite jene: La preĝo antaŭ ĉiu manĝo kun ambaŭ manplatoj sin premante, "mi ĝuos havi ĉi tion," signifas, ke ni prenas alian vivon. Tial oni devas diri la frazon, "mi ĝuos havi ĉi tion," kiel riton kun serioza kaj dankema. La egoisma kialo, ke ni ne havas alian rimedon por teni nian vivo. Post legado, mi pasigis pezan tempon pro la bildolibro.
La lasta frazo, "Mi nur deziras al tiu, kiu manĝos min, ke tiu prizorgu sian vivon," estas korŝira. Tio ne devas esti vera koro de la bovo. Jam pasis 2 jarojn post eldonado de ĉi tiu libro. Mo, jam ne estas en ĉi tiu mondo.