Signo "Neniu Eniru"
KH
La novurbo Kaihin, kie mi loĝas, estas planita porloĝanta urbo, kiu estis evoluigita antaŭ duonjarcento kaj ĝi estas duigita al kvartalo de apartaj domoj kaj tiu de kompleksaj loĝejoj. La kompleksaj loĝejoj, kiuj estis konstruataj tiutempe, estis du specoj. Ili estas tiel nomata publika loĝejo kaj privata apartamentaro. Ambaŭ havis vastan terenon kaj multaj el ili havis sufiĉan spacon kaj verdaĵon ĉirkaŭe. Mi ŝatas ilian malfermitan etoson ne havante barilon nek heĝon. Liverantoj, kaj ĵurnaloj kaj varoj, povas atingi al la pordo libere. En la tereno estas plantoj kaj gazonoj. Ne malmultaj el ili estis bele ordigitaj. Pro tiu etoso, oni volus ĝui paŝadon en ili.
Evoluo de loĝejoj en ĉi tiu kvartalo daŭriĝis de eraoj Heisei*1 ĝis Reiva*2, loĝantaroj estis konstruataj unu post la alia kaj restantaj spacoj malmultiĝas. Novaj loĝantaroj strukture ne permesas eksterulojn eniri en la konstruaĵon nek nek la terenon pro vidpunkto de sekuro. Kaj ili ne havas spacon por verdaĵoj kaj ĝardenoj. Ĉi tiuj punktoj estas grande malsamaj ol konstruaĵoj, kiuj estis konstrataj dekoj da jaroj antaŭe.
Survoje de promenado mi ofte trovas starantan afiŝon ĉe enirejo de malfermitaj terenoj de malnovaj loĝantaroj, kiuj avertas, ke oni ne eniru en la terenon aŭ ne trairu la terenon. Mi legis tiujn afiŝojn, interesiĝis kaj sentis malkomforton pri diverseco aŭ diferenco de la esprimoj. Tial mi notis ilin kaj kolektis la esprimojn. Kvankam mi estas tro scivolema sed mi konkludis tion, ke la enhavoj estas ĉiuj similaj malgraŭ tio, ke la esprimoj estas diversaj.
N e eniru en la terenon, ĉar ĉi tie estas privata.
Ne trairu la terenon.
Retenu vin trairi la terenon, ĉar ĉi tie estas privata.
Trairi estas malpermesate, ĉar ĉi tie estas privata.
Trairi estas malpermesate.
Ne eniru krom koncernato en la loĝantaro.
Ne eniru senpermese krom koncernato al la loĝantaro.
Eniranton krom koncernaton ni supozas kiel suspektaton kaj vokas policon.
Ne eniru senpermese.
Estas malpermesate eniri en la konstruaĵo kaj tereno krom koncernato.
Oni ne povas trairi ĉi tien, ĉar ĝi estas privata.
Ne eniru. Ĉi tie estas privata.
Ĝenerale, japanoj ŝatas montri avertajn afiŝojn. Plej parto de japanoj kondutas laŭregule en publiko multe pli devige aŭ dece ol alilandanoj. Tial eĉ malmultajn senregulajn kondutojn oni ne povas toleri kaj rezultas kiel avertajn afiŝojn.
Estas ne menciinde, ke oni ne eniru en privatan terenon laŭvole, tial mi dubas necesecon de kruda afiŝo kiel "Ne eniru." Ŝajne one atendas efikon kiel antikrimon. Aŭ eblas okazi tia afero, kia malprofitas loĝantojn estinte neniu avertaj montraĵoj. Sed la sonoro de la frazo "Ne eniru," kiu disigas loĝantaron kaj eksterulojn, estas ne eleganta, eĉ ĝi montras malriĉan koron de la loĝantoj aŭ difektas belecon de la konstruaĵo, mi pensas. Mi diras pri sencan diferencon inter "Ne eniru" kaj "Bonvole ne eniru."
Mi opinias, ke la frazoj de la afiŝoj spegulas, ĉu la loĝantoj estas decaj, kaj ĉu ili sentas kara pri vortoj kaj frazoj. El supraj afiŝoj, mi ŝatas frazon "retenu vin trairi la terenon, ĉar ĉi tie estas privata" plej bone.
Kiu frazo estas tiu de nia loĝantaro? Mi retenas la respondon, imagu aŭ rememoru.
Ĵus post la milito*3, usona armeo okupis nian landon kaj ĉie en Tokio, ni rimarkis la afiŝon, kiu diras "ekster la limo" per nigraj literoj sur blanka fono. La afiŝo "ne eniru" rememorigas al mi la imagon.
Tion rememorinte, mi volis skribi ĉi tiun eseon.
(marto, 2023 Eseo-klubo)
remarkoj de tradukinto
Ekde la 8a de januaro, 1989 ĝis la 30a de aprilo, 2019, dum la inperiestro Akihito tronis.
内平外成(nai-hei-gai-sei)
地平天成(ĉi-hei-ten-sei)
La signifo de Hei-sei(plata-fariĝi) estas ambaŭ ene kaj ekstere de la ŝtato, ambaŭ la tero kaj la ĉielo estu paca.
La imperiestro Akihito ekstroniĝis laŭ sia volo.
Ekde la 25a de decembro, 1926 ĝis la 7a de januaro, 1989. Dum la periodo, la imperiestro Hirohito tronis. Post Ŝova, Heisei sekvas.
百姓昭明、協和萬邦(hjaku-sei-ŝou-mei, kjou-ŭa-ban-pou)
La signifo estas, ke popoloj estu paca ĉiuj ŝtatoj kunlabore prosperu.
Ĉi tiu frazo normale montras "post la Dua Mondmilito." Sed iuj civitanoj de la urbo Kioto, pledas, ke ĝi montras "post la enlanda milito Oonin (1467- 1477)." Tiuj homoj fieras longdaŭran historion de Kioto. Tiuj anakronismaj homoj malmultiĝas, tiel mi deziras.