Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Orfaj katoj kaj volontuloj

KH

Mi devigas min promeni ĉiutage. Se ne pluvas, mi paŝas 5 000 - 10 000 paŝojn tage. Mi ŝanĝas itineron ĉiufoje. Mi havas 6 tipajn itinerojn. La unua estas vojo ĉirkaŭ 3-chome de la kvartalo Masago, la dua estas ĉirkaŭ 4-chome, la tria estas 5-chome plus la rivero Hanami, la kvara estas 4-chome de la kvartalo Isobe, la kvina estas 6-chome de tiu kvartalo kaj la sesa estas strando de Kemigaŭa. Mi fojfoje iras ankaŭ al regionoj Kaihin-Makuhari kaj Inage-kajgan. Kiam mi trovas la pasejon, kiun mi ankoraŭ ne trairis, mi deflankiĝas en tiun vojon. Mi jam stampis la signoj de miaj piedoj sur preskaŭ ĉiujn pasejojn en ĉi tiu regiono.

 Ĉi tiu regiono abundas je parkoj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj. Supozeble, ke planintoj povis laŭvole aranĝi verdaĵon, ĉar ili povis disponi tute novan terenon. Ĉiu itinero, kiun mi selektas, enhavas kelkajn parkojn. Relative grandaj parkoj el ili nepre havas loĝantoj, nome, orfaj katoj*1. Antaŭe, mi renkontis orfajn katojn kaj hundojn en aŭ grandaj aŭ malgrandaj parkoj aŭ en kampoj sed nun mi malofte vidas orfajn hundojn. Ŝajnas, ke iu fako de la urba oficejo kaptas kaj prilaboras ilin.

 Orfaj katoj komence aperis, pro ke embarasita posedanto de kato postlasis la katidojn, kiuj ne atendite naskiĝis. En la parko de Masago-chuuo, la plej granda parko de ĉi tiu regiono, loĝas blanka, du-kolora de blanka kaj nigra kaj 4-5 da tri-koloraj katoj. Mi povas renkonti ilin ĝuanta varman sunlumon, kiam mi ĉirkaŭpaŝas la parkon posttagmeze. Ĉe kelkaj lokoj en la parko, montriĝas afiŝojn, dirante, <<Estas krimo, ke vi turmentas aŭ postlasas beston.>> Ŝajnas, ke ili celas malinstigi lasi katojn.

Tamen aliflanke sekva afiŝo staras:

<<Per kunlaboro de regionaj volontuloj, deĵoranto de la parko Masago-centro agas por tio, ke malfeliĉaj orfaj katoj ne multiĝu pli ol nun, tial ni donas manĝaĵon kaj akvon al la katoj kaj ni faras taŭgan procedon kiel kastron aŭ steriligon. Kiam ni donas manĝaĵon al ili, ni penas ne resti ĝin por ke ĝi ne malpurigu la ĉirkaŭaĵon.
Katoj, same kiel homoj, havas vivon. Ni deziras, ke vi komprenas nian agadon kaj bonvole helpu nin. Cetere, estas krimo, se vi forigus kaj rompus ĉi tiun afiŝon.
---- Oficejo pri Parkoj kaj Verdejo de Mihama: Ĉuuoo, la urbo Ĉiba.

Regionaj volontuloj admonas severe homojn ne postlasi katojn. Tamen samtempe, ili gardas jam orfigitajn katojn pro iliaj karaj vivoj kaj la urba oficejo subtenas la agadon.

En alia parko, afiŝo staras dirante, "Ne donu manĝaĵon al la katoj." Sed mi fojfoje vidas maljunulinon, kiu tuj apudo la afiŝo, kaŝeme donas manĝaĵon al katoj. Eble tio estas ŝia ĉiutaga agado.

Volontuloj donas manĝaĵon kaj foje ankaŭ faras etan ŝirmilon inter arbustoj por eviti pluveto. Ni kunvivas kun orfaj katoj akiris ekzistrajton kondiĉe ne multiĝi. Estas trankviliga vidaĵo ĉu ne? Mi bedaŭras, ke mi ne scias kiel konatiĝi kun katoj, kaj la kato, kiu ĝuis varmon de sunlumo, intencas foriri atente, kiam mi proksimiĝas al ĝi ĝis kelkaj metroj por konatiĝi kun ĝi, ĉar ĝi estas tiel ĉarma.

Mi nur preterpasas katojn flanken vidante kiam mi promenas, la regionaj volontuloj, kiuj fiere pledis sian opinion, kaj tiuj, kiuj kaŝe donas manĝaĵon al katoj havas komunan senton, mi pensas.

Mi skribis ĉi tiun eseon instigite de iom ne kutima afiŝo, kiun mi ekatentis dum mia promenado.

"Dio benu ilin, kiuj donu manĝaĵon al orfaj katoj!"

Eseo-societo, Januaro 2023, KH

rimarko de tradukinto

*1 orfaj katoj

Mi diris "orfa kato," kiam ĝi ne loĝas kun homa familio. En nuna Japanujo, oni ne povas trovi sovaĝajn katojn nek hundojn. Preskaŭ ĉiuj katoj loĝantaj en parkoj kaj aliaj devenas de iu homa familio.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":