Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Inklino preni glanon, kiu frapis la okulojn

     Ginko, ŝtona kverko, flora hundarbo, ĉerizarbo kaj zelkovo estas ranga vico de nombro pri avenua arbo en la urbo Ĉiba. Kiel do pri la kvartalo Mihama?

     La kvartalo Mihama estas specifa regiono el la urbo Ĉiba. Preskaŭ tuta tereno estis arte farita per ŝtopado de la golfo de Tokio. La urbo, kiu naskiĝis sur tiu tute blanka malplena mapo, estas planita ideala kvartalo. Marbordo estas rekta, ankaŭ vojoj estas rektaj kaj kradfromaj, neniu deklivo troviĝas kaj vojo havas sufiĉan larĝecon, ŝoseo kaj trotuaro estas klare dividitaj. Temas pri tiaj vojoj, avenuaj arboj, kiuj estis plantitaj sur ambaŭ flankoj de la ĉefaj stratoj, devas esti planitaj kaj respegulas intencon de la urba planisto.

     S-ro K, alinoma "Repren-di-o"(aŭ ne-plend-ul-o), en antaŭa artikolo por Eseo-klubo, nomis la Marista-straton kiel straton de ruĝa miriko. Ambaŭflanke de ĉi tiu strato estas plantitaj ruĝaj mirikoj plene tutan 3 kilometrojn. Li klarigis, ke tiu urbo havas virecon kaj inecon aparte. Dum majo kaj junio, kiam la fruktoj maturiĝas, inaj arboj farbas suban trotuaron ruĝpurpura. Alie ortaj vojoj al ĉi tiu strato, ĉefvojoj de universitato-Tokio-dentisto kaj Isobe, staras pompaj avenuoj de ginkoarboj.

     En najbare de mia loĝejo, ŝtonaj kverkoj estas plantitaj kiel avenua arbo kaj en la apuda verda rubanda areo, kiu troviĝas 3 kilometrojn longa laŭ la fervoja linio Keijo de la stacio Inagekaigan ĝis la parko Makuhari-kaihin-ĉuo transe de la rivero Hanami. Ili staras abunde sur ambaŭ riverbordoj de Hanami. De komenco de septembro, la glanoj ekfalas sur stratojn.

     Mi rememoras, kiam miaj filoj estis ankoraŭ lernejanoj, ili revenis hejmen kun siajn poŝojn plena de glanoj de ŝtona kverko. En la kvartalo Setagaja, antaŭurbo de Tokio, kie mi kreskis, multaj glanoj estis el kverko kaj ŝtona kverko de kugla formo, kaj el zelkovo de okame-forma(virina vizaĝo kun tre pufaj vangoj) glano. Kugloglano havis formon de kanona kuglo kaj estis populara, tiel mi rememoras.

     Ĉiuaŭtune, okaze de Interkonatiĝa Festo fare de la publika kunvenejo Mihama Komunuma Centro, nia grupo faris grandan objekton por ornami enirejon kaj altiri okulojn de vizitantoj. 5 jarojn antaŭe, ni kreis la objekton, kiu temis pri "Arbaro kaj birdoj en Masago", kaj tio havis dimensiojn 2 metrojn larĝa, 1 metron profunda kaj 2 metrojn alta kaj en tiu spaco dikaj trunkoj de arboj kaj kroĉis al ili birdajn nestskatolojn. Tio aspektis potenca kaj ankoraŭ nun ornamas enirejon.

     Sur la planko de la prezentaĵo, kiu havis vastecon de 2 tatamoj(1,8m x 1,8m), disvastigis glanojn. Ni, farintoj, kolektis almenaŭ 10 sitelojn da glanoj de ŝtona kverko dum semajno. Sur vojo kaj promenada loko de najbara areo, ni pene kolektadis. En nia regiono Masago abundis je sufiĉa kvanto de glanoj. Ni povis kolekti plenan sitelon dum 2 horoj.

     Tio kaŭzis en mi "inklinon preni glanon, kiu frapis la okulojn". Ekde tiam, dum mi promenas en la urbo, se mi vidas glanon, miaj kruroj kaj manoj aŭtomate proksimiĝas al ili kaj kaŭras por preni ilin. Mi revenis hejmen ĉiutage kun miaj poŝoj ŝtopitaj de glanoj. La glanoj ĵus prenintaj havas ĉarmajn koloron kaj brilon. "Inklino preni glanon, kiu frapis la okulojn", ne troveblas tian simptomon en medicina libro, sed la malsano pli graviĝis kaj daŭris dum 4 jaroj, inkluzive de periodo de KOVIM-19. Ankaŭ ĉi-jare, surstrate multaj glanoj prosperas kaj gajigas tersurfacon.

     Tamen, mi rimarkis, ke ial mi tute ne havas energion por preni glanojn. Mi estis liberigita de la malsano. Mi nature resaniĝis. Manko de intereso, perdo de energio por preni. Io nekutima okazas en mi. Anstataŭ ĝui resaniĝon mi zorgas lastatempe; ĉu demenco komenciĝis en mi?

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":