Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pri brakhorloĝo

     Brakhorloĝon knaboj subite deziras surporti iam dum ili maturiĝas. En vintro de mia tria klaso de mezlernejo, mi ekzameniĝis en komuna enira ekzameno de Tokio por eniri altlernejon nomata "atingotesto", kiu konsistis el ok subjektoj po du horoj en du tagoj. Tiam mia patro konsilis al mi prunti brakhorloĝon de mia fratino kaj mi surmetis virinan horloĝon por la unua fojo kaj ekzameniĝis. Tio estis horloĝo de 'CITIZEN*1', kiu havis ruĝajn ŝtonojn kvazaŭ rubenoj ĉe kvar lokoj sur ciferdisko. Ĉi tiu estis la unua renkontiĝo kun brakhorloĝo, pri kiu mi konsciis, laŭ mia memoro.

     Kiam mi gajnis mian propran brakhorloĝon? Ĉu tuj post eniro al altlernejo aŭ iom poste? Mi ne povas rememori klare, sed mi nur memoras, ke mi estis tre ĝoja havante unu. Tio ne estis nepra, ĉar mi paŝe iris al lernejo sed havi brakhorloĝon estus pli ĝoja ol tio, ke nuntempaj knaboj estas aĉete donita per saĝtelefono.

     Post kiam mi eklaboris, mi mem aĉetis brakhorloĝon kelkfoje. Sed mi ne interesiĝis pri fama marko. Oni ofte aĉetas horloĝon de 'Omega' aŭ 'Rolex' ĉe senimposta butiko je afervojaĝo eksterlanden.

     Ankaŭ mi ofte iris afervojaĝon eksterlanden sed mi ne havis intereson pri tia produktaĵo kiu havas faman markon. Horloĝo nur anoncu horon. Mi nur zorgis pri precizeco. Mi elektis markon de 'SEIKO*2' sola kelkfoje kiam mi ŝanĝis horloĝon.
     Ŝanĝiĝo de specoj de brakhorloĝo: Modo de aŭtomata horloĝo, kies spirala risorto estis volvita per movoj de brako. En 50aj jaroj de Ŝova(1975-1984), populariĝis portempe cifereca horloĝo de 'CASIO*3'. Ankaŭ mi unu fojon pasigis tagojn kun cifereca horloĝo, sed tio ne daŭris longe pro malkontento de frivola impreso kaj revenis al la analoga horloĝo. Poste, brakhorloĝo trapasis jaroj de kristala horloĝo kaj atingis sunan ĉelan sistemon.

     La horloĝon, kiun mi nun uzas, mi aĉetis elektinte el katalogo de donaca atestilo, kiu estis reciproko al mia donaco por edziĝo de mia nevo. Tio funkcias per suna ĉelo kaj tre konvena, ĉar mi ne bezonas zorgi elĉerpiĝon de baterio. Mi ne trovas klare ĉelon sed eble la tuta ciferdisko funkcias kiel suna ĉelo. Ĉirkaŭa tegaĵo iom frote maldikiĝis sed ĉar mi ŝatas la etoson de ciferdisko, mi ankoraŭ uzadas ĝin. Ĉar ĝi ne estas radiohorloĝo, ĝi malfruiĝas ĉirkaŭ 10 sekundojn monate. Oni diras, ke radiohorloĝo estas preciza sed ĉi tiu precizeco ne estas mekanika komplekseco. Precizeco de Japana kaj Svisa horloĝoj estas surbaze de mekanika perfekteco. Tio ne povas esti miksita kun precizeco, kiu ĉiam korektas horon depende de informo el artefarita satelito.

     Kelkaj diras, ke ŝaĝtelefono anstataŭas horloĝon sed horloĝo estas tiel konvena kiel nur per iom da turniĝo de la brako, mi povas tuj legi la horon.

     Cetere, je kioma aĝo mi aĉete donis horloĝon al mia filo? Ĉu tio estis lia eniro al mezlernejo? Mi ne povas rememori. Ŝajne, mia edzino aĉete donis ĝin al li.

Rimarkoj de tradukinto;

*1 CITIZEN

CITIZEN estas unu el japana produktejo de horloĝo kaj aliaj precizecaj maŝinoj. Ĝi troviĝas en la urbo Niŝitokio en Tokio fondita en la jaro 1930.

*2 SEIKO

SEIKO estas unu el japana produktejo de horloĝo kaj aliaj precizeca maŝinoj. Ĝi troviĝas en Tokio fondita en 1919. Ĝi produktis la unuan brakhorloĝon en Japanio kaj kristalan horloĝon en la mondo.

*3 CASIO

CASIO estas unu el japana produktejo de elektra kalkulilo kaj aliaj elektraj produktaĵoj. Pri horloĝo, nerompebla horloĝo G-SHOK estas fama. CITIZE kaj SEIKO estas famaj pro mekanika precizeco kaj CASIO pro fortikeco. Ĝi troviĝas en Tokio fondita en 1957.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":