Pri mia instruisto s-ro KITA Toŝitaka
Ni renkontas multajn instruistojn dum 12 jaroj; kiu estas ekde knabaĝa ĝis junaĝa, kiu estas lernejaj jaroj de baza, meza kaj alta. Foje lernantoj ricevas grandan influon por decidi la karieron aŭ kreskigi la personecon laŭ la karaktero kaj personeco de la instruistoj, kiujn ni renkontas tiutempe. Mi bonfortune renkontis bonajn instruistojn je ĉiu periodo de baza, meza kaj alta lernejoj.
Retrospektive, la rilato kiel instruisto kaj lernanto neniam ŝanĝiĝis dekomence inter mi kaj s-ro KITA, kiu estis mia komisiito 2 jarojn en altlernejo. Sed ĉu ni ne povas pensi tion alimaniere, se ni konsideras la rilaton, ke tio estas konatiĝo inter homo kaj homo?
Renkontiĝo inter instruisto kaj lernanto komenciĝas kiam ekzistas granda diferenco de aĝo, nome, tiu inter "plenkreskulo kaj knabo". Sed post 50 jaroj, kiam "lernanto" travivis diversajn spertojn en socio, sendependigis siajn gefilojn kaj emeritis, la iama rilato nerimarkite ŝanĝiĝis al tiu de "maturulo kaj maturulo", kaj povas paroli inter si surbaze de propra sperto de vivo, kvankam tute ne ŝanĝiĝis, ke lerninto respektas instruinto.
S-ro KITA Toŝitaka; naskiĝis en 1926, tradukisto, pentoristo, devenas de la urbo Nagasaki, post la unua altlernejo(eksa) , en 1948 diplomiĝis de fakultato de juro, Tokio-universitato. Li estis instruisto de altlernejo sub Tokio-metropolita universitato. Li ankaŭ estis docento de la urbo universitato de Jokohamo. Ekde 1971, li okupiĝis je pentrado pro tio, ke interna konflikto en universitatoj daŭris. Li estas fondinto de "Civitana grupo desegnanta Tokion" kaj "Asocio por desegni landon de koloro*1".
S-ro KITA estis mia instruisto de hejmĉambro en mia dua kaj tria gradoj(la 27a kaj la 28a de Ŝoŭa[1952, 1953]). Kiam mi eniris en la altlernejo en la 26a de Ŝoŭa(1951), li estis novulo en dua jaro kiel instruisto. Supozeble, ne estis multaj taŭgaj okupoj por diplomito de universitato, ĉar tiam estis tuj post la Dua Mondmilito.
En la dua jaro de instruisto, li estis komisiita al nia grado por la unua fojo. Li instruis socian sciencon kaj lekcioj estis lertaj. Tiu pri Franca revolucio dum cent minutoj estis elstara kaj mi memoras ĝin ankoraŭ nun.
Mi sentis intimecon al la juna instruisto kun nur dek jara diferenco de aĝoj. Li ofte kuraĝigis nian lernejan vivon sed mi ne petis konsilon pri mia estonta kariero nek konfesis miajn afliktojn de juneco. Sed mi estimas lin kiel mian instruiston.
Kiam mi eniris en universitaton post finiĝo de altlernejo, mi vizitis lin por raporti tion. Sed mia instruisto jam okupiĝis en sia propra mondo. Tio sentigis min iom fremda pri ambaŭ lernejo kaj la instruisto. Baldaŭ ankaŭ mi centriĝis en mia vivo de universitato. Post 4 jaroj, mi eklaboris kaj edziĝis. En la sesa jaro en la kompanio, mi ekoficis en eksterlandan ŝipkonstruejon. Mi estis for de Japanujo 8 jarojn.
Dume, mia instruisto eksiĝis de lernejo, supozeble li malŝatis internan konflikton de universitatoj en 40-aj de Ŝoŭa(ĉ. 1965) kaj vivitenis kiel tradukisto kaj pentristo. Mi ne povis renkonti lin ĉe lernejo do nia rilato perdis fadenon kiu ligas punktojn. Li estis dotita per talento kiel pentristo. Mi bone konis pri tio jam mi estis en la lernejo.
Mi denove ekhavis ŝancon renkonti lin ĉirkaŭ la fino de Ŝoŭa erao (1989). Tiutempe, li vizitis orienta kaj okcidenta Eŭropo dum 1, 2 monatoj ĉiujare. Li skizis mirinde multajn figurojn de urboj kaj personoj tra lia vojaĝo. Kiel atingo de tiu laboro, li okazigis propran ekspozicion ĉe galerio de Ginza*2 en malfrua aŭtuno.
Ankaŭ mi ĝuas pentri akvarelojn, do, mi nepre vizitis la galerion kiam mi ricevis inviton kaj gastigate mi ĝuis parolon kun li. Mi anakŭ ekricevis novjaran karton, sur kiu lia akvarelo estas desegnata. Jam li pasis Koki*3(70 jara) kaj mi Kanreki*4(60 jara). La diferenco de aĝoj jam ne zorginda.
Li ĉesis skizvojaĝon post 70 jaraĝo. Anstataŭe, li fondis grupojn "Civitana grupo desegnanta Tokion" kaj "Asocio por desegni landon de koloro" kaj lia kreemo des pli fortiĝis. Ĉiufoje lia propra ekspozicio aŭ tiu, en kiu li partoprenas, samklasanoj, kiuj estis disiĝintaj dum duonjarcento, denove kolektiĝis. Li fariĝis centriga forto por religi kamaradojn de lernejaj tagoj.
Nemezurebla estas la kontribuado de mia instruisto, kiu kreis multajn ŝancojn por kunvenigi samklasanojn post niaj 70-aj. Mi koramikiĝis kun samklasano, kiun mi ne estis intima en la lernejaj tagoj kaj amikaj rilatoj kreiĝis kun inaj samklasanoj. Vere estas danke al mia instruisto!
Mia instruisto kaj mi nin apogis kiel posta maljunulo*5, ofte parolante nostalgie. La epoko de "reveno de mia instruisto" daŭris 20 jarojn sed venis la tago de finiĝo 8 jarojn antaŭe. En septembro de la 27a, Heisei*6(2014), mi subite informiĝis pri lia forpaso. Li estis 91 jaraĝo. Dekkelkaj samklasanoj, kiuj estis frekventantoj al lia ekspozicio, vizitis la tranoktadon antaŭ la forpasinto*7. Ni adiaŭis nian instruiston en la foto, kiu estis ĉirkaŭita de multaj bildoj sur stabloj kaj ofertitaj floroj. Mia instruisto, kun kiu mi povis amikumi kiel maturulo. Mia dankemo al li estas ne elĉerpebla.
Rimarkoj de tradukinto:
Lando de koloro estas karesnomo de la gubernio Saitama(埼玉). La guberniestro proponis ĝin en 1992 por bonigi impreson de la gubernio, kiu estis iom malestimata pro seneleganteco. La ideogramo 埼(sai) havas saman legadon kun 彩(sai = koloro). Ĉar nur tio estas kialo de tiu karesonomo, kiu tute ne havis historian bazon, la nomo ne disvastiĝis ekster la gubernio. Kontraŭe, oni pensis, ke tio estas la provo de seneleganteco de tiu gubernio.
Cetere, en tiu gubernio, ekzistas la urubo さいたま(Saitama). Tiu urbo tute ne rilatas kun la karesnomo.
Ginza estas populara kvartalo en Tokio. Tie ankaŭ ekzistas multaj galerioj grandaj kaj malgrandaj. Tiuj estas bonaj ekspoziciejo por artistoj.
Koki estas 70 jaraĝo. Antaŭe oni nombris aĝon unu, kiam homo naskiĝis. Tial ĝi estas multa je 1 aŭ 2 ol nuna nombrado de aĝo.
Ĝi baziĝas sur poemo de Du Fu(712-770) en ĉina Tang dinastio. Li kantas en la poemo "Kurbita rivero", "Mi ŝuldas pro alkohoraĵo ĉie mi iris, sed tiu, kiu vivas ĝis 70 estas malofta tra historio(古希ko-ki) , (tial oni devas prifesti nin.= sed efektive li ne atingis koki-on.)" Oni festas la longan vivon de tiu homo.
Kanreki estas 60 jaraĝo. En kelkaj aziaj landoj, oni nomas ĉiun jaron per unu el 10 trunkoj kaj unu el 12 branĉoj(ĉiu havas nomon de besto). Tial la la homo, kiu vivis 60 jarojn, travivis ĉiujn nomajn jarojn. Oni festas la jubileon.
En japana sana asekura sistemo, posta maljunuo estas ekde 75 jara. Kiam oni fariĝas 75, tiuj eksiĝas de antaŭa asekura sistemo kaj eniras en la novan. Ĝenerale maljunulo kostas pli multe ol junaj homoj, oni sendependigita tiun generacion de aĝo. Cetere antaŭa maljunulo estas 65 - 74.
*6 Heisei
Heise estas japana eranomo,1989-2019, kiam la 125a imperiestro Akihito troniĝis.
*7 tranoktadon antaŭ la forpasinto
Tradicie, parencoj gardis mortinton tranoktante ĝis funebra ceremonio. Sed lastatempe, duon tranoktado, efeftive pli malpli 2 horojn, estas ĝenerala. Antaŭe, oni povis ĉeesti dum labortago pro funebra ceremonio, sed nun, oni emas ĉeesti duo tranoktado anstataŭ funebra ceremonio ol interrompi sian okupon.