Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pere de la Naŭa simfonio “Ĥoro”

     En la unua deko de julio, mi ricevis mesaĝon, kiu varbas aliĝontojn al “Ĉiba-civitana koncerto por la naŭa simfonio,” kiu okazos en malfrua tago de la jaro fare de Muzik-asocio de la urbo Ĉiba. Ĉi tiu koncerto okazis por la unua fojo en 1982, kaj poste oni malfermis ĝin ĉiu tri-jare. Ĝi atingos la 15-an fojon ĉi-jare. 

     Miaj familianoj ne havas apartan talenton pri muziko. Neniu el mia patro kaj ses gegfratoj povis manipuli muzikilon. Nur la patrino povis ludi kotoon*1, kiun ŝajne ŝi lernis ludi kiel unu el sia edziniĝa arto. En novjaro, ŝi ludis por ni “Gamo de ses ĉapitro*2” “Ĉerizo ĉerizo*3” ktp. Mi memoras, ke mi formale sidante observis ŝian gamagrodadon ŝovante kotoĵiojn*4 kaj prove sonigante. 

      Tiel mia familio estis. Tamen mia patro ŝatis gustumi okcidentan muzikon per disko.

     Estis la naŭa simfonio de SP-formato*5 inter la diskoj. Ĝi peris la naŭan simfonion al mi. Ĝi estis tiel longa, ke ĝi estis registrita ambaŭflanke de du diskoj. Tiujn kvar flankojn, mi aŭskultis dum pli-malpli unu horon, ĉiu-foje akrigante la bambuan nadlon*6 per tranĉilo, kiam mi renversis la diskon. Mi aŭsklutis ĝin per disko maksimume unu fojon jare.

     Post eklaboro, mi ekmergis min en koncerto fare de Japana Amharmonia Orkestro en Kulturcentro en Ueno. Tio estis evoluo de diska al rekta aŭskultado kvankam nur dum tri jaroj ĝis mi edziĝis. Ĝi estis foje ankaŭ rendevuo kun la unua amatino, kiu ne estis nuna edzino. Post  geedziĝo, mi havis okjaran mision en eksterlando kaj periodon de sindediĉa laborado. Nun mi konstatas, ke mi havis iom da distanco al la naŭa simfonio. Tamen, mi kutimis spekti ludon de la naŭa simfonio fare de N-orkestro sur ekrano de televido post mi finis jarfinan purigon de mia domo en la lasta tago de la jaro. La naŭa simfonio estis difinita al mi kiel “objekton por rigardi sur ekrano de televido je la jarfina tago” sed tio draste ŝanĝiĝis en iu jaro(2003).

     Post emerito, laŭ rekomendo de mia edzino, mi aŭdacis komenci miksitan koruson. Mi aliĝis korusan grupon nomata “Mihamakonsei(miksita korusludo de la kvartalo Mihama)” kaj eksciis ĝojon de koruso kaj ekĝuis scenejan prezentado, kiu okazas kelkfoje en jaro, partopreni konkursojn kaj rezulte mi praktike sciis ĝuon de kantludon sur scenejo. Miaj 60aj kaj 70aj jaroj estis plene de ĝojo.

     Jam mi proksimiĝis al la jaro de Koki*7(70jaraĝo), unu el amikoj en la korusa grupo logis min, ke mi kantu la naŭan sur scenejo de “Ĉiba-civitana koncerto por la naŭa simfonio.” Li estis veterana kantisto de koruso de la naŭa. Kvankam mi iom hezitis, ĉu mi povas trakanti longan kanton germane, mi aŭdacis provi. Tio estis la momento, kiam mi konvertis min je 180 gradoj de aŭskultanto en kantiston de la naŭa koruso. Tio estis granda okazaĵo, ke mi debutis sur scenejo de la koruso de la naŭa simfonio, je la jaro de Koki(70). 

     Mi staris sur la scenejo de granda halo de Ĉiba-kultura-centro en Ŝiwasu*8(decembro) post 20 kaj kelkfojoj da trejnado ekde julio. Koruso havis grandan skalon, ke ĝi konsistis el 330 membroj. Mi streĉis ĉiu momente ankaŭ post komeciĝo de la ĥoro sed plezuro mergite de grandega sonoro. Ĥora parto de la naŭa simfonio daŭras malpli ol 20 minutojn. Kantado pasis momente sed estis plene kontentiga. Post la ludo, ĉe vestiblo, mi petis subskribojn de membroj de orkestro, gvidanto de ĥoro kaj la solisto kiel memoraĵo de aliĝo, kaj ankaŭ estis nemezureble valora la tempo, kiam mi plezure babilis kun grupanoj kaj konatoj, kiuj venis por aŭskulti mian ludon.

     Poste, mi ankaŭ ludis ĉe lasttaga ĥoro de naŭa simfonio en Desneyland kaj tiu ĉe placo de la stacio Ĉiba. En “Ĉiba-civitana koncerto por la naŭa simfonio,” mi kantis ĉiu trijare. Tri jarojn antaŭe, ni kantis kun masko unuan fojon, kvankam KOVIM-19 forpasis.

     Se mi aliĝos ĉi-jare, tio estas mia 7a scenejo. La unua estis kiam mi estis 70. Mi kantos la naŭan ĥoron en la jaro 90. Mi volas fari tion “kiel lastan rememron de mia vivo,” sed la limdato estis la lasta tago de julio. Iomete da hezito malhelpis min kaj finfine la limdato pasis.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 kotoo 

Kotoo estas japana korda muzikilo. Sur longa kuŝanta resonanca ligna korpo pluraj kordoj estas streĉitaj.

*2 Gamo de ses ĉapitro

Tio estas unu el bazaj muzikoj de kotoo. Oni ofte aŭdas dum novjara ferioj.

*3 Ĉerizo ĉerizo

Ankaŭ tio estas unu el bazaj muzikoj de kotoo. Ĝi havas tekston kaj estas ludata ankaŭ kiel ĥoro.

*4 kotoĵio

Kotoĵi estas movebla peco por ŝanĝi longon de kordo de kotoo. Vidu la foto de *1.

*5 SP-formato  *6 bambuan nadlon

SP-formato estas la unua formato de sonregistaro sur disko. La disko estis farita de speciala materialo deveninta de insektoj. Ĝi turniĝis po 78 turnoj minute. Ĝia sonprenilo estis iomete dika fera nadlo kaj ĝi damaĝis diskon kiam oni uzis saman nadlon ripete. Do, oni preferis uzi pli molan bambuan nadlon kiel sonprenilon.

*7 Koki

Koki estas unu el specialaj nomoj de aĝo. Tio devenas de la poemo ”曲江"de ĉina poeto DuFu(杜甫).
La ĉefa signifo de la poemo estas, ke oni malofte vivas ĝis 70, tial ni ĝuu la mallongan vivon drinkante kaj meritante naturon. Tial oni cerebris, kiam iu atingis 70 jaraĝon.

朝回日日典春衣
毎日江頭尽酔帰
酒債尋常行処有
人生七十古来稀 (Oni malofte vivas ĝis 70 jara aĝo)
穿花蛱蝶深深見
点水蜻蜓款款飛
伝語風光共流転
暫時相賞莫相違

*8 Ŝiwasu

Ŝiwasu estas japana malnova nomo por decembro. Ŝi(majstro) was(kuras) signifas, ke en la fino de jaro, eĉ majstro kuras pro okupateco.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":