Tertremo en la duoninsulo Noto
Pri amasa evakuado de mezlernejanoj
Tertremo okazis en la duoninsulo Noto. Malbonŝance, je vespero de la Novjara festotago el ĉiuj tagoj. Katastrofo de tertremo ĉiam elektas ne atenditan tempon kaj lokon. Deko da tagoj pasis post la katastrofo, la grandeco de la damaĝo kaj viktimoj ankoraŭ ne agnoskita precize. Detruo de infrastrukturo estis granda, kaj trafiko kaj komunika reto ankaŭ pecigita, mi supozis. Katastrofo kiel granda tertremo naskas vaste diversspecajn problemojn rilate al manĝaĵo, vestaĵo kaj ŝirmejo. La rimedoj por helpi homojn ankaŭ nesupozeble diversaj. Tiuokaze se la konkreta situacio ne estis informita, la kontraŭrimedo ĉiam malfruiĝas.
En tiu situacio, estas novaĵo, amasa rifĝado de mezlernejanoj. En la urbo Ŭaĵima, mezlernejoj fariĝis ŝirmejoj por centoj da viktimoj de la katastrofo kaj oni ne povas plenumi lecionojn tie. En la urbo ekzistas 3 mezlernejoj(la mezlernejo Ŭazima lernantoj 348, Monzen 63 kaj Toujou 21, sume 432 lernantoj). Ĉiuj mezlernejoj ne funkcias kaj por solvi la problemon, oni decidis, ke nur lernantoj provizore transloĝiĝu en gubernia instalaĵo en la urbo Hakusan, kiu situas 100 kilometrojn for de Ŭaĵima kaj lernantoj ricevas lecionojn tie dum 2 monatoj.
Rubriko de ĵurnalo diras, "Amasa rifuĝado de mezlernejanoj, pli ol 200 deziras aliĝi", "Ĉu iru aŭ ne, hezitas familianoj", "Aliĝi aŭ ne en amasa evakuado, decidu ene de 3 tagoj", ktp. Ŝajnas, ke la urba registaro postulis tujan decidon de la familioj. Sur la ĵurnalo de la 10a, estis foto, sur kiu ĉirkaŭ 200 lernantoj enbusiĝis cele al rifuĝejo dum la gepatroj ĝisas ilin. Aparte por la 3a grada lernanto nun estas gravaj tagoj, ĉar enirekzameno al altlernejo baldaŭ komenciĝos. Do, ĉi tiu rifuĝo estas unu el oportunaj rimedoj kontraŭ la katastrofo.
Ankaŭ okaze de la granda oriento-japanuja tertremo, amasa transloĝiĝo estis plenumita por eviti malpurigon de radioaktivaĵoj. Tiuokaze, ĉar transloĝiĝo estis tutfamilia afero, ne okazis problemo, ke geknaboj vivi aparte de sia familio.
Temas pri rifuĝo disiĝante de familio, mi rememoras amasan rifuĝadon de lernejanoj, kiun mi mem spertis. Tio okazis jam 80 jarojn antaŭe, kiam mi estis en nacia lernejo(nuna bazlernejo), en la 19a de Ŝova(1944) dum la lasta etapo de Granda Orienta Azia Milito.
La 9an de julio en la 19a de Ŝova(1944), Saipan fronto falis. Se usona armeo akiris la insulon Saipan, tuta urbo en japanlando fariĝas ene de krozdistanco de B29-bombaviadilo. Jen, bombatako kontraŭ Tokio estas okazonta je ajna tempo.
La 18an de julio, nur 10 tagojn poste de la falo de la bazo, la Buroo pri Edukado de Tokio dekretis amasan evakuadon de lernejanoj. La enhavo estis, "tiuj, kiuj havas parencon aliloke, evakuu la gefilojn tien", "alie, evakuu gefilojn tien, kien Tokio preparas en provinca urbo." Gepatroj estis devigita elekti unu el ili ene de nur unu semajno. Sur la dekreto ankaŭ estis skribite, ke la evakuado estos plenumita por provizi la batalantojn por la fina batalo.
Ĉar mia familio ne havis parencon en provinco, gepatroj elektis amasan rifuĝadon. Unu monaton poste, la 25an de aŭgusto, mi ekveturis al la rifuĝeja urbo Iida en la gubernio Nagano, kie estis 280 kilometrojn for de Tokio.
Okaze de Ŭaĵima-mezlernejo, oni uzas esprimon "amasa rifuĝo", sed sub militisma regno, ĉar "rifuĝo" montras malvenko, oni diris ĝin "evakuo". En aŭgusto de la sekva jaro, nia lando estis elbruligita kaj la tago de malvenko venis. La celo de evakuo nuliĝis kaj mi revenis hejmen sur la bruligita Tokio. Evakua periodo estis 1 jaro kaj 3 monatoj.
Mi ne intencas opinii ion pri mia sperto kompare kun ĉi-fojan rifuĝon dum du monatoj de mezlernejanoj. Sed sub la nomo de "speciala afero dum milito" kaj per forto de "ŝtato", oni deprenis 9 jaran knabon de la familio dum unu jaro kaj tri monatoj. Kvankam la vorto "decido" estas sama sed tamen mi ne povas ne senti grandan diferencon inter tiutempo kaj nuna paca tempo.