Una-ĵu-o*1 de la monato Kisaragi*2
Kawajiri
Kvankam la sento de novjara renoviĝo preskaŭ pasis, jam estas Februaro.
La 11an de Februaro, unua tago de sinsekvaj tri ferioj, mia plej aĝa filo revenis hejmen kaj ni decidis veturi al la templo Ŝinŝo de Narita-san*3 kaj gustumi Una-ĵuon*1 ĉe manĝejo sur la alproksimiĝo al la templo.
Lastaj deko da jaroj, "suŝio"*4 signifis al ni "man-volvantan suŝion"*4 celante familian intimiĝon ĉehejme aŭ "ĉirkaŭiranta susion"*4 eksterhejme. Temas pri angilo, ni nur aĉetis ĝin pakitan ĉe superbazaro kaj manĝis metante sur bovlo da rizo. Kaj manĝi suŝion trans vendotablo*4 kaj manĝi unaĵuon en angilmanĝejo ambaŭ fariĝis delonge neokazinta aferoj en mia vivo. Mia unua filo memoris tion, ke mi kutimiĝis diri pasintjare, ke mi deziras manĝi unaĵuon ĉe angilmanĝejo por la rememoro de la vivo en ĉi tiu mondo.
Ni ekvturis de hejmo post la 11a. Ni trovis, ke ni povas atingi la templon Ŝinŝo de Narita-san, dum malpli ol 40 minutoj tra la ŝoseo de Orienta Kanto*5.
La antaŭan tagon, neĝis de la posttagmeze ĝis la nokto. La neĝo sur la ŝoseo tute degelis sed ĉirkaŭaĵo estis ja kovrita de neĝo. Ni ĝuis la veturadon rigardante ne kutiman neĝkovritan pejzaĝon, kiu brilas reflektante vintran sunlumon.
Mi jam vizitis la templon Ŝinŝo kelkajn fojojn. Ĉar mi ĉiam veturis per JR*6 aŭ la elektrofervojo Keisei*7, mi startis de la stacio Narita, kaj iris laŭ la alproksimiĝa pasejo preterpasante suvenirbutikojn kaj manĝejojn kaj supreniris per ŝtona ŝtuparo ĉe la ĉefpordego al fronto de la tereno kaj atingis la ĉefpreĝejon. Sed ĉifoje, por la unua fojo, ni eniris en la tereno de parkejo, kiu situas malantaŭa loko de la templo, nia sento pri direkto konfuziĝis kaj ni embarasiĝis kien iri.
Unue, ni oferis incenson kaj kandelon al budhejo*8 kaj iris malantaŭe de la budhejo kaj eniris en la parkon de Narita-san. Tie estis blindige brilanta pro restanta neĝo kaj malmultaj homoj estis. Ni ĉirkaŭis kelkajn partojn de lagetoj, iom senspiriĝis pro ondanta vojo, preterpasis la muzeon pri kaligrafio*9 kaj la granda pagodo por paco*10, kaj ni staris apud la budhejo. Ni finfine revenis al la bone konata ĉefpreĝejo. Post la preĝado, ni supren rigardis la bunte koloritan trietaĝan pagodon*11. Antaŭa vizito ĉi tien estis, ho, mi rememoris kun nostalgio, ke en Majo de antaŭ 15 jaroj. Mi ĉirkaŭvagis en ĉi tiu tereno, kiu estis en freŝa verdo, kune kun klubanoj de Kusunoki-promenado.*12
Ni revenis al nian laikan mondon inversorde tra la pordego de Niooj*13 kaj ĉefpordego. Kompreneble, ĉi tiu la strato Nakamise*14 abundas je homoj, kiuj vizitis por preĝi aŭ turismi kaj vendistoj kaj logantoj al la manĝejoj vigle alvokis al la paŝantaj homoj.
Logite de unu alvoko, ni decidis manĝejon "Oumija"*15 por "gustumi angilon," kiu estis nia celo veni tien.
Ni atendis, ke la manĝejo estas plena de homoj kaj ni ne povas preni seĝojn sed ĝi estis tre longa kvazaŭ "lito de angilo*16" kaj ni estis gvidataj profunden kaj profunden ĝis malgranda ĉambro.
Prezo de una-ĵuoj estas pin-kiri*17 (de la plej alta ĝis la malplej), ni selektis la una-ĵuon kun hepatsupo el menuo. Eĉ ĝi kostis po 3 000 enoj. Mi gustumis "angilo"-n post longa tempo.
Estas tre fama pri "angilo de dojou-no-uŝi-no-hi*18" (angilo por somera kulmino) sed ni vizitis Narita-san*19 por manĝi angilon en februaro, tute male de la plej malvarma tempo. Mi pensis, ke ni deflankiĝis el kutima senco de homoj, sed...
Estas dirite, "Jam en Manjouŝhu*20, ke oni alkutimiĝis manĝi alte nutr-riĉan angilon en tiu tempo, kiam oni perdas sian viglecon pro varmego. Sed ĝi estas ne vera nun." Estas konvinkige, "Oni ne bezonas fiksi tempon de angil-manĝo al la dojou*21 pro tio, ke nuntempe altnutraj manĝaĵoj ekzistas tra la tuta jaro."
Kiam estas ŝun de angilo*22? Laŭ opinio de iu profesia kuiristo, "La angilo dum malfrua aŭtuno kaj frua vintro estas la plej bongusta, ĉar ĝi ŝparas grason por prepari por sia vintra dormado. Ankaŭ ĉi tiu klarigo estas konvinkiga. Hodiaŭa "angilo de Kisarragi" estis ĝustatempe, tiel mi diris al mi mem.
Mi aĉetis Jokanon de Joneja*23 kiel memoraĵon kaj direktis hejmen.
(la 14a de Februaro, 2023)
rimarkoj de tradukinto
Manĝstilo de riz-kuiraĵon en restracio, ni havas ĉefe 4 manierojn.
1. don : En granda bovlo, sufiĉa kvanto da rizaĵo estas metia kaj sur ĝi estas ĉefa manĝaĵo, ekzemple rostita angilo (una-don), fritita pokaĵo (kacu-don) k.a.
2. ĵu : Ĝi estas simila al "don" sed anstataŭ bovlo, stakebla skatolo estas uzata. Ĝenerale, "ĵu" estas pli multe kosta ol "don."
3. zen : Plej kutima manĝmaniero. Kiam ni havas kelkajn flankajn manĝaĵojn krom rizaĵo, ili estas portataj ĉiu sur iom granda telero nomata "zen," kiu estis farita el ligno aŭ plasto. La rizaĵo estas en bovlo de modesta grandeco kaj plejokaze oni povas postuli ĝin plurfoje.
4. nigiri : Ni manĝas ilin rekte prenante per mano, ekzemple suŝion, o-nigiri-on ktp.
Kisaragi estas alia nomo de februaro en japana luna kalendaro. La vorto enhavas signifon: Post kiam malvarma vintro pasis kaj se unu afero komenciĝas, ekzemple iu herbo ĝermas, aliaj sinsekve ekmoviĝas celante al printempo.
januaro: mucuki, februaro: kisaragi, marto: jajoi, aprilo: uzuki, majo: sacuki, junio: minacuki, julio: fumizuki, aŭgusto: hazuki, septembro: nagacuki, oktobro: kan-nazuki, novembro: ŝimocuki, decembro: ŝivasu
*3 la templo Ŝinŝo de Narita-san, *19 Narta-san
https://www.naritasan.or.jp/tour/map/
Unu el popularaj temploj en Japanujo. Ĝi situas en norda parto de gubernio Ĉiba kaj oni povas facile atingi de la flughaveno Narita aŭ la ĉefurbo Tokio.
La mapo estas ĉe supra ligilo.
Unu el japanaj tipaj manĝaĵoj. Kutime oni uzas rizaĵon spicita per dolĉigita vinagro.
man-volvantan suŝion:
Plejokaze, oni uzas ĝin por hejma bankedo.
Oni preparas nori-foliojn, suŝi-rizon kaj diversajn manĝmaterialojn. Oni prenas nori-folion kaj etendas suŝi-rizon sur ĝi, kaj metas aliajn manĝmaterialojn laŭvole, kaj fine envolvas la nori-folion. Oni manĝas ĝin.
La manĝo fariĝas kvazaŭ ludo kaj babilado prosperas.
ĉirkaŭiranta suŝion
Zona portilo ĉiam kuras apud la tablo. Origine, diversajn suŝiojn sur malgrandaj teleroj venis portate per la zono kaj kiam plaĉa suŝio venas, oni prenis ĝin. Sed nuntempe, oni mendas kion oni volas manĝi kaj ĝi venas al la mendinto.
Oni povas manĝi senĝene, ĉar la kotizo estas klara.
manĝi suŝion trans vendotablo
En altkvalita suŝi-restracio, oni ĝuas suŝion vizaĝ-al-vizaĝe kun suŝi-majstro. Onidire, specoj de fiŝoj kaj prezo de ĉiu suŝio ŝanĝas de tempo al tempo laŭ diversaj faktoroj.
Ĝi estas nekonata kulturo al ĉi tiu tradukinto, kiu ne spertis tiel multe kostan restracion.
https://en.wikipedia.org/wiki/Higashi-Kant%C5%8D_Expressway
Ĝi estas paspaga vojo inter Tokio kaj urbo Mito en gubernio Ibaraki kaj inter Tokio kaj urbo Tatejama en gubernio Ĉiba.
https://eo.wikipedia.org/wiki/JR
Japana Relo-vojo = Japana vervojo. Iama Japana ŝtata fervojo disiĝis al 6 pasaĝeraj fervojoj kaj unu frajta vervojo, ĉiuj ne ŝtataj, en 1987.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Elektra_Fervojo_Kejsej
Japana privata fervoja kompanio, kiu havas siajn fervojojn en orienta parto de Tokio kaj ĉefe nord-okcidenta parto de gubernio Ĉiba.
Ŝakado: preĝejo por adori Budho.
https://en.wikipedia.org/wiki/Narita-san
*10 la granda pagodo por paco, *11 trietaĝa pagodo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pagodo
Oni metas oston de Budha aŭ la anastataŭaĵon en ĝi. Ĝi havis rondforman tegmenton origine sed plej parto de japana pagodo estas turo, kiu aspektas kvazaŭ domo estis stakigita sur domon kelkoble. Do, ĝi havas kompletan tegmenton ĉe la plej spra etaĝo kaj aliaj etaĵoj havas ĉiu randan parton de la tegmento. Se ĝi havas tri tegmentojn, ni nomas ĝin san-ĵuu-no to (tri-obla- turo).
Multaj el ili ests go-ĵuu-no to (kvin-obla-turo).
*12 klubanoj de Kusunoki-promenado
La loĝantaro de la verkinto havas multajn hobiajn klubojn. Kusunoki-promenado estas unu el ili. La klubo vizitas diversajn vidindaĵojn.
*13 la pordego de Niooj
Niooj estas alinomo de paro da Kongo-rikiŝi. Unu havas "a"-formon, kiu malfermas la buŝon kaj la alia havas "un"-formon, kiu fermas la buŝon. Ili estas dioj de barata mito, kiuj gardas Budhismon. Tial multaj grandaj temproj havas Nioo-pordego, kie paro da niooj staras kaj fiksrigardadas eksteren por gardi enon de pordego.
Nakamise estas butikoj en la tereno de templo aŭ sanktejo. Tial multaj el ili estas manĝejo kaj vendejoj de memoraĵoj rilate al la templo aŭ sanktejo.
Oumi-ja ĉi tie signifas Oumi-devena komercisto. Oumi estas la nuna gubernio Ŝiga. Oumi tradicie naskis famajn komercistojn. Tial Oumi-devenaj komercistoj fiere uzas komunan nomon Oumi-ja. La lasta "ja" signifas domon aŭ komercejon.
Konsturaĵo kiu havas mallarĝan fronton sed logan profundon. Tiu formo estas kvazaŭ lito de angilo, kiu sendube havas longan dormejon.
En iu epoko de iu regiono, ekzemple, en Kioto de Edo epoko, la imposto estis ŝarĝita laŭ larĝo frontanta al ĉefstrato. Tial oni havis mallarĝan kaj longan domon.
Oni ankaŭ diras, kiel "de pin ĝis kiri."
"Pin" devenas de purtugala "pinta" kaj ĝi ŝanĝis al "pin" de ĵetkubo, nome unu aŭ la plej bona. Origino de "kiri" estas ne klara. Sed la signifo estas "la lasta," la malplej bona.
*18 angilo de dojou-no-uŝi-no-hi, *21 la dojou, *22 ŝun de angilo
En japana malnova kalendaro, kvar tagoj estis difinitaj, kiam nova sezono komenciĝas. Tiuj estas riŝ-ŝun (komenciĝo de printempo), rik-ka(k. de somero), riŝ-ŝuu(k. de aŭtuno) kaj rit-tou(k. de vintro). La periodon dum ĉirkaŭ 18 tagoj antaŭ tiuj komencaj tagoj, oni nomas "Dojou"-on. Kaj oni ankaŭ asignas 12 bestojn al ĉiuj tagoj sinsekve. La dua vico de tiuj bestoj estas "uŝi(bovo)."
Ĉar "dojou" havas ĉirkaŭ 18 tagojn, tagoj de "uŝi" iufoje ekzistas du fojojn.
Temas pri manĝado de angilo, ni signifas tradicie "uŝi"-an tagon de somera "dojou." Ĝi estas unu el la plej varmegaj tagoj ĉiujare. Tial oni manĝas angilon, kiu havas riĉan nutraĵon por venki varmegon.
Sed la plej bongusta sezono (ŝun) de angilo ŝajnas vintro kiel skribite en la artikolo.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Man%27jo%C5%9Du
Manjouŝhu estas la plej malnova kaj alte taksata antologio de japana poezio, kiu estis kompilita de Ootomo-no Jakamoĉi en la jaro 759. Ĉirkaŭ 600 poezioj estis kolektitaj kaj multaj el la verkintoj estas anonimaj.
Jokano estas japana dolĉaĵo. Ĝi estas ege bongusta. Tiu, kiu vizitis Japanujon ne devas reveni hejmen antaŭ ol gustumi ĝin. Oni faras ĝin el azuki-faboj, sukero kaj kanten-gelozo. Joneja estas unu el jokano-produktanto.