Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pro senfareco.... Kun amo al Esperanto, Oktobro, 2025

     Eseo-klubo stariĝis antaŭ 3 jaroj. Mi nur surpaperigas bagatelaĵojn, kiuj flosas ene de mia koro, tamen tio estas ege ĝoja. Unu el 7 membroj Esperantisto, kiu esperantigas niajn eseojn. Estas mirige kaj ĝojige, ke li publikigas ilin sur TTT por sciigi al tuta esperanto-amanto en la mondo. Se eĉ unu el tiuj amantoj de tiu lingvo tralegus ilin kaj kontaktus al la publikanto, estus des pli ĝoje. Eseo ne estas kritikon pri ajna afero, la skribinto nur eligas sian opinion kaj senton. 

     Tra 4 000 jaroj da historio de Ĉinio, honorindaĵoj estas nekalkuleblaj. Interalie, mi omaĝas al tio, ke estis elstare entrepreni kaj kompletigi kelkdekmilojn da ideogramoj. Aperis, kiel brilantaj steloj famaj eminentuloj, Konfuceo, Mencius, Du Fu, Tao Yuanmin, ktp., kaj famaj ĉinaj dokumentoj, poemoj estas nekalkuleblaj. Konstruaĵoj registrataj en Mondaj heredaĵoj, inkluzive de Silka Vojo kaj Granda Muro de Ĉinio, troviĝas tie kaj tie tra la vasta lando laŭ raporto de NHK-tv kaj filmetoj de JuTubo. Plue tie abundas je okulprapaj mirindaj pejzaĝoj kaj panoramoj. Estis nur 51 jarojn antaŭe, kiam oni trovis terakotan armeon, kiu konsistis el 8000 soldatoj kaj ĉevaloj, kiuj estas pli grandstaturaj ol realaj, ĉirkaŭ la tombo de Qin Shi Huang. Ili vekiĝis el longa dormado kaj debutis kiel unu el enigmaĵoj en la mondo. 

     En "Ĉinaj historiaj rakontoj," kiu estis verkita ĉirkaŭ 2000 jarojn antaŭe, fama poemo kantas "Kiel pasero povas scii ambicion de cigno?," kiu malestimas subulojn dirante, "Ĉu malaltrangaj homoj povas kompreni grandiozan projekton de nobeluloj? Neniel!" En Ĉinio en epoko de antaŭ Kristo, multaj herooj naskiĝis kaj faris eksterordinare eventoplenan historion. Diskriminacio inter rasoj kaj socia malegaleco estis kutimaĵo. 

     En longa lirika poemo de Bai Juyi, Kanto de Eterna Bedaŭro, kantas profundan amligon de imperiestro Xuanzong al Yang Guifei. Senkompara belulino Yang Guifei estis murdita, kiam ŝi estis 37 jara. Tiam la imperiestro Xuanzong estis 71 jara.

     Aliflanke, Ameriko estis malkovrita de Kolumbo nur iom pli ol antaŭ 500 jaroj. Tie kuradis indiĝenoj kiel Apache kaj havis 3 horojn da tempdiferencon inter okcidenta kaj orienta limo, sed diversaj eŭropaj ŝtatoj trudis sin tie. Post multaj tordaĵoj inkluzive de la Usona Enlanda Milito kaj la emancipiĵoj, tre rapide kereskis je ekonomio. La afero, kiam la unua prezidanto de Usono prenis la postenon, okazis nur antaŭ 236 jarojn antaŭe.

     Nun, iuj persistas, ke mia ŝtato estas la plej bona en la mondo kaj trudas sin per la tono "Kiel pasero povas scii ambicion de cigno?" Ŝajne, ili volas diri, ke foraj homoj aŭskultu per oreloj, proksimiĝu kaj ankaŭ vidu per okuloj. La Analektoj de Konfuceo, verkita en Antaŭ Kristo, diras, "Tiu kiu vortumas bele kun afabla mieno havas malmultan bonkorecon." "Ne faru tion al aliuloj, kion vi ne volas ricevi." En Edo-epoko, iu bone diris "Kvankam malagrabla vento, saliko staras akceptante ilin." Se oni aŭskultus parolon, kiu estas eĉ ne akceptebla, de aliulo ne forpelante tiun. Se oni dirus kun granda koro, "Ne ĝenu, venu proksimen," komprenante starpunkto de tiu, mi volonte konsentus, ke li meritas eĉ ricevi Nobelan premion . 

それぞれの面の異なる 兵馬俑 八千体の出陣模様           哲香

それぞれの    面の       異なる        兵馬俑
sorezoreno omono kotonaru   heibayou 
ĉies             vizaĝo diferencas terakota-armeo
Ĉiu soldato el la terakota armeo havas malsaman mienon,

八千      体   の     出陣              模様            哲香
hassen-tai-no    shutujin       mojou       Tekka
8000    soldatoj ekmilitonta  aspekto     aŭturo
Ŝajnas, ke 8000 soldatoj estas nun militironta. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":