Pro senfareco... Atendante la finon de la tuta kurso
Vi eniris en la elementan lernejon M de la urbo Ĉ, du semajnojn post kiam vi kantis "Albumon de rememoro" je la fina ceremonio de infanĝardeno. Jam pasis 6 jarojn. Vi fariĝis 13 jaraĝa kaj nun vi finos tutan kurson de elementa lernejo. Kelkaj dirus, ke ankoraŭ ne meritas paroli pri diplomiĝa ceremonio de la elementa lernejo, ĉar sekvas tiuj de mezlerneja, altlerneja kaj universitato. Sed ĉar mi firme kredas, ke bazo de nia vivo estas formita en nia infanaj tagoj, mi volas paroli pri diplomiĝo de elementa lernejo.
"Renkontiĝo estas komenciĝo de adiaŭo," tiel eminentaj antaŭuloj diris. Mi daŭre observadis vian procezon de kreskado, en kiu vi eniris en elementan lernejon, permanentaj dentoj aperis post forlaso de laktodentoj. De la 1a ĝis la 3a klaso, vi vigle kaj gaje salutis "Bonan matenon!" kvazaŭ zefiro tra freŝa herbaro de prerio. Tamen jam en 5a kaj 6a klaso, ekhavante etoson de ĝermanta adoleskanteco, kvazaŭ vi iras inter kvieta arbaro, vi, geknaboj, staras antaŭ enirejo de juneco, kie vi sentigas al ni, ke vi enfluos en la grandan riveron post multaj renkontiĝoj.
Nia renkontiĝo dum 6 jara finiĝos kaj neniam revenos. Kelkaj 6a klasanoj jam estas pli altkreska ol mi. Mi staras sur lerneja vojo kaj gvate gardas geknabojn. Tiam mi atentas matenan saluton. Ĉiu havas propran etoson, ŝajne pro la denaska karaktero. Ni konas la vizaĝojn sed ne la nomojn kaj vi foriras de la lernejo.
Ekvojaĝanto sciu unue saluti por vivteni sin. Rideto duone trapasigas sukcese intervjuan ekzamenon. Geknaboj kiuj estas silentemaj, tiuj kiuj salutas okule kun ridetoj, tiuj kiuj estas gajaj. Jam estas knabo, kiu sentigas al mi, ke li havas ĉarmon, kiu altiras tiel multajn homojn, kiel tiuj faras vojon al li. La la proverbo montras tian kvaliton dirante, "Melio aromas jam estante dukotiledonaj plantoj."
Iam mi demandis, "Kiel vi nomiĝas?" Demandito rifuzis respondon dirante, "Tio estas privata informo." Mi cedis dirante "Permesu min per menso. Mi estis maldeca estante ne mildeca." Iu, ke rivero ĉiam fluas kaj neniam estas sama akvo. Tra longjara gardado, kvankam mi nur momente vidis knabojn A, B kaj knabinojn C, D, kiuj nun elironta de elementa lernejo, ĉiumatene, tamen restas ene de mia cerbo la renkontiĝo kun ili kaj ilia kreskanta procezo.
Homoj havas ĉiu propran vivmanieron. Denaska karaktero ne ŝanĝebla. Estas geknaboj, kiuj ne ridetas, ne salutas, obstine tenas sian metodon sed mi rekomendas, ke salutu almenaŭ per okule. Oni korektu sian konduton rigardante alian konduton. Sed bedaŭrinde, oni ne povas vidi sian figuron. Vivu havante la vortojn, ke vin vidas la ĉielo vidas, la tero vidas kaj vi mem"
Ĉiu sezono havas proprajn florojn. Ial en malvarma vento, floras blanka narciso fleksa apud la lerneja pordego. Tio ŝajnas tiel decidinte sian sorton, ke ĝi intencas adiaŭi forirontajn lernejanojn. Tiel sentu la narcison, kiu evitas ombron kaj elstaras super heĝo, ke tio montras al vi la figuron de senĉesa klopodo.
葉隠れに咲けるものかは 水仙は 背伸びして咲く 繋みの上に 哲香
葉隠れ に 咲ける ものか は 水仙 は
Hagakureni sakeru-monokaŭa suisen-ŭa
Malantaŭe floras<cedas-ĉu? narciso
背伸びして 咲く 繋み の 上に 哲香
se-nobi-ŝite saku ŝigemi -no ueni Tekka
altecon-etendig-ante floras arbusto>de supre aŭtoro
Narcisoj ne povas esti kaŝitaj malantaŭe de arbusto, ili floras etendigante sin supre de aliaj herbaroj.