Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Senfareco ... Ankaŭ Ŝova estas jam for

NAKAMURA Kusatao, hajkisto, kiu forpasis en la 58a de Ŝova(1983), verkis jenan hajkon:
降る雪や明治は遠くなりにけり

降る         雪      や   明治      は           遠く     なりに     けり
Huru    juki -ja  Meiĵi-ha       tooku narini -keri
faladas neĝo ho Meiĵi-epoko for     fariĝis jam
Iun neĝan tagon mi vizitis lernejon, kien mi iam frekventis, kaj vidis elvenintajn lernejanojn kaj estis ŝokita pro ilia tute malsama vestaĵo ol tiu de mia en Meiĵi-epoko. Tiu epoko estas jam for.

      Li mokis sin dirante "putrita(kusatta) viro(otoko)"-n kaj nomis sin "Kusatao." Al tiu intelektulo, estis certe "estas for la epoko de Meiĵi", kiu pasis antaŭ 70 jaroj, enhavante 15 jarojn de Tajŝo kaj 50 jarojn de Ŝova.

      Aliflanke, nur 36 jarojn poste de rapida fino de sanga Ŝova en 1989 sekvite de Hejsei kaj Rejva, nia vivmedio draste ŝanĝiĝis en ĉiuj kampoj, aparte en elektraj produktaĵoj kiel persona komputilo kaj saĝtelefono. Pro tio, mi sentas same kiel Kusatao, ke ankaŭ Ŝova estas jam for.
     Tokiaj Olimpikoj en la 39a de Ŝova(1964) grande sukcesis kiel simbolo de paco en postmilita konstruo. Sed mi dubas, ke tio estis nur evento por deturni atenton de homoj, kiam la respondecon de la milito ankoraŭ ne estis klara por ni mem, krom la rezulto de Tokio Tribunalo, nome, Internacia Milita Tribunalo pri Fora Oriento.

      Laŭdire, iu, kiu estis militkrimulo de klaso A, poste fariĝis ĉefministro. La unukolora filmo de studento-forira ceremonio en pluvo je la 2a de oktobro en la 18a de Ŝova(1943) dolorigas mian koron, ĉiufoje mi spektas ĝin. Studentoj kun junaj sangoj marŝas antaŭen demetinte kvadratan ĉapon kaj sonorigante laŭte per militajn botojn sur guŝaj kruroj forsendite de brua marŝa muziko. Miaj okuloj nebuliĝas pro la bildoj, kiu estas plena de bedaŭro pro adiaŭo inter ili kaj plenaj parencoj kaj studentinoj en la stadiono.
     Ĉu Japanoj ne persekutas respondeculon kaj nur metas kovrilon sur fonton de fetoro? Ĉu Japanoj akceptis la pledon de usona armeo, ke bombado sur Hiroŝimo kaj Nagasako estis "la plej bona rimedo por fini la militon"? Ĉu ni povas diri restarigis nian landon per silenta laborego glutinte rankoron kaj disŝutinte amon?

     Ĉu devizo "esti silenta estas oro" estas nia vera koro ne kontraŭante usononan pledon? Ĉu ni Japanoj apogis nin sur la ideo, "Eĉ Budho permesas malbonon por vivteni", cedante al distraĵo, malgraŭ tio, oni antaŭe agitis per milita kanto kiel "Marŝo Patriota". Japanoj ne laŭte voĉis "kontraŭ Usono" kvankam oni kriis "donu min ĉokoladon."

      Lernolibro en Japanio tute ne troviĝas enhavo de "kontraŭ Usono" sed mi aŭdis, ke en la najbara H-lando, tiuj de elementa lernejo, instruas "kontraŭ Japanion" eĉ de la unua klaso de elementa lernejo. Ilia ideo de ŝtato estas "Komencu unue kontraŭ Japanio." Tiu frazo dancas dum oni estas en lernejo.

      Mi rememoras, ke antaŭ la Tokiaj Olimpikoj en 1963, mia laborejo havis aspekton de evoluanta lando. Konstruaĵo por oficejoj en Marnouĉi havis lifton kun deĵoranta knabino. Telefonon de la laborejo, telefonistinoj lerte peris en telefona centro. Sed tajpistinoj laboris en ĉambroj por ĉiu angla kaj japana tajpado. Nur la sono de tajpado aŭdiĝis.

      Ekzistis nigra rotacia cifertelefono, kaj oni povis rigardi reciproke agadon de aliajn fakojn kiel departementoj pri ĝeneralaj aferoj, kontado kaj vendado. Nun oni ne estus imagebla tiel malefika labormedio kun multaj manlaboroj, ekzemple, eĉ en komunika fako, oni traktas teletajpon kaj telegramon.

     Mi rememoras epokon de Ŝova(1926-1989) kun fluo de bildoj per unukolora filmo, akompanita de mallaŭta sono, kiun kaŭzas rotacio de projekciilo. Nun epoko venis, kie regas mondon saĝtelefono, kiu havas saman rendimenton kun persona komputilo.

偽りの国威高揚煽り立て 悲しからずや 大和魂 哲香

偽り     の  国威          高揚     煽り立て
Icuŭari-no kokui          -koujou aori-tate
falsa          naciprestiĝo-altigo   agiti
La ŝtato agitis la popolon al altiĝo de falsa nacia prestiĝo,

悲しから ず や 大和 魂 哲香
kanaŝikara-zu-ja  jamato -damaŝii             Tekka
malĝoja    -ne-ĉu  japana  spirito               Aŭtoro
Ĉu ne estis tro malĝoja por diri tion 'japana spirito'?

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":