Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Centjara jubileo de radioelsendo

     Venonta sabato, la 23an de marto, estas cent jara jubileo de radioelsendo en Japanio. En tiu dato de 1925, elsendis unuan radian ondon en Japanio la enkorpigita asocio Tokio-stacio de radio-elsendo (nun: Tokio-stacio de NHK) . Nun mi nur de tempo al tempo aŭskultas radioelsendon per radiko(interreta radio), sed antaŭe mi estis fervora aŭskultanto. Mi provis rememori mian amikan rilaton kun radio. Mi eksciis radion eble pli-malpli tiam, kiam mi eniris en elementa lernejo. Mi loĝis en montara vilaĝo en Ŝinŝu*1, kaj mi memoras, ke mi aŭdis popularajn muzikojn el radio. Mi rememoras kantistojn kiel MIHAŜI Miĉija, Frank NAGAI kaj Pegi HAJAMA*2. Radio aparato tiutempe uzis vakutubojn ene kaj ĝi estis metita sur alta breto, tiel ke infanoj ne tuŝu ĝin, kaj la patro manipulis ĝin.

     En mezlernejaj tagoj, mi aŭdis elsendojn el kristala radio, tamen, mi tute ne memoras pri tio, kiel mi enmanigis ĝin. Mi povis aŭdi programojn, volvante draton de anteno ĉirkaŭ elektra drato kvankam mi ne provizis elekton.
En altlernejaj tagoj, mi aŭdis elsendojn el transistora radio, mi ne memoras, kiel mi enmanigis ĝin ankaŭ. Mi ĉefe aŭdis lokalan elsendon de Nagano*3, sed pro bona stato de elektra ondo, mi povis aŭdi klare elsendojn el eksterlandoj, kiel "Ĉi tio estas Pekina Radio." kaj "Ĉi tio estas Moskva Radio."

     Mia amiko sciigis al mi malfruan elsendon kaj mi aŭskultis "Reveninta Ebriulo" de Popolkrucistoj*4, kaj iom seksemaj rakontoj de ŜOHUKUTEI Nikaku, penante agordi radiostacion iel evitinte bruon. Tiuj venis el la regiono Kansaj*5, tial mi ne facile agordi la frekvencojn de la stacioj.

    Malfruaj elsendoj prosperis, kiam mi venis al Tokio por iri preparan lernejon. Mi estis fano de "Naĉan kaj Ĉakĉan", kiuj estis karesnomoj de NOZAWA Naĉi kaj ŜIRAIŜI Hujumi*6 de programero "Puck en Muziko" fare de TBS*7. "Citronjo," alinomo de OĈIAI Keiko*8, fariĝis populara aperinte en programero "Parolu! Gejunuloj" de la radiostacio Kulturo. Mi estis kortuŝita rekte parolinte kun ŝi vizaĝ-al-vizaĝe, kiam mi petis al ŝi partopreni iun eventon, post kiam mi eklaboris. En programo de "Tra tuta nokto de Japanio", popularaj personecoj kiel ITOI Goro, SAITO Jasuhiro*9, k.a., alterne parolis ĉiutage.

     Kiam mi fariĝis studento de universitato, mi aŭskultis "Ĵeta Kurento"*10, kiu komenciĝas je la 0a horo en meznokto. Rakontadon de ĴOO Tacuja*11 kaj malrapidan muzikon de s-ro Lonely*12 mi melankolie rememoras. Mi enmanigis pli bonan aparaton por aŭskulti pli altkvalitan FM-elsendon.*13

     Post kiam mi eklaboris, mi sole aŭdis radion de aŭto. FM-radio-stacio multiĝis kaj ili ĉiu elsendis proprajn muzikojn kaj temojn. Loka stacio en Ĉiba naskiĝis "BAY-FM(marborda FM)". Mi povis ricevi 3 staciojn el Tokio krom "NHK-FM" aldoniĝinte "Tokio-FM" kaj "J-WAVE(J-ondo)". Troviĝis FM-staciojn ankaŭ en Kanagava, Saitama kaj Ibaraki.

     Kaj nun radio ŝanĝiĝis al radiko.

     S-ro K de Eseo-klubo, ame aŭskultas programon "Meznokta flugo de Radio*14". Lastatempe, s-ino SUMA Kacue*15, kiu estis la ankra personeco de tiu programero dum pli ol 20 jaroj, estis intervjita de la ĵurnalo Mainichi. Ŝi eklaboris en NHK kiel anoncistino kaj rezignis pro edziniĝo sed poste denove daŭrigis la laboron kiel sendependa anoncistino. Ŝi partoprenis en "Meznokta flugo de Radio" ekde 2003, kaj en malfrua nokto de la 2a kaj 4a mardo de ĉiu monato, ni povis aŭdi ŝian paroladon. Ŝi rakontas, "Radio estas tia ekzisto, kia amiko, kiu havas fidindajn informojn kaj teneran rigardon. Mi deziras esti bona amiko de 'vi', kiu kompleze aŭskultas ĉi tiun programeron."

Rimarkoj de tradukinto:

*1 Ŝinŝu   *3 Nagano

Ŝinŝu estas malnova nomo de nuna gubernio Nagano. Devenantoj el kelkaj gubernioj amas malnovan nomon de sia naskiĝloko sendepede de aĝo.

*2 MIHAŜI Miĉija, Frank NAGAI kaj Pegi HAJAMA

Ĉi tiuj estas iama populara gekantistoj de Japanio.
Jen, ekzemploj: 

M
IHAŜI Miĉija  https://www.youtube.com/watch?v=5a5h-91e3eY
Frank NAGAI    https://www.youtube.com/watch?v=b7W34htDxuo
Pegi HAJAMA   https://www.youtube.com/watch?v=sMrd02ncmOY

*4 Popolkrucistoj

Popolkrucistoj estas unu el iama kantgrupo.  "Reveninta Ebriulo" estas ilia unua kanto kaj komika enhavo amuzigis junulojn.

*5 la regiono Kansaj

Kiam oni dividas japanlandon en du partoj, Kansaj estas okcidenta regiono kaj Kanto estas orienta regiono. La limo de du regionoj estas malfacile difinita. Imagu belulinon, kiu sidas sur sofo ĵetante siajn krurojn sur la sofo okcidenten. Figuro de japanlando similas tiu belulino. Tiam la staranta parto de ŝi estas Kanto, kaj kuŝanta parto sur sofo estas Kansai.
Ambaŭ loĝantoj sentas grandan diverencon de kulturo kaj moro reciproke.

*6 NOZAWA Naĉi kaj ŜIRAIŜI Hujumi

Ili estis japanaj geaktoroj. La lasta radioelsendo menciita supre estas ĉi tie.

*7 TBS

Unu el japana radioelsenda stacio. 

*8 OĈIAI Keiko

Ŝi estis iama populara radioelsenda talentulo.

*9 ITOI Goro, SAITO Jasuhiro

ITOI Goro kaj SAITO Jasuhiro kaj aliaj estis telentulo de Japan-radioelsendo. Ili havis programeron, kiu elsendis tutan nokton. 

*10 Ĵeta Kurento   *11 ĴOO Tacuja  *12 s-ro Lonely

Ĵeta kurento estis unu el popurala programeroj de radioelsendo. Muziko, kiel "s-ro Lonely," sinsekve fluas kaj ĴOO Tacuja rakotas diversajn aferojn. Jen ekzemplo: https://www.youtube.com/watch?v=8HHBCchDMs8

*13 FM-elsendo

FM estas frekvencomodifita elektra ondo. Onidire, kompare kun AM(amplitudomodifita elektra ondo), tio donas pli bonan kvaliton de sono. Tial multaj muzikaj programeroj estis elsendita per FM-elsendo.

*14 Meznokta flugo de Radio

Ĉi tiu estas radioelsenda programero de NHK, kiu komenciĝis en la jaro 1990 kaj elsendadis ĉiutage de 17:00 ĝis 24:00, krom tiam kiam katastrofo okazis. 

*15 SUMA Kacue

Ŝi estas unu el anoncistinoj de NHK. Ŝi partoprenis "Meznokta flugo de Radio" ekde 2003.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":