Malĝojo pri ĵurnalo
Unu amiko bedaŭris ŝokite de la fakto, ke junuloj forlasis ĵurnalon. Tiu amiko fariĝis profesoro de universitato post rezigno de ĵurnalisto. Dum leciono, kiu rilatis al amaskomunikado, li demandis al 200 studentoj, ĉu ili abonas ĵurnalon kaj la jesa respondo estis nur kelkaj. Estas tiel serioze pri forlaso de ĵurnalo en 10-aj kaj 20-aj jaruloj, ke rezultis proporcio, kiu legas ĵurnalon en labortagoj, estas 2,1% kaj 2,8% en tiuj jaroj respektive, laŭ la esploro de Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Komunikado. Kia mizera rezulto, ke nur 2 el 100 legas ĵurnalon!
Forlaso de ĵurnalo ne estas fenomeno inter junuloj. Laŭ Japana Ĵurnala Asocio, abonantaj hejmoj de ĵurnalo malgrandiĝis duone dum lastaj 20 jaroj. Ni kontrolu la nombron. Eldonita nombro de ĝenerala ĵurnalo estis entute 47 400 000 en la jaro 2000. Tiu nombro fariĝis 26 670 000 en 2023. Tio fariĝis 66,3% de la jaro 2000. Malmultiĝo de sprotaj ĵurnalo estas pli serioza. Ĝi fariĝis de 6 300 000 en 2000 ĝis 1 910 000 en 2023 kaj la proporcio estas 30,4%.
Kiam ĵurnalo estis ĉefa amaskomunikilo, preskaŭ ĉiuj hejmoj abonis ĵurnalon. Nombro de abonantoj por unu hejmo estis 1,13 en la jaro 2000 kaj 0,49 en 2023. Tio montras, ke nur 1 abonas por du hejmoj. Ĝi ĝuste duoniĝis.
La ĵurnalo Y, kiu iam fieris pli ol 10 000 000 ekzemplerojn da eldono, eldonis 6 070 000 en Januaro de ĉi tiu jaro. Samkiel ege malgrandiĝis al 3 490 000 pri ĵurnalo A kaj 1 580 000 okaze de M ĵurnalo. Enspezo de ĵurnala kompanio estas vendado kaj reklamo preskaŭ ĉiu duone. Se abonantoj malgrandiĝas, kompreneble malfaciliĝas administrado. Se la alia fonto de enspezo, reklamo, iradas bone, la kompanio povas travivi. Sed oni devas agnoski, ke la reklamo ankaŭ tendencas malkreski.
Iam la plej uzata komunikilo por reklamado estis ĵurnalo sed la supera pozicio estis prenita de TV, kaj nun interreta reklamo estas multege superas nun. En estonteco, ĵurnalo ne havos ŝancon reviviĝi kiel reklamilo.
Pro tio, ke eldonado malgrandiĝas kaj reklamo malmultiĝas, la ĵurnala administrado ne povas havi esperon en la estonteco. "Malapero de ĵurnalo ne kaŭzas problemon," oni facilanime emas pensi tiel. Tamen, se ĵurnalo malaperus, kiu intervjuus gravulojn kaj sendus novaĵojn? Kiu certigus validecon de informo kaj kiu intencus persekuti veron?
Multaj junuloj gajnas informojn senpage per saĝtelefono. Plejparto de tiuj informoj estis oferata de ĵurnala kompanio. Foliumante ĵurnalon oni povas renkonti diversajn specojn de informoj. Kontraŭe, retaj informoj proponas similajn enhavojn kune, oni prenas nur sian ŝatatan informon. Atentinde estas, ke oni ne havu partia pensmaniero, apogate de reta informo.
Lastatempe, apenaŭ kontribuas grandaĝuloj de pli ol 60 jara por teni fiksan nombron de ĵurnalo kiel fidela leganto de ĵurnalo. Sed ĉi tio ne daŭros longe. La krizo frontas tuj antaŭ ĵurnalo. Ĵurnalo kiel amaskomunikilo estis nomata "publika ilo de socio" aŭ "la kvara potenco" kaj havas nekalkuleblan influpovon. Oni atendas rolon al ĵurnalo, ke ĝi alproksimiĝu al vero kaj disvastigu veran informon. Konsekvence, ĝi estas nepra ekzisto por teni esencon de demokratio. Ni denove firme rigardu la signifon de ekzisto de ĵurnalo.