Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Temas pri Monda Foiro

     Sub slogano "Desegnu estontan socion, kiam ĉies vivo brilas," la monda foiro de Osako kaj Kansai-regiono komenciĝis en la 1-a de aprilo kaj jam pli-malpli monato restas ĝis la finiĝo en la 13-a de oktobro. Kvankam komence, vendo de enirbiletoj ne prosperis kaj oni estis maltrankvila pri deficito, sed ekde la komenco de aŭgusto, tagaj vizitantoj atingis averaĝon de 160 mil kaj oni povas kalkuli profitdonan financan rezulton. Nu, mi gratulas! elkore gratulas!

     Nu, monda foiro okaziĝis jam 5 fojoin en Japanio. Mi rememoris ĉiu el ili kaj konsideris, kiel mi rilatis al ili.

Japana monda foiro(La monda foiro en Osako) en 1970 ĉe Osako

La unua monda foiro en Japanio, ĝi temis pri "Evoluo kaj Akordiĝo de Homaro." Tio estis simbola evento en periodo de rapida ekonomia kreskado.

Okinawa monda oceana foiro(La monda foiro en Okinawa) en 1975 ĉe Okinawa

Temis pri "Oceano --- ties dezirinda estonteco." Oni konsideris pri natura medio kaj oceana disvolviĝo de Okinawa.

Monda foiro pri scienco kaj teknorogio(La monda foiro en Cukba) en 1985 ĉe Ibaraki

Temis pri "Homo kaj teknologio." Oni ekspoziciis pri disvolviĝo de scienco kaj teknorogio.

Monda foiro pri floro kaj verdaĵo(flora foiro) en 1990 ĉe Osako.

Temis pri "Floro kaj Verdo." La dua monda foiro en Osako.

Japana monda foiro(Monda foiro pri amo al la Tero) en 2005 ĉe Aiĉi.

Temis pri "Saĝo de naturo." Oni proponis pri mediaj problemoj kaj daŭrpova socio.

     Jaro 1970, kiam la unua monda foiro okazis, estis la jaro, kiam mi eniris en universitaton. Mi sciis, ke kun instigan kanton de monda foiro*1, "Saluton, saluton ...." en la urbo, grego da homoj hastas en la fojrejon, sed tio estis la afero de alia mondo, kvankam "turo de la suno" fare de OKAMOTO Taro*2 iom allogis min.

     La jaro 1975, kiam Okinawa monda oceana foiro okazis, mi estis en la dua jaro, post kiam mi eklaboris, kaj mi estis pelata en la grandan eventon de mia kompanio. Mi memoras, ke la temo estis "Sou-tou-ron-kai*3"(Ĝenerala diskuta kunsido:maro). Tio estis ĝenerala diskutado, kiu ĝuste temis pri maro. La kunsidejo estis hotelo de Okura en Tokio. Ankaŭ mi estis enfermita en la hotelo dum semajno. Tuj post la finiĝo de ĉi tiu konferenco, oni translokiĝis al Okinawa, kaj partoprenis la foiron. Oni ne invitis min al Okinawa.

     Ankaŭ je "Monda foiro en Cukuba," mi iel rilatis pri la evento sed mi ne povas rememori konkrete. Mi nek iris al Cukuba.

     Je la dua monda foiro en Osako, "Flora foiro," mi ĝuis la etoson de la foirejo metante min en la loko. La kialo de la vizito estis stranga. Tiam mi havis rilaton kun propaganda sekcio de entrepreno por prosperigi turismon de la gubernio Gunma. Ni distribuis ĵus presitan revuon pri turismo al la vizitantoj je "La tago de Gunma" dum la foiro.

     Je la "monda foiro pri amo al la Tero" en 2005, mi multe rilatis ĝin kaj vizitis kelkajn fojojn. Projekto pri ĵurnalo por elementaj lernejanoj estis tia, ke mi faras artikolon pri invititaj legantaj paroj de patro/patrino kaj filo/filino, kiuj studas en la foirejo. Mi fotis kaj verkis artikolon. Nia ĉefa studloko estis NEDO-pavilono, kiun ekspoziciis Nacia Esplora kaj Evoluiga Agentejoj de Organizo pri Ĝenerala Esplorado por Nova Energio kaj Industria Teknologio. Oni lernis sistemon, kiu kreas fuelpilon el kruda rubo kaj roboton. "Morizo" kaj "Kikkoro," kiuj estis maskotoj de tiu foiro, ankoraŭ sidas sur mia librobreto. 

     Kaj ŝajne mi ne havas ŝancon rilati ĉi-jaran "Osaka, Kansaia foiro." 

Rimarkoj de tradukinto:

*1 instigan kanton de monda foiro, "Saluton, saluton ...."

La titolo de la kanto estis "Bonan tagon el landoj en la mondo." ŜIMADA Joko skribis tekston kaj NAKAMURA Haĉidai faris melodion. Kelkaj kantistoj kantis ĝin. El ili, tiu de MINAMI Haruo estis la plej popurala. Tiu havis japanan kantstilon de "ondo," kiu estis kantata okaze de eventoj. Unu kantisto gvidas kaj ĉiuj aliĝantoj sekvas. Ni uzas vortesprimon kiel preni "ondon," kiu signifas gividi amason da homoj unuamime agi.

*2 "turo de la suno" fare de OKAMOTO Taro(1916-1996)

La artisto OKAMOTO Taro desegnis la turon por la monda foiro de Osako. Ĝi estis turon de 70 metrojn alta.

*3 la temo estis "Sou-tou-ron-kai"(Ĝenerala diskuta kunsido:maro).

Japana "kai" povas montri kaj kunsido kaj maro. Lastan parton "kaj" en ĉi tiu titolo intencas esprimi tiujn duoblan signifon.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":