Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

 

Volontuloj

     Denove okazis inundo, kiu faris enorman difekton. Tiu loko ne estas Japanio sed Hispanio. Pereis pli ol 200 homoj en Valencio, orienta Hispanio, ktp., kiuj frontas al mediteranea maro. Vojoj estas pecigitaj kaj pontoj kaj aŭtoj estis forfluigitaj per nekutima pluvego. Sablo kaj ruboj disiĝis en urboj, koto invadis loĝejojn. La registaro penas savi loĝantojn per fajrobrigadoj kaj armeo sed tio, kio pli forte kuraĝigas loĝantojn, estas multe da volontuloj. Mi informiĝis, ke ĉefministro Sanchez de Hispanio esprimis sian dankemon, "Mi elkore dankas al miloj da volontuloj. Ili prezentas solidarecon kaj sindonecon de Hispanoj."  

     Volontula agado je katastrofo estas tute kutima en Japanio. Oni ankoraŭ klare memoras la okazaĵon en Noto-duoninsulo, kiun ĝenegis granda tertremo kaj sekvante pluvego kaj inundo. Volontuloj tiel laboris forporti rompitajn meblarojn, forigi rubojn kaj forpreni koton ktp. kiel helpanto de embarasiĝintaj loĝantoj. Volontuloj estis nepra ekzisto ankaŭ je la granda Orient-Japana Tertremo en 2011 kaj la granda Hanŝin-Awaĵi Tertremo en 1995.

     Kio estas volontulo? Mi tion konsideris. La difino de volontulo estas, "la agado kontribui al aliuloj aŭ socio laŭ sia volo", "la homoj, kiuj partoprenas socian entreprenon por publika bonfarto laŭ sia volo kaj kiuj faras agadon ne celanta profiton", ktp. Tiuj verŝajne agordas kun koncepto de multaj homoj.

     Kia volontula agado troviĝas? Sur interreto diversaj klarigoj ekzistas. Sed sekvaj nedetalaj klasigoj estas facile kompreneblaj.

1. Katastrofa helpo -- je natura katastrofo kiel tertremo, inundo, erupcio kaj ceteraj; forigi rubojn, klasigi ilin; forpreni koton, purigi ĉambron; sendi subtenajn provizojn, mondonaci helpon, servi manĝaĵon, asistado pri administrado de evakuado, ktp.

2. Konservado de natura medio -- kolekti rubojn, purigado, reciklado, plantado kaj hakado por interspacigi, besta bonfarto ktp.

3. Loka sekureco -- sekura trafiko, kontraŭ katastrofo kaj krimo, loka purigado de medio ktp.

4. Vigligi urbon -- zorgado de florbedoj kaj promenaj vojo, administrado pri lokaj eventoj ktp.

5. Sana kreskigo de infanoj, geknaboj kaj gejunuloj -- konsilado pri kreskigi infanojn, helpo pri geknaba kunveno, trafika sekureco je iri kaj reiri al/de lernejo, helpi lernadon, lega servo por infanoj, manĝo servo por geknaboj, ktp.

6. Higieno, medicino kaj bonfarto -- subteno por homoj kun handikapoj, subteno por flegistoj, gardi infanojn, distrado, sango-donaco, ktp.

7. Subteni agadon de arta, kultura kaj sporta grupo -- sporta festo, mastrumado de evento, subteni handikapita sporta turniro, mastrumado de evento en muzeo aŭ arta muzeo, gvidado pri historia kaj kultura heredaĵo kaj konstruaĵo ktp.

8. Internacia kunlaborado, interŝanĝo -- subteni rifuĝintojn, edukada subteno, helpo pri manĝaĵo, helpo pri teknologio, tradukanto, ktp.

     Nu rilate al mi mem, ĉu mi faras ion por kontribui socion? Ĉu subteni eks-studentan asocion kaj hejmurban asocion estas volontula agado? Private, mi sentas ĝin volontula.

     Fine, mi prezentas du volontulajn agadojn, kiujn mi ne povas forgesi.

     Kiam mi estis mezlernejano, mi partoprenis agadon de JRC(Junulara Ruĝa Kruco). Mi vizitis maljunulan bonfartan instalaĵon kun teatra grupo. Tiam mi metis birda nesto-skatolon kaj faris grupan ludon. Tio estis unu el distraj amuzadoj. Nun, mi komprenis.

     Troviĝas alia neforgesebla rememoro. Ĉefe de ministerio de sano kaj bonfarto(siatempa) entreprenis projekton "ora plano" por venonta maljunuliĝinta socio. Estis "Arĝenta serva promocia asocio" kiel unu el tiuj satelitaj partoprenantoj por efike utiligi privatajn firmaojn kaj mi havis rilaton al ĝi. Por informiĝi pri nekonata maljuniĝinta socio, oni planis inspekti progresintan instalaĵon en Eŭropo, kaj ankaŭ mi partoprenis ĝin.

     Mi memoras, ke ĝi estis Danio, mi renkontis virinon de 20 jaraj, kiam mi vizitis maljunulan instalaĵon. Kian volontulan agon ŝi faras? ... Tio estis "tondi ungojn", nur tio. "Tondi ungojn" estas mia origina punkto, kiam mi pensas pri volontula agado.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":