Aŭtuna festo (kroma epizodo)
Temas pri somera festo de nia K-domo, kiun ni okazigis en somero. Ĉi-jare, ni decidis festi en oktobro kiel aŭtuna festo pro troa varmego de lasta somero. Oni pensus ĉi tiun decidon kiel nur prokraston de du monatoj, sed tio kaŭzis problemon por budo de infana ludo.
En somera festo, orfiŝ-kaptado per papera ĉerpilo, estas kutima ludo, sed sub aŭtuna ĉielo, ludo kun akvo estas sentigas iom malvarme. Al ni ne trafis bonan ideon, kaj fine ni decidis fari "Korint-ludo" (speco de pinglo kaj pilko) same kiel printempa festo.
Por peti konsilon, mi vizitis komunikan centron de M-kvartalo, kiu havas ilojn por la ludo kaj trovis, ke tiuj estis provizita per la nomo de s-ro K. Mi surpriziĝis kaj sentis grandan dankemon al li.
La jena problemo estis, kiel ni povas porti la ludilon de komunika centro al nia K-domo. Kiam mi parolis ĝin kun s-ro U, kiu partoprenis tiun rolon ĉi-foje, li diris, "Ni du portu ĝin per ŝarĝ-ĉaro." Mi rememoris nostalgie la knabaĝon, kiam mi tiris ŝarĝ-ĉaron, sur pasejo inter kampoj kaj iris por prunti ĝin sed ni ne povas uzi ĝin, ĉar multaj homoj uzas ĝin por porti manĝmaterialojn kaj prepari feriejon, en la ambaŭ antaŭa tago kaj festa tagoj.
Mi disreviĝis(?), kaj rigardis ĉirkaŭen. Tiam iu diris, "Kial vi ne petas al s-ro S?" "Kio? Kiu estas s-ro S?" Dum mi hezitas, jam li aperis kune kun s-ro S, kiu havas aŭtoĉaron, kiu povas porti grandan ŝarĝon. Kaj ili tuj portis du ludilojn de Korint-ludo en ĉi tiun domon. Kiel rapida!
Venis la festotago, temas pri la ludejo por infanoj. Antaŭ la komenciĝo de la festo, viciĝas infanoj, kiu havas monerojn en sia mano, atendante la signalon de malfermo. Tuj post la festestro deklaris, "Ek!" infanoj lasis pilketojn sur la ilo de Korint-ludo. Sono de pilko kuranta sur la ludilo, bruo de kirioj, kiujn infanoj faras. Dum duono de la tago, ĝis kiam aŭdiĝis la deklaron, "Ni fermu la feston!" pli ol 70 infanoj. Mi preparis 26 kaskedojn de "Dodgers," kiel premion por ludantoj, sed ĝi rapide elĉerpiĝis kaj infanoj metis ĝin sur sia kapo kaj vagis amantoj de "Ootani" en la K-domo.
Poste, mi parolis pri tio al mia filo kaj li respondis:
"Kio? Ili estis ujo por pufmaizo!" (Estu diskrete!)