Etoso de aŭtuno
Je la 7a horo, mi vekiĝis.
Mi iom ŝovis la litkovrilon for de mi, kaj sentis malvarmeta. Ankaŭ ĉi-matene, mia ĉambro ankoraŭ ne estas hejtita. Mi estis seniluziigita iomete, ĉar mi aŭdis, ke ekde novembro oni komencas hejtadon. Sed mi ne devas grumbli pri tia afero, ĉar estrarano de administra asocio de ĉi tiu loĝantaro serioze kunsidas ĉiutage por decidi la daton, kiam ni komencu hejtadon konsiderante ambaŭ altiĝintan prezon de gaso kaj veterprognozon. "Ej, ja!" voĉe sproninte min, mi forĵetis litkovrilon, leviĝis, rapide vestis min kaj lavis la vizaĝon al mi. Mi iris vestiblon, surmetis ĉapelon por sekureca observanto kaj prenis enmane flagon surskribita, "Lernantoj estas transirantaj." Subite mia koro pretiĝis. Mi eliris al la lerneja vojo kaj vidis knabinojn kun tornistro surdorse. Ili estas paro de knabinoj, kiuj ĉiam iras plej frue. Mi proksimiĝis ilin de malantaŭe kaj alvokis "Bonan matenon!" "Bonan matenon!" revenas viglajn voĉojn kiel kutime. Mi ne ĝenu ilian babiladon, do mi preteriris ilin dirinte, "Unue mi!" Mi staris ĉe mia loko de transirejo, kiu estas fronte de la infanĝardeno Masago-Ŝirajuri .
Ĉi tiun punkton trapasas ne nur lernantoj de la elementa lernejo MasagoHigaŝi kaj mezlernejo Masago, sed ankaŭ infanoj de infanvartejo de Tulipo kune kun patro aŭ patrino. Ankaŭ infanoj de aĝa klaso dece redonas al mi saluton kvankam iomete timeme. Unuj el knabetoj faras pugnan tuŝon al mi. Tio estas la ĝoja momento matena.
Du ĉerizarboj estis plantita en la parko kontraŭe de la trotuaro. Ambaŭ estas ĉirkaŭ 30 jaraj. Ili estas 7, 8 metrojn altaj kaj larĝe etendas branĉojn. La du ĉerizarboj estas karaj por ni, unu infano kaj mi, ĉar ni ludas per ili etan beton kaj babiladon.
Ni vetis pri tiuj, en printempo, kiu arbo el ili pli frue metas floron kaj en aŭtuno, kiu urbo malpli frue tenas folion. En printempa vetado ĉi-jare, hieraŭ li gajnis la veton, hodiaŭ mi, sed la vetado finiĝis en egaleco, ĉar semajn finaj tagoj estis tre varmaj kaj la burĝonoj en vendredo ĉiuj floris en lunda mateno.
Nu, ĉi-aŭtune, kiu arbo el ili tenos folion pli longe? Nun ni estas en vetado kun iu infano. Ĉi-matene, ambaŭ arboj havas ĉiu 10 velkantajn foliojn. Kiel estos morgaŭ? Kiam ni, du serioze komparis rigardante ilin, subite iu alvokis nin, "Kion vi faras?" Surprizite, mi turnis min kaj trovis tiun lernejestron de la elementa lernejo de Masag-Higaŝi, kiu rigardis min kaj la infanon kun dubema mieno. Multaj elementaj lernejanoj preterpasis malantaŭ li trans la pasejon kun dekstra brako alte levante.
Ĉu oni nomumos min kiel sekureca observanto ankaŭ venonta jaro?