Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Veranda kultivisto (2)

     Iun vesperon de Septembro, kiam mi spektis televidan programeron, aŭdiĝis sono de klaketado de bolanta oleo kaj venis odoro, kiu vekas mian apetiton. Dum mi pensis, ĉu ĝi estas 'ton-kacu*1(fritita porkaĵo)', mia edzino diris;
"Kara! Bonvole prenu petroselon."
Mi stariĝis de la sofo por iri sur jam duone malluman verandon. Mi plukis 2, 3 petroselon el viciĝantaj florpotoj. Mi metis ilin sur tranĉtabulon kaj mi revenis en la salonon.
"Kjaa!" Subite, mia edzino plorkriis.
Kio okazis? mi rigardis la direkton de kuirejo. Tie mia edzino fikse rigardis la petroselon kun tranĉilo enmane. Mi hastis en la kuirejon kaj rigardis tien, kien la pinto de ŝia tranĉilo direktis.

     Tie mi vidis verdan raŭpon de longo 4, 5 centimetrojn. Ah, jes. Petroselo estas ŝatata herbo de hirundvosta papilio. Mi rememoris la mezlernejajn tagojn, kiam mi kuradis post papilioj. Mi atente pinĉis ĝin kune kun folio de petroselo kaj metis en la originan florpoton. Por certigi plu, mi lumigis florpoton per poŝlampo, preskaŭ samgrandan alian larvon kaŝis sin sur malantaŭ folio.

     Ĉi tie, sur la 10a etaĝo, mi iam trovis brasikpapilion aŭ licaen-papilion en florpoto de farbito sed mi neniam vidis hirundovostan papilion. Do, elkoviĝis la ovo, kiu venis kun plantido. Alie mi ne povas supozi devenon de la raŭpo. Ĉi tiu afero devas esti donaco de Dio. Tiel pensante, mi subite sentis ĝin kara kaj mi fariĝis pli ĝentila, kiam mi akvas per akvujo.

     Ekde tiam, jam pasis preskaŭ 2 semajnoj. 2 raŭpoj kreskis 6, 7 centimetrojn longaj, do baldaŭ ili fariĝos krizalidoj, mi supozas. Sed por aperi kiel papilio, necesas ankoraŭ 4 semajnoj. Tio okazos en Novembro. Ĉu ĝi ne estas tro malfrua? Se tio ne okazos, ili intencas ne fariĝi papilio ĉi-vintre kaj trapasi vintron restante kiel krizalidoj.

     Kiam ili trapasas vintron, onidire, ili elektas malvarman nordan flankon. Kie estas malvarma kaj neluma loko en ĉi tiu varma loĝantaro? Tiun la insektoj mem trovos, do tio, kion mi povas fari por ili, estas, ke mi faros lokon, kie estas malvarma kaj vento bone trapasas.

     Nun, la du raŭpoj manĝas foliojn de petroselo vigle kaj kreskis 7, 8 centimetrojn longaj. Kiom da tagoj plu ĉi tiu stato daŭros? Denove, plua amuzaĵo de ĉiu mateno estas aldonita.

Rimarkoj de tradukinto;

*1 ton-kacu

'Tonkacu' estas kuiraĵo el porkaĵo. Kovrante porkaĵon per faruno kun panpecetoj, oni fritas ĝin en abunda oleo ne tuŝanante aeron. Tio tenas akveron en porkaĵo kaj naskas specifan guston kaj maĉsenton. Unu el populara kuiraĵo en Japanio. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":