Bondancado ... Mi rememoras kiam Obon venas.
2024/09/03
Mi transiĝis al nacia baza lernejo en norda regiono de la gubernio Ibaraki, en la 21a de Ŝoŭa(1946), unu jaron post la finiĝo de la Dua Mondmilito. Mi disiĝis for de Tokio kaj eniris en la nacian lernejon, kiu estis en la urbeto Oomija en Naka distrikto, kie mia patro neskiĝis. ...
Legi plu
Leginte "Juneco"-n de Samuel Ullman
2024/08/05
Mi malfermis unu libron, kiu delonge kuŝadis sur mia librobretaro. Unue, la vorto "Juneco" frapis miajn okulojn. Tiu libro estas mallongigita traduko el poemaro "From the Summit of Years, Four Score (El la pinto de la jaroj, 80 jaroj)" de Samuel Ullman. ...
Legi plu
Radioprogramo kaj filmo en kara rememoro
2024/06/04
Mi rigardis en la radiopaĝon de dimanĉa ĵurnalo. Mi rimarkis la programon "Fonto de muziko." Dum mi rigardis la tabelon de radioprogramoj, nebula rememoro de pasintaj tagoj revenis en mi. Tiu programo komenciĝis eble en 20-aj jaroj de Ŝova(1945-1954) kaj ankoraŭ nun daŭras. ...
Legi plu
2024/05/07
En 1946, mi rifuĝis de Tokio al la kampara urbo Hitaĉiomija, kiu situas ĉirkaŭ unu horon distance de la urbo Mito per fervoja linio Suigun, kiu ligas la urbojn Mito kaj Koorijama). Mi, kiel knabino, loĝis tie dek jarojn kun familio. ...
Legi plu
2024/04/02
La 29a de januaro, 2024, estis la unua tago en ĉi tiu jaro por ricevi konsilon. Mi ekiris de mia hejmo, iom pli frue ol kutime por viziti Ĉiba-urban hospitalon K.
La horloĝo ĉe la fronto sur la unua etaĝo de la hospitalo ĵus pasis la 8a horo, sed la etaĝo estis jam plena de homoj. ...
Legi plu