Ĉu mi estas urso?
Tio estis la 21a jaro de Ŝova(1946), sekvanta jaro post kiam la Dua Mondmilito finiĝis.
Mi ekloĝis en la urbo Hitaĉi-Oomija, de kie mia patro devenis, lasinte for de la urbo en Tokio, kie ŝanĝiĝis bruligita kampo. De Tokio al Mito, veturu per trajnlinio Ĵoban, kaj de tie plu veturu 50 minutojn per loka fervojo al Korijama. Kaj tie staras la stacio Hitaĉi-Omija.
Trapasante urba kvartalo, malsupreniru ĝis la deklivo finiĝas, tie fluas la rivero Kuĵi. Siatempe ĝi estis tiel klara, ke oni povis trovi figuron de fiŝoj naĝantaj de sur la ponto. Trans la ponto etendiĝis idilia kampo de plene natura medio. Mi pasigis la infanajn tagojn vigle kaj senĝene en ĉi tiu regiono.
Ekzistis ankaŭ arbara monteto najbare. Iun tagon, mi akompanis mian patrinon por kolekti brullignon. Ni prenis velke bruniĝintajn foliojn inkluzive de pinan. Ni nomis velkintan pinan folion 'zara' en Ibaraki. Tiu 'zara' kaj cedra folio bone brulis en 'hettui'. Ni nomis fornon 'hettui'. Mi kutime deĵoris gvati hettui-on. Estis bele, ke fajro kreskas transiĝante de 'zara' aŭ cedra folio al branĉetoj, kaj sekve al dika brulligno. Tio aspektis al mi ruĝo kaj flavo estis dancantaj en la fajro.
Iun tagon en malfrua aŭtuno, tio okazis. Kiam mi akompanis mian patrinon al monteto por kolekti brullignon, la patrino portis dorskorbon kaj rastilon, mi surmetis vere nigran surtuton. Mia patrino rastis 'zara'-on. Mi prenadis pinkonuson iom aparte de ŝi. Subite sonoregis nekutima voĉo de mia patrino tra la tuta arbaro. "Seĉjo! Seĉjo!" Mi neniam aŭdis tian streĉitan, kvazaŭ krevantan, voĉon de mia patrino. Mia koro bategis kaj leviĝinte alkuris apud la patrinon, tiam la patrino, denove mirigite, sidiĝis tie. Kaj elvoĉis; "Mi supozis vin urso!"
La okazaĵo fariĝis legendo de mia familio. La impreso restis en mi, ke mia petolema frato, nur unu jaron pli juna ol mi, aŭskultis la aferon amuzite kun brilantaj okuloj.
Poste, iu najbaro diris, "Kunikloj loĝas en ĉirkaŭaj montetoj sed ne ursoj."
Tio okazis antaŭlonge sed mi rememoras kvazaŭ la afero de hieraŭ.