Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Loĝante en K-house

     Tio okazis en malfrua Marto de la 1981 jaro. Ni haste transloĝiĝis en Masago, Ĉiba, por ĝustatempe enigi nian duan filon en elementan lernejon en Aprilo. Estis tia stato, ke kartonaj skatoloj, kiuj estis ankoraŭ ne elpakitaj, disiĝis en la ĉambro. Ni surmetis formalan vestaĵon preninte el kartona skatolo kaj apenaŭ ordigis nin por enira ceremonio.

     La sekvan matenon, sonorilo sur pordo sonoris. Vizitanto estis Tomonjo, kiu ankaŭ eniris en la lernejon Masago la 4a, kaj ankaŭ ŝi loĝas en la 13a etaĝo de sama loĝantaro. S-ino N, kiu fariĝis hejmĉambra instruistino, diris, "Amikiĝu ĉiuj. Venu vigle vokante al najbaraj amikoj!" Ĉar ŝi fariĝis samĉambrano de mia dua filo, ŝi vizitis lin por iri kune. Li elvoĉis nur "Eee...!" pro mia informo. Li surpriziĝis kaj ŝajnigis embarasita. Mi petis ŝin atendi iomete. Kaj mi okule akompanis ilin kun brilantaj tornistroj ĉiu nigra kaj ruĝa surdorse.

     Mi ofte renkontiĝas kun Tomonjo kaj en lifto kaj en korto. Iun tagon kun ĉarma sako. Ŝi diris, ke ŝi lernas penikan kaligrafion. "Hodiaŭ, la instruisto donos al ni dolĉaĵon!" ŝi diris. Mi respondis troigante, "Ho, enviinde!"

     Siatempe, ĉi tiu loĝantaro estis gaja pro voĉo de ludantaj geknaboj. Voĉoj ludantaj ĉe la balancilo antaŭ la konstruaĵo "D", bone atingis al mi. Nun delonge malaperis tiuj gajaj voĉoj. Mi nostalgie rememoras tiujn tagojn okupitaj pro kreskanta filo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":