Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Loĝante en M-kvartalo

     Tagiĝinte, nova mateno venis post sendorma nokto. Mi malfermas fenestrojn por interŝanĝi aeron de ĉambro per tiu de ekstero. Malvarmeta aero de mateno plenigas la ĉambron kaj komenciĝas serena tago ... Tamen ĉi-somere ne estis same kiel kutimaj jaroj.
      Ni kutime havas pluvan sezonon en Junio sed ĉi-jare ne pluvis kaj tre varmega somero jam alvenis. Eĉ post sunsubiro, aero ne malvarmiĝis kaj daŭre tenis varmegan temperaturon ĝis mateno.

     Kaj ĉi-jare, tute ne aŭdiĝas la bruaj voĉoj de cikadoj, kiuj kutime laŭte kriadas kaj intencas malhelpi foriron de somero. Finfine fariĝis malvarmete, kaj kiam mi eksentis aŭtunon proksime, homeogrilo komencis kanti.

     Mi transloĝiĝis ĉi-tien en la 56-a jaro de Ŝowa(1981) el la urbo de arbaro Sendai kaj metis miajn piedojn sur la tero de M-kvartalo por la unua fojo. Mia dua filo estis enironta al elementa lernejo ĉi tie.

     Pakaĵoj por transloĝigo estis ankoraŭ en kartonaj skatoloj fermitaj kaj ili disiĝis en ĉambroj. El tiuj mi eltiris kompleton de formala vestaĵo kaj ĉeestis ĉe enira ceremonio de la elementa lernejo de M la 4a. Mia unua impreso, kiun mi ricevis kiam mi alvenis en la kvartalo M, estis tia por miaj okuloj, kia estis bela loko, kie orde viciĝas mezaj kaj altaj konstruaĵoj el betonoj. Mi sciis, ke ĉi-jaro estas la 100a jaro kalkulante de la komenco de Ŝowa-epoko, do mi loĝas ĉi tie jam 44 jarojn. 

     Geamikoj de mia filo vizitis ĉi tiun K-domon en posttagmeze de sabato kaj dimanĉo kaj aŭdiĝis gajan bruon kaj plue miksiĝis kriojn de beboj el iu fenestro de apartamentaro. Mi amis tiun bruon. Mi nun nostalgie rememoras tion.

     Jam delonge tute mankas voĉoj de geknaboj. 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":