Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Ĉu mi estas urso? Kaj nigraj dentoj de mia avino.

     Tio estis la 21a jaro de Ŝova(1946), sekvanta jaro post kiam la Dua Mondmilito finiĝis.
     Mi ekloĝis en la urbo Hitaĉi-Oomija, de kie mia patro devenas, lasinte for de la urbo en Tokio, kie ŝanĝiĝis bruligita kampo. De Tokio al Mito, veturu per trajnlinio Ĵoban, kaj de tie plu veturu 50 minutojn per loka fervojo al Korijama. Kaj tie staras la stacio Hitaĉi-Omija.

     Trapasante urban kvartalon, malsupreniru ĝis la deklivo finiĝas, tie fluas la rivero Kuĵi. Siatempe estis tiel klare, ke oni povis trovi figuron de fiŝoj naĝantaj de sur la ponto. Trans la ponto etendiĝis idilia kampo de plene natura medio. Tie mi pasigis la infanajn tagojn.

     Iun tagon, mi akompanis mian patrinon por kolekti brullignon. Ni prenis velke bruniĝintajn foliojn inkluzive de pinan. Ni nomis velkintan pinan folion 'zara' en Ibaraki. Tiu 'zara' kaj cedra folio bone brulis en 'hettui'. Ni nomis fornon 'hettui'. Mi kutime deĵoris gvati hettui-on. Fajro kreskas transiĝante de 'zara' aŭ cedra folio al branĉetoj, kaj jene al dika brulligno. Tiu aspekto konsolis miajn fume dolorigitajn okulojn dum minutoj. 'Zara' bruliĝis tre bone.

     Mia patrino portis dorskorbon kaj rastilon, mi surmetis vere nigran surtuton. Mia patrino rastis 'zara'-on. Mi prenadis pinkonuson iom aparte de ŝi. Subite sonoregis nekutima voĉo de mia patrino tra la tuta arbaro. "Seĉjo! Seĉjo!" Mi neniam aŭdis tian streĉitan, kvazaŭ krevontan, voĉon de mia patrino. Mia koro bategis kaj leviĝinte alkuris apud la patrinon, tiam la patrino, denove mirigite, sidiĝis tie. Kaj elvoĉis unu frazon; "Mi supozis vin urso!"

     La okazaĵo fariĝis legendo de mia familio. Poste, iu najbaro diris, "Kunikloj loĝas en ĉirkaŭaj montetoj sed ne ursoj."

     Dum someraj ferioj, kiam oni festis "Obon"-on, mia familio vizitis naskiĝdomon de mia patro. Ĝi situis en alta loko. La urbo Hitaĉi-Omija estas trans la ponto de la rivero Kuĵi. Ni iras plu supren sur la deklivo al la domo. Nia avino estis en 90 jaraj tiutempe, ĉar ŝi naskiĝis en Bunkju(1861-1864). Ŝi ankoraŭ fartis bone. Ŝi bonvenigis nin, genepojn, afable. Ŝi loĝis inter familianoj de mia onklo.

     Iam la afabla avino ridetis. Vidinte ŝian buŝon ... , mi ege surpriziĝis, ĉar nigraj dentoj viciĝis en ŝia buŝo. Poste, mi sciis, ke ĝi estis ŝminko por dentoj. Malgraŭ ŝia aĝo de ĉirkaŭ 90, ŝi havis energion ŝminki. Tio ŝajne ŝia forto por vivi. Mi supozis tion, nun proksimiĝinte al tiama ŝia aĝo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":