Laŭ la rivero Hanami
Kiam mi paŝis supren laŭ la rivero sur la bicikla vojo ekde la urba kvartala oficejo Hanamigaŭa, mi renkontis la vojon, kiun akompanis flanke hortensioj, kiun mi celis hodiaŭ.
Ili preskaŭ mankis al mi ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Ĉi-foje ili estas iom malgrandaj sed du specoj el ili vigle floras kaj daŭris longe foren. Mi sentis ilin aparte freŝa kaj bela, ĉu pro tio, ke verdo abundas ĉirkaŭe.
En ĉi tiu periodo, mi povas ankaŭ ĝui blankan, purpuran aŭ rozkoloran hortensiojn en alia loko. Sed delonge mi ne vidis hortensiojn de la rivero Hanami. Kutime mi ne povas vidi la riveron pro altaj herboj sed nun ili estis falĉitaj kaj mi povis vidi la fluon de la rivero kaj unu akvobirdo kun longaj kruroj ripozis malstreĉe sur la kontraŭa bordo.
Subite du tri centimetrojn granda ranido panikiĝinte fuĝis al la rivero de inter miaj piedoj. Ĉe dekstra herbejo, vidiĝis multaj volvaĵoj, kiuj ŝajne ĉirkaŭigas ovojn per longa mallarĝa herbo. Mi aŭdis, ke ne ekzistas herbo, kiu ne havas nomon, sed mi ne scias la plej parton de ili. Bonŝance mia amikino sciigas al mi unu post la alian fingre montrante. Paŝante la vojon plena de malgrandaj estaĵoj kaj verdaĵoj, mi sentis, ke de nun multaj vivantoj ekmoviĝas.
Periodo de ĉerizo en ĉi tiu jaro, mi paŝis de supera bushaltejo al Kemigaŭa sub plenfloro. Kaj kiam mi rajdis biciklon, mi iris al monteto kun torijo*1 kaj pli supra parko, sed mi skribas kun iom da honto, ke mi ne havis intereson pri la rivero mem.
Mi deflankiĝis de vico de ĉerizarboj kaj paŝis laŭ eta irigacia kanalo al kampo kaj mi atingis malgrandan legomvendejon. Kiel kurbaj kukumoj, diketaj fazeoloj, ne egalgrandaj melongenoj ktp. diversaj legomoj viciĝis. Mia amikino kutimiĝis pri tio kaj enmanigis diversajn legomojn kaj mi selektis tri specojn. Oni diras, ke ili povas esti freŝa unu semajnon pli longe ol tiuj de superbazaro. Kaj mi sciis, ke foliaroj estas pli longe freŝa kiam ni metas ilin starigante ĉe interno de pordo de fridujo. Do, mi nun tiel faras.
Mi paŝis post mia amikino, mi ne povis veni al ĉi tiu kampo unuope.
足もとを子蛙抜ける遊歩道
足 もと を 子 蛙 抜ける 遊歩 道
aŝi-moto-ŭo ko-gaeru nukeru sannpo-miĉi
piedo-apude-ĉe ida-rano trapasi promen-vojo
Tuj apud miaj piedoj ranido trapasis, kiam mi promenis.
Rimarkoj de tradukinto
*1 torijo
Torijo estas ordego de ŝintoa sanktejo. Ĝi dividas sankta mondo kaj laika mondo. La pasejo de torijo ĝis preĝejo estas nomata "san-do(preĝ-vojo)." Dum homoj paŝas sur la sando, ili faligas polvon sur sia koro.