Jarfino ne vidinte neĝon
Jam finiĝas decembro nerimarkite. En ĉi tiu tempo ĉiujare, mi rememoras lastan tagon de la jaro en neĝa lando. Mi skribis ĉi tiel ankaŭ en lasta jaro. Mi iris al publika banejo sub la neĝo daŭre falanta, je la horo baldaŭ novjaro venonta, tra la pasejo, kiu estis pli suba ol amba flankaj neĝmuro, lumigita de nuda ampolo.
Reveninte hejmen, mi supren rigardis ornamaĵon de kokona pilko sur salika branĉo, kiun mi faris kun mia avino, kaj mi klinas min al la Ŝintoisma altaro. Poste ni bonvenigas la novan jaron. Ni ne havis apartan novjaran kuirarton sed niaj frandaĵoj estis mola jokano, kiun mia patrino ŝatis, dolĉaĵoj, kiujn infanoj amis, kaj sobao kun tempuro de legomoj.
Je novjara tago, mi ĝoje iris al la domo de mia praavo, kie multaj gastoj vizitis, kaj mi povis gajni novjaran donacon de ankaŭ onklo kaj onklino, kiujn mi neniam parolis.
Antaŭ nelonge, iu viro de obtuza voĉo telefonis al mia hejma telefono. Lastatempe mi parolas plejparte per mia poŝtelefono kaj mi singarde atentas pri telefonvokoj de ne konataj homoj. Sed tiu estis mia nepo, kiu estas la dua klaso de mezlernejo kaj komencis ŝanĝiĝi en voĉo. Ĉar li havas sian naskiĝdaton, kristnaskon kaj novjaron ĉiujn kune, mi, kiel avino de Ĉiba, elspezas multon por librokupono, novjara donaco kaj aliaj. Mi ricevis dankvortoj post certigo, ke li estas parenco. Li jam pli alte kreskis ol sia patro.
Du tagoj restas ĝis la novjara tago. Anatŭe, per elektra moĉi-maŝino, mi faris platajn moĉiojn kaj kagami-mociojn ne nur por mi mem sed ankaŭ por mia amikino, kiu loĝas en apuda loĝantaro. Sed nun la maŝino estis kaŝita en profunda loko de mia ŝranka provizejo. Ŝia edzo eniris en la vartejo ĉi-vintre. Ŝia naskiĝloko estas en la urbo Kimicu, ŝi donas al mi kelke da sekigita persimono rikoltitan en la korto de la naskiĝloko. Mi ĝuas veran sekigitan persimonon kun blanka polvo kvankam iom malgranda. Post kelke da monatoj, ni promenis al la marbordo de Kemigava. Ŝi portis manĝaĵon por kelkaj specaj marbirdoj. Birdoj haste venas ĉirkaŭ ŝi. Mi nur suben rigardis la birdojn, kiuj furioze voras la manĝaĵojn. Tuj post kiam ili manĝis ĉion, ili tuj transiris al apuda benko.
Monto Fuĵi vidiĝis pale trans la golfo, kaj la koloro de la maro dividiĝis trikolore kaj bele videblis. Tiu tago estis merkrede, la 25an de decembro, la tago de kristnasko, kaj malsame ol kutime, ne malmultaj homoj sidis sur benkoj. Ni revenis hejmen babilante laŭ la rivero Hanami.
Nun jam estas la 30an. Ni ne havas neĝon nek eĉ pluvon.
新カレンダー諏訪間千晃の絵ほのぼのと 翠子
新 カレンダー 諏訪間 千晃 の 絵 ほのぼのと 翠子
ŝin -kalenda SUŬAMA Ĉiaki -no E honobonoto midoriko
nova kalendaro SUŬAMA Ĉiaki<fare de bildo kortuŝe (aŭtoro)
Sur la kalendaro de nova jaro, estis desegnataj kortuŝigaj bildoj fare de SUŬAMA Ĉiaki.