Kiam montoj altiris mian koron
Kiam mi spektis TV-programeron pri vojaĝo por kamerai Himalajon fare de monta fotisto, mi denove sentis nostalgion al montoj. Mi ne paŝis montaran vojon jam pli ol 10 jarojn. Nun, mi nur povas iom rapide paŝadi sur ebena vojo. Antaŭe mi ĝuis malsupren rigardi pintojn de montoj de sur aeroplano. Mi memoras la frazojn, "Kial vi volas grimpi monton?" "Ĉar ĝi troviĝas tie."
Ĉiam multiĝas ankaŭ ankaŭ grimpantoj, kiuj ne celas esplori sian propran itineron. Lastatempe, eĉ estas junaj homoj, kiuj grimpas monton vestite de pantaloneto kaj tolaj ŝuoj. Tia sceno estis elsendita. Unu el grimpaj vojoj al la monto Fuĵi estas pagenda kaj nur povas eniri limigita tempo. Mi sciis, ke la posedanto de 8a stacio ĝis pinto estas la granda sanktejo Fuĵimotomija Asama.
Post emerito, grimpado estis mia plej granda ĝojo. Mi iris sola al malaltaj montoj kaj iam mi akompanis simieton kaj cervon. La scenoj nun mi rememoras timigite. Lastatempe, mi pentas pro tio, ke mi ne restigis taglibron por montaj aferoj. Malgraŭ ke mi ne malŝatis "skribadon," kial mi ne havas registraĵon? Aparte mi bedaŭras, ke mi eĉ ne fotis, kiam mi iris sola. Ŝajne, mi nur ĝuis liberan etoson esti sola en montara paŝado.
Post kiam mi komencis iom seriozan grimpado kun mia amikino, mi ŝtopis kuirilojn en mia dorsosako kaj en monta kabano mi dormetis en sekse miksita ĉambro kun mia jako portante. Okaze de supreniro de la monto Senĵo en suda alpa montaro, mi perdis mian forton ĝis mi preskaŭ vidis iluzion en la lasta etaĝo. Mi pensas, ke laŭ vidpunkto de vera grimpanto tio estis sentaŭga afero.
Mi aŭdis, ke iuj el montaj kabanoj nuntempaj(ĉu ankoraŭ tia nomo taŭgas?) estas kvazaŭ hoteloj kun varma akvofonto. Mia grimpado estis afero de pli ol dek jarojn antaŭe. La elsendo en TV de fotisto, pri kiu mi komence menciis, finiĝas per sceno, en kiu li vizitas naskiĝlokon de la loka gvidinto, kiu dumlonge helpis lin sed mortis pro glitfalo. En Everesto, ekzistas loko, kie grimpantoj vidas froste pendantan kadavron, montrante severecon de monto. La programero estis raporto pri tiuj, kiuj filmis grimpantojn. Mi sciis, ke ili spertas saman aŭ pli da malfacilaĵon ol grimpantoj mem. Se ne ekzistus ĉi tiajn registrintojn, mi sendube pensis Evereston, ke tio estas nur bildo en rakonto.
来る春は千葉の低山もう一度 翠子
来る 春 は 千葉 の 低 山 もう 一度 翠子
kuru haru -ŭa Ĉiba -no tei -zan mou iĉido Midoriko
venonta printempo<-en Ĉiba <-de malaltan monton ankoraŭ-foje (Aŭtoro)
En venonta printempo, mi iru por grimpi malaltan monton en Ĉiba.