Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Malrapide tempo fluas
... Promenado en urbo de turaj loĝantaroj

     Aŭtuno! Finfine mi povas promeni. Kun eksa kamarado, kiu loĝas en apuda loĝantaro de mia, ni iris al la urbo de tura loĝantaro trans la ponton de la rivero Hanami. Ŝi estas 5 jarojn pli juna ol mi. Kiam ni renkontis ŝin, ŝi havis fortikan korpon kaj ĉiam gvidis aktivadon fare de ni. Sed pri montgrimpado, mi estis antaŭulo de ŝi. Nia grimpado komenciĝis de montetoj en la gubernio Ĉiba, sed kiam mi rimarkis, ŝi jam grimpis la monton Jari en japanaj nordaj alpoj kaj du fojojn vojaĝis al Patagonio en Suda Ameriko. Tiu amikino, estante jam pli ol 70 jaroj, delasis siajn dikan anorakon kaj ŝuojn por grimpado, kaj poste, ŝia agado ŝanĝiĝis al promenado tra ĉi tiu marborda regiono.

     Ni zorgis pluvontan ĉielon sed iris trans la ponton Hanami, dume ŝi ĉiam agordis sin al mia paŝado, kaj ni eniris en la restoracion, kiu estas la plej nova el la restoracioj de ĉi tiu urbo de turaj loĝantaroj. Ene de tio estis plena de junaj virinoj. Ĉar tiu tago estis lundo, ŝajne, ili estis edzinoj de loĝantoj de ĉi tiuj multe etaĝaj loĝantaroj. Inter ili, troviĝis virinoj, kiuj babiladas konsolante suĉinfanon, kiuj ankoraŭ ne povas paŝi. Ĉar estis tagmanĝa tempo, ni mendis difinitan menuon. Tiuj ujoj donis al mi fortan impreson, kiuj estis nekutimaj kompare kun aliaj restoracioj. Ĉe la fundo de granda bovlo, kvazaŭ japanstila muelvazo, estis blanka rizaĵo, sur kiu viandaĵo, fiŝaĵo kaj aliaj flankaj manĝaĵoj estis metitaj. Salaton kaj trinkaĵon mi devis mendi aparte sed la kafon, kiu estis plenigita en cilindra taso sen tenilo, mi ne povis eltrinki.

     Ni du babiladis longe en tiu restoracio sed mi memoras, ke neniu grupo eliris de la ejo dum ni restadis tie. La pago estis nur per kreditkarto, ni ne povis pagi po unu el ni nek per kontanto. Mi spertis tiun sistemon por la unua fojo sed sentis ĝin jam kutima maniero en nia vivo.

     Kiam ni eliris la restoracion, la placo de loĝantaroj estis nur por ni du en tiu tago, kvankam kutime tie estis multaj homoj. Ni trovis apenaŭ ne malsekan benkon pro pluvo, sidis kaj ankoraŭfoje babiladis. Ni daŭrigis interparolon rigardante lifton, kiu ripete iradas supren kaj suben sur la konstruanta ekstera muro de multe etaĝa turo fronte de ni.

     Trans la benkoj, staras tura loĝantaro por aĝuloj. Mia amiko ŝajne planas enloĝiĝi en tiun turon, post kiam ŝi fariĝos sola. Mi aŭdis, ke por fari tion necesas posedi taŭgan "ekonomian potencon" kaj "bonfarton", kaj tiuj kondiĉoj agordas al ĉi tiu amikino, tiel mi pensis.

秋雨や川で隔てる新都心 翠子
 
秋       雨     や  川      で    隔てる    新    都心       翠子
   Aki     -same -ja  kaŭa    -de   hedateru ŝin  -toŝin        Midoriko
  Aŭtuna-pluvo-ah, rivero<-per disigita   nov -ĉefurbo   (aŭtoro)

Nun falas aŭtuna pluvo. La transa urbo disigita de rivero estas nova ĉefurbo.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":