Nia Golfeto

Ho ve, aŭtuna ĉielo tro vastegas kaj nur malpleno.
Almenaŭ flugu korvo,
rompiĝu mia spleno!

el "Utaaro de Takuboku" trad. Miyamoto masao

Amo inter ruinoj

Aŭtoro: Trevor Steele
Eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo

 Lastatempe, mi legis tre romanojn de Trevor Steele sinsekve. "Kvazaŭ ĉio dependus de mi," "Dio ne havas eklezion" kaj ĉi tiu libro. Mi prenis ĉi tiun romanon kiel titoln por maja Esperanto-sumoo.

 Amo inter ruinojAnkaŭ ĉi tiu libro estis tre facile legebla kaj interesa. Unu aŭstraliano iras al Ukurainio, kiu estis baldaŭ sendependiĝonta el Sovetunio en 1990. La motivo estis eksgedziĝo kaj ekzisto de plumamikiono en tiu lando. Unue mi pensis, ke la motivo estis tro malforta por iri tiutempe danĝera lando. Sed mi rememoris la veteranojn de mia loka Esperanto klubo. Unu s-rino veturis al pollanda plumamiko pere de Siberia fervojo en sia junaĝo. Alia s-rino ankaŭ vagadis afrikaj landoj, kiam ŝi estis juna. Kaj la milda s-ro, kiun mi pensis tian homon, kiu havas "komunan senton," ankaŭ vojaĝis Suda korejuo, kiam tiu kaj Japanujo ankoraŭ ne havis ŝtatan rilaton. Vere, Esperantistoj estas frenezaj. Mi komprenis kial mi fuŝis fariĝi Esperantisto.

 De la komenco, mi estis altrita al ne ordinala situacio ĉe flug-haveno. Tie Travas, la ĉefrolulo, hezitas ĉu li estu ĝentlemano aŭ partopreni batalon por akiri sidlokon. Tiu sceno estis tre interesa. Kaj la unua renkontiĝo kun la plumamikino ankaŭ estis eksterordinara. Sed tra la konversacio de ili, ni povas scii ĉiutagan vivon de ukurainanojn de tiutempo. 1990 estis la jaro aŭ la antaŭa, kiam ekonomia veziko krevis en Japanujo. Sed ĝis tiam ni spertis alte kaj poste stabile kreskantaj ekonomioj. Kvankam veziko krevis, oni kredis pli bonan estontecon. Ĉu la vivo en alia potenca ŝtato estis tia? Ne facile kredeble.

 La rilato kun la amikino ne evoluis kiel Travis atendis kaj laŭ la rekomendo de estonino, kiun li renkontis ĉe Esperanto-Kongreso, li transloĝiĝas al Estonio. La rakonto en Estonio estas la ĉefa parto de ĉi tiu romano. Do, mi bridu mian buŝon. Oni legu la romanon, mi rekomendas.

 Antaŭe mi jam skribis la samon, ke ĉi tiu verkisto sendube ĝuas skribi. La enhavo estas sincera sed tie kaj tie estas metitaj ŝercoj kaj etaj spritaĵoj. La vortoj estas kutimaj kaj facilaj, li ne uzas tro "belartaj" vortoj. Mi fojfoje sentas, "Ho, tiamaniere ni povas uzi vortojn!"

 Mi havis ŝancon demandi rekte al la aŭtoro, ĉu li loĝis en Svetunio tiutempe. La respondo estis, jes.

 

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":