Dio ne havas eklezion
aŭtoro Trevor Steele
eldonejo Flandra Esperanto-Ligo
Mi havis grandan bonŝancon ricevi lecionon de la aŭtoro mem pri la verko. Kiam mi aliĝis al lia kurso, la romano jam ege evoluis kaj oni lernis ĉirkaŭ lastan kvaronon. Kvankam la aŭtoro disdonis kelkajn paĝojn el la romano je ĉiu leciono, mi aĉetis la libron por postkuri la rakonton. Feliĉe, ĝi estis en libroservo de JEI(Japana Esperanto-Instituto) kaj mi povis tuj enmanigi ĝin.
Ĝi estas romano pri fotoĵurnalisto Bruce, kiu havas reputacion kiel "ŝtalulo"-n. Li ofte ĉeestas en milito aŭ katastrofo okazas kaj fotas la plej kruelan aŭ mizeran okazaĵon ĉeloke kaj sendas ilin por gazetoj.
Iun tagon, li spektas novaĵon, ke cunamo atakis insularon de polinezia kaj li haste vizitas la ĉefinsuron, La insularo estis iama kolonio de iu potenca ŝtato. Poste ĝi sendependiĝis kaj fariĝis respubliko. Estas kvin loĝataj insuloj kaj ĉiu loĝantaro estas ne el sama gento. La ĉefinsulanoj rigardas desupre aliajn insulanojn, tial iliaj rilatoj ne estas bonaj. Bruce iris al la plej primitiva insulo el kvin loĝataj laŭ rekomendo de la prezidento, kiu deziris kolekti helpan monon el la mondo. Post kiam Bruce surteriĝis al la insulo, li kolapsis pro ne klara kaŭzon. Tie la familio de katolika pastro flegas lin kaj li resaniĝis.
Survoje hejmen, Bruce hazarde eksciis la konspiron pri la insulo de la prezidento kaj unu turisma korporcio. Bruce informis la aferon al la pastro sed pro antaŭvido de malbona okazaĵo, Bruce refoje transiras la insulon per ne ordinara rimedo. Kaj li engaĝiĝas profunde pri la sorto de la insulo. Kiel li celas solvi la problemo?
Mi jam tralegis la libron kelkfoje. Kaj trovis, ke ĝi estos tre bona kondukilo por mi Esperantiĝo. Jes, mi lernas Esperanto jam ĉirkaŭ ok jarojn sed ankoraŭ ne sentas mi posedanto de Esperanto. Mi povis centriĝi al Esperanto nur post KOVIM-19 komenciĝis. Mi sciis iom da Esperanto sed ili estas nur mia memoro kaj ili ankoraŭ ne vivas en mi.
La vorto en la romano nature tiras sekvajn vortojn kaj frazpartojn. Ho, tiel oni pensas aferon! Sinturnite al lastaj jaroj, mi miras, ke mi ne uzis lingvon eĉ japanan por pensi aferojn. Tion mi konsciis provante esprimi mian penson Esperante. Ankaŭ mia cerbo kolapsis kiel Bruce kolapsis sed malsame al li, pro pigreco miaokaze.
Mi kutime legas librojn pure. Tio estas, mi ne substrekas vortojn kaj frazojn nek aldoni ajnan markon al la paĝo. Sed mi decidis elsuĉi ĉi tiun libron ĝisoste, ne, ĝismedole. Tial mi substrekis kaj kolormarkis laŭvole.
Sendube, la aŭtoro ĝuas skribi frazojn, ĉar li tie kaj tie en metas ŝercan aŭ spritan vorton aŭ frazparton, eĉ en serioza sceno. Ĝis nun mi legis nur du, tri el liaj multaj verkoj. Dum kelka tempo, mi koncentriĝu en ĉi tiu aŭtoro.