Sendependaj homoj
aŭtoro: Halldor Laxness
tradukinto: Baldur Lagnarsson
eldonejo: Mondial (2007)
Ĉi tiu libro estis neatendite bona por mi. Tio signifas, ke vortoj kaj frazoj ne estas tiel malfacila. Kaj mi povis sekvi facile la rakonton. "Neatendite" signifas, ke mi aĉetas Esperantan libron, kiun mi povas mendi facile ne konfirminte la enhavon. Tial mi fojfoje aĉetas libron, kiu ne taŭgas por mi.
Hazarde, mi konas unu personon, kiu disŝutas malfeliĉon al ĉirkaŭaj homoj per la obstineco samkiel ĉefrolulo de ĉi tiu rakonto, Bjartur. Kompreneble, mi ne havis simpation al li. Kontraŭe, mi ne ŝatas lin, ĉar li memorigas al mi la obstinulon, pro kiu mi multe ĝeniĝis. Sed tio estis la alia rakonto.
Estas islanda rakonto. La ĉefrolulo, Bjartur, estis farmisto. Ankaŭ lia patro. Lia plej grava celo de la vivo estis, "vivi sendependa." Li aĉetas etan kabanon kaj paŝtejon por ŝafoj de lia eksdunginto kaj post penigaj jaroj finpagas tutan ŝuldon. Poste, sendependeco fariĝis lia fonto de fiereco kaj la plej grava principo de lia vivo.
Li ne kredis legendon nek superstiĉon, kiu obsedis ĉirkaŭ lia teritorio. Li preferis ne manĝi al dependi alian homon. Li mortigis du edzinojn pro sia obstineco kaj malriĉeco. Liaj tri filoj ĉiam revis forkuri el sklava laboro kaj malsato. Du el ili sukcesis forkuri. La plej aĝa filo forkuris en frostan monton kaj mortis. La plej juna filo forkuris al Ameriko kiel adoptito. La mezaĝa filo havis ŝancon iri al Ameriko sed li perdis ĝin pro sia stulteco kaj restis ĉe la patro.
Bjartur amis la filinon, kiu estis naskita de la unua edzino dum lia serĉado de perdita ŝafo, kaj lia hundino gardis la bebon ĝis li revenis hejmen. Sed li forpelis ŝin, kiam li konfirmis iun gravan aferon, kiun li delonge suspektis. Nur post li perdis ĉion krom dometo de dua edzino, li renkontis ŝin kaj kunportis ŝin hejmen.
Tra la tuta historio, aŭtoro detale priskribis vivon de ŝafistoj en Islando ĉirkaŭ la Unua Mondmilito. Mi vidas belaj pejzaĝojn tie. Ankaŭ mia hejmloko estas monteca bela loko sed mi deziris loĝi en pli varma loko. La naturo de la rakonto devas esti multe pli severa ol mia hejmloko. Mi estas kontenta nur imagante. Se ĝi estus filmita, mi volonte spektus ĝin. Sed mi ne vojaĝos tien. Mi tute ne estas vojaĝema.
Ŝafistoj ĝenerale vivis malriĉa. Multaj el ili ŝuldis kaj plendis je maljusteco de komercistoj. Naskiĝis sindikato por vendi lanon. Kaj konfliktoj okazis. Pro la unua mondmilito portempa fenomeno okazis, ke lano vendiĝis multekosta kaj multa kvanto. Ĉi tiu prospero portis pereon al kelkaj ŝafistoj. Bjartur stoike venkis la allogon al luksa vivo. Sed finfine li fiaskis pri sia projekto konstrui novan domon. La rezulto estis mizera.
Mi nun sciis, kial ĉi tiu estas bona libro por mi. Unue, mi ripetas, ke mi povis legi ĝin. Nome, ĝi ne estis tro literatura, ke mi ne bezonas lukti kun komplikaj frazoj. Kaj due, mi povis imagi, kia estis la vivo de la ŝafistoj en tiutempa Islando.
Cetere, mi havis grandan demandon. Ĉu ĉiuj ŝafistoj en Islando estis poetoj? La romano donis al mi tian impreson.