Antaŭparolo
Motivo
Ĉiuokaze, ĉi tiuj libroj de JAMAMOTO estas sufiĉe konvinka por mi. La aŭtoro komencas per frazoj sekvaj:
Ĉi tiuj libroj estis verkitaj por respondi mian demandon, kial moderna naturscienco, precipe moderna fiziko, naskiĝis en moderna Eŭropo. (paĝo 1, linio 1)
La aŭtoro priskribas studmetodojn pri la temo, kiuj aperis en la dua duono de pasinta jarcento. Kelkaj eminentaj verkoj aperis. Sed ili temis pri komprenoj kaj ordigoj de metodoj kaj logikoj, kiujn prenis sciencistoj, filozofoj kaj magiistoj de moderna epoko. Ili ne analizis nek persekutis, kiel unuopaj problemoj estis solvitaj kaj kiel unuopaj konceptoj formiĝis. La aŭtoro pensas, ke ĝuste tiaj studoj necesas. Kiam oni diskutas ĝenerale la rolojn, kiujn sciencistoj kaj magiistoj plenumis, tiam oportunaj historiaj dokumentoj povas subteni ajnan vidpunkton. Rezulte, la diskuto ne atingos konvinkan konkludon. Aparte, la temo, kiel moderna naturscienco baziĝis, estas tiom obskura, ke oni eĉ ne povas kapti la problemon klare.
Por profundigi la diskuton, oni bezonas koncentriĝi pri ŝlosilkoncepto, kiu formis modernan natursciencon kaj diskuti konkrete pri naskiĝo kaj kreskado de la koncepto.
Ŝlosil-koncepto
La ŝlosilkoncepto, koncerne fizikon, estas 'forto,' interalie 'universala gravito.'
La konverto de Tercentra teorio al suncentrismo karakterizas modernan kosmologion. Tamen, oni ne povas ĝuste kompreni la sunsistemon, eĉ se oni metis la sunon en la centron de la kosmo. Oni bezonis enkonduki universalan graviton, por ke la forto ligu ĉiujn planedojn sur siaj orbitoj.
Moderna naturscienco komencis, kiam oni kaptis klare koncepton de forto kaj enmetis ĝin en la bazan strukturon de fiziko. Je la komenco de la 17a jarcento, malkovro de ago trans distanco fariĝis unu el la bazŝtonoj de okcidenta scienco.
Koncepto de forto
Kial la ago de forto trans distanco estas tiom grava? La aŭtoro klarigas pri tio.
Fakte, materialoj kaj movado estis konataj jam en antikva epoko sed tiuj konoj ne sufiĉis naski fizikon. Kartezio kaj Galilejo havas multajn kontribuojn por starigi mekanikan vidpunkton de materialoj kaj por bazigi mekanikajn principojn. Tamen, mekaniko de Kartezio havis ne riĉan enhavon, ĉar transdono de movado okazis nur per kolizioj. Ankaŭ mekaniko de Galilejo mankis koncepton de forto, tial li ne povis kompreni la problemon de sunsistemo kiel dinamikon. Tial ambaŭ ne povis kompreni la signifon de la leĝoj de Keplero.
Keplero, Fooke kaj Neŭtono enkondukis koncepton de forto kaj la sunsistemo fariĝis objekto de dinamiko por la unua fojo, kaj la leĝoj de Keplero akiris sian veran signifon. Tiel moderna fiziko gajnis viglan vivon kaj ekmarŝis vojon al sukceso.
Tial ni devas sekvi unue la formiĝon kaj evoluon de koncepto de forto. (paĝo 3 linio 13--paĝo 4 linio 6)
Kial magneta forto gravas?
Oni longe kredis pro sia reala sperto, ke forto agas al objektoj nur tuŝante ĝin rekte aŭ per ilo. Sed tamen, jam de antikva epoko, oni sciis, ke sukceno altiras plumon kaj magneto altiras feron. Kaj oni ankaŭ sciis, ke la luno levigas marakvon.
Ĉar ĉi tiuj fortoj funkcias sentuŝe, oni vidis ilin misteraj kaj enigmaj, ofte animecaj aŭ magiaj fenomenoj. Interalie magneta forto ne nur altiras feron, sed ankaŭ altiras homan koron. La aŭtoro citas frazojn de Hooke:
Gilbert unue pensis, ke gravito estas magneta tirforto, kiu troviĝas ene de la Tero, kaj Francis Bacon akceptis parte ĉi tiun klarigon, kaj Keplero pensis ĝin interna karaktero de ĉiuj astroj, nome, la suno, steloj kaj planedoj.
Oni jam havis ekzemplon de ago trans distanco. Ĝi estis magneta forto. Oni delonge provis klarigi ĝin diversmaniere, inkluzive de magiaj. Se ni neglektas ilin, la ideo pri universala gravito naskiĝis nur el geniaj ekbriloj de Keplero kaj Neŭtono. Sed tiuj ekkonoj ne sufiĉas por klarigi aperon de moderna scienco.
La aŭtoro diras:
Ĉi tiu libro estis verkita por esplori la enigmon de fondiĝo de moderna scienco. Por tiu celo, de antikva ĝis komenco de moderna epoko, mi historie persekutis evoluon de koncepto pri forto en Eŭropo, interalie proceson de malkovro pri magneta forto kaj gravito. (paĝo 12 linio 6--8)
Li plu skribas, ke en mezepoko, historio de fiziko ne ekzistas laŭ nia senco de la vorto, fiziko. Tial, ni ne povas juĝi diversajn vidpunktojn pri naturo, kiuj kunvivis kun etnaj religioj kaj magioj, per nia nuntempa pensmaniero.
Ĉi tiu starpunkto de la aŭtoro faris la verkon tre interesa, mi pensas.
|| Ĉaptro1☞