Ĉapitro 3 Epoko de Romia imperio
1. Eliano kaj scienco de Romio
De 180 a.K. ĝis 180 p.K. Romio plej prosperis. Sed pri kulturo, B. Russell taksis kiel sekve: "Romianoj ne kreis ajnan arton, nek faris filozofion, nek malkovris sciencajn aferojn. Ili nur konstruis vojon kaj kreskigis efikan armeon." Kaj multaj homoj konsentas pri tio.
Sed temas pri magneto kaj magneta forto, la romianoj postlasis diraĵojn, kiuj evidente estas malsamaj kompare kun la skribaĵoj en grekaj dokumentoj, kvankam ni ne povas nomi ilin scienco. Kompreno pri magneto kaj magneta forto montras kiel romianoj vidis naturon. Mezepoka Eŭropo forte influiĝis de tiu vidpunkto.
Eliano (175 p.K - 235 p.K.) verkis "Variaj Historioj," kiu ne temis pri scienco sed multaj strangaj babilaĵoj aperas. Li skribis klaĉojn kaj anekdotojn pri grekaj filozofoj ne parolante pri iliaj ideoj en ĝi. Ĉi tiu verko de Eliano montras, ke romiaj intelektuloj ne taksis alte la trezoron de la greka kulturo.
2. "De materia medica" de Dioskorido
Dioskorido (40p.K. - 90p.K.) verkis "De materia medica"-n. Li registris multajn materialojn por medikamentoj, kiuj atingis 600 plantojn, 80 bestecajn kaj 50 mineralecajn. Li skribis efikojn de ili kiel medikamenton, kiel gajni ilin kaj kiel uzi ilin. Li verkis la libron surbaze de sia propra esploro kaj observado. Ĉi tie neniu skribaĵo pri filozofia diskuto ekzistas, li dediĉis detale listigi efikon kaj uzadon de la medikamentoj.
La plej granda parto de skribaĵo ŝajnas rezulto de lia observado kaj ĝi influis multajn postajn esplorantojn de medikamentoj.
Epizodo rakontas, ke iu studanto de medikamento en la fino de la 16-a jarcento miris, ke la studado pri medikamentoj ankoraŭ ne progresis eĉ unu paŝon de Dioskorido.
Lia skribaĵo enhavas preskaŭ neniajn legendojn aŭ superstiĉojn. Sed nur pri magneto kaj ties forto, lia skribaĵo ŝajnas tute baziĝas sur onidiro. Ĝi bone montras, kiel tiutempaj homoj komprenis magneton kaj ties forton.
La plej bonkvalita magneto estas tiu, kiu facile altiras feron. Ĝi havas bluecan koloron, estas dika kaj ne tre peza. Se oni donas al ĝi 3 obolon(ĉ. 2,1 gramojn) kun mielo kaj akvo, ĝi ekstraktas densan humoron. Se oni kaŝas ĝin en la lito, ĉasta edzino alkroĉiĝas al sia edzo eĉ dormante per natura forto de magneto, sed adultanta edzino ĉagreniĝas kaj falas de la lito pro sonĝo pri kaŝo de malpura konduto. Kaj se du viroj havas magneton, ili ne kverelas. Magneto portas harmonion kaj se ĝi tuŝas bruston, ĝi kvietigas homojn.(p.102 l.1 -- l.8)
Estas ne klare, kiel ni komprenu "densa humoro." Sed kompare kun klarigoj de grekaj filozofoj, la vidpunkto tute ŝanĝiĝis.
Unue, en Grekujo, oni strebis klarigi funkcion de magneto. Sed la verko de Dioskorido centriĝas pri la funkcio kaj utiligo de magneto. Nome, li jam ne zorgas pri kaŭzo de magneta forto. Due, en la priskribo, la aŭtoro ne distingas inter fizika funkcio de senviva objekto kaj tiu de vivaĵo.
Oni delonge kredis, ke magnetito (erco de magneto) havis medicinan efikon. En "Hipokrataj skribaĵoj," magneto estis priskribita kiel laksigilo. Ankaŭ Aleksandro la Granda rekomendis magneton kiel medikamenton kontraŭ podagro kaj epilepsio. Tial skribaĵo pri magneto kiel medikamento ne estis novaĵo.
Sed la aserto pri la povo de magneto, ke ĝi malkovras adulton de virino, estas tro malsama al aliaj empiriaj esprimoj de Dioskorido. Rilate al 6 mineraloj el liaj multaj medikamentoj el mineraloj estis skribitaj supernaturaj aferoj. Sed ili estas simple pri talismana efiko escepte de magneto. La stranga povo de magneto donis tiom fortan impreson al homoj. Kaj la vidpunkto daŭras pli ol mil jarojn en Eŭropo. Ni devas agnoski, ke tia estis kutima pensmaniero de tiutempaj homoj.
3. "Naturalis historia" de Plinio
La plej grava dokumento por studi romian sciencon estas "Naturalis historia" de Plinio la Maljuna (23 - 79 p.K.) Li mortis pro erupcio de la vulkano Vezuvio. Lia nevo skribis, ke li intencis savi rifuĝantojn kaj samtempe registrigis kiel Vezuvio erupcias, voĉe priskribante al maristo. Kaj li enspiris mortigan sulfuran gason.
Plinio kreis la verkon sur la ideo, ke ĉiu naturaĵo havas propran povon kaj funkcion, kiu utilas por homoj propramaniere. Kaj li ne faris ian ajn filozofian rimarkon. La karaktero de la enhavo estas unue, senkondiĉa akcepto de utila kono, due senlima scivolemo pri maloftaj naturaĵoj kaj trie fervora kolektemo pri tiuj aferoj.
Plinio mem diris, ke li kolektis pli ol 20 000 priskribaĵojn kaj referencis 2 000 dokumentojn de 473 verkistoj. Sed lia "naturo" estis ne nur la naturo, kiun li mem vidis aŭ observis. Lia "fakto" estis ne nur la fakto, kiun li mem certigis. La plej granda parto de ili estis skribaĵoj de antaŭuloj, onidiroj aŭ paroloj de vojaĝantoj kaj fremdlandanoj. Li ne havis normon por elekti artikolon. Li ne havis limon inter mito kaj realo, onidiro kaj fakto nek inter aĵoj de imagoj kaj pruvitaj aferoj. Sed tiuj skribaĵoj estis daŭre legataj en Eŭropo dum mil kelkcent jaroj. La granda verko el 37 volumoj estas konservitaj komplete. Ĉi tio estas la pruvo, ke ili estis legataj daŭre kaj vaste. Mezepokaj homoj ne nur interesiĝis pri supernaturaj skribaĵoj en la verko, sed ankaŭ kredis ilin kiel faktojn. Tial ĉi tiu "Naturalis historia" estas grava dokumento por scii, kiel de malnovaj romiaj homoj ĝis mezepokaj eŭropaj homoj rigardis naturon kaj kontaktis naturon.
4. Kompreno pri magneta forto de organismeca vidpunkto
Plinio priskribas pri magneto ĉefe en ĉapitroj pri ŝtona karaktero kaj juvelo. Li ne metis ĝin en ĉapitro de metalo. Magneto ne estis rigardata kiel unu el metalo ĝis moderna epoko.
Kiam ni ŝanĝas nian atenton de marmoro al alia malofta ŝtono, ni unue rememoras magneton, ĉar nenio estas pli mistera ol ĝi. Naturo nenie montras sian torditan obstinecon pli ol ĝi. Ĉu ekzistas pli sensenta objekto ol ŝtono? Sed la naturo donis al magneto manon kaj senton. Ĉu ekzistas pli rezistema kvalito ol malmoleco de fero? Sed ni vidas, ke la naturo donis al fero krurojn kaj volon, ĉar fero estas tirata al magneto. Kiam fero, kiu venkas ajnan aliajn, proksimiĝas al magneto, ĝi kuras kaj alsaltas al magneto kvazaŭ ĝi plonĝas en vakuon kaj ĝi estas premata kaj brakumata de magneto. Tial greko nomas magneton "ferŝtono" aŭ iu nomas ĝin "ŝtono de Heraklo." (p.111 l.12 -- p.112 l.6)
Li skribas pri diversaj specoj de magneto, "vira" magneto tenas magnetan forton longe kaj "ina" magneto ne. Kaj pri koloro, ju pli blua, des pli bonkvalita. Magneto el Etiopio estis la plej altkvalita kaj ĝi valoris arĝenton de sama pezo. Ŝajnas, ke magneto estis malofta kaj multekosta.
La priskribo "fero alsaltas al magneto" montras lian rekonon, ke la forto agas transdistance.
Plinio uzas biografiajn vortojn por klarigi karakteron de magneto. Tiuj estas ne nur metaforaj sed ankaŭ aktuale li rekonis tiel. Plue li parolas pri la fenomeno de magnetizo kiel "infektiĝo de magneto." Tial magneta forto ankaŭ agas al korpo de homo. Plinio priskribas magneton kiel medikamenton. Ĉi tiu vidpunkto estas ankaŭ unu paŝo al la ideo, ke magneto havas magian forton.
5. "kunsento" kaj "kontraŭsento" en naturo
Plinio skribis, "la trajto de etiopia magneto estas altiri alian magneton." Ĉi tiu estas la unua rekono, ke forto agas ankaŭ inter magnetoj. Pri forpuŝa forto de magneto, Plinio diras sekve:
Proksime de la rivero Induso, du montoj ekzistas. Unu el ili tiras feron kaj la alia forpuŝas feron. Tial homo, kiu portas najlitajn ŝuojn, sur unu monto, ne povas levi sian piedon kaj sur la alia monto, lia piedo ne povas tuŝi la teron.(p.116 l.8 -- l. 10)
Ĉi tiu skribaĵo montras, ke oni pensis, ke altira magneto kaj forpuŝa magneto aparte ekzistas.
Plinio kolektis ankaŭ tradiciajn historiojn kaj dokumentojn. Li priskribis diversajn karakterojn de magneto, senzorge ĉu ili estis veraj aŭ nur onidiroj. Sed li neniom menciis diskutojn pri magneto de grekaj filozofoj. Plinio ne havis intencon klarigi magnetan forton racie laŭ rilato de kaŭzo kaj rezulto. Li nek havas sintenon, ke li komprenu funkciojn de naturo laŭ difinita principo. Sed ni preskaŭ trovas unu tendencon, ke li komprenas rilatojn inter naturaĵoj de vidpunkto de "simpatio kaj antipatio."
Mi parolu pri naturo, kiu kontraŭas al ni aŭ estas intima al ni. Mi parolu pri malamo kaj amo de objektoj, kiuj eĉ ne povas paroli, aŭdi nek havas senton. Plue, ĉiuj tiaj objektoj kaj aferoj ekzistas por homaro. Grekoj aplikis "simpatio"-n kaj "antipation"-n kiel bazan principon de ĉiuj fenomenoj.(p.117 l.10 -- l.15)
Ekzemple, antipatio ekzistas inter fajro kaj akvo, la suno kaj la luno kaj la suno kaj akvo. Simpatio ekzistas inter la luno kaj akvo kaj magneto kaj fero.
Sed ĉi tiuj "simpatio" aŭ "antipatio" ne nur signifas "altira forto" aŭ "forpuŝa forto". Simpatio inter la luno kaj akvo ne montras altiran forton inter ili. Li diras tion, ĉar antipatio ekzistas inter porko kaj salamandro, porko venkas venenon de salamandro. Porko kaj salamandro estas stranga paro.
"Simpatio kaj antipatio" estas vasta kaj ne klara koncepto. Plinio traktas strangan karakteron de magneto samkiel aliajn superstiĉajn strangaĵojn. Plinio diras, ke diamanto kaj magneto antipatias kaj diamanto malhelpas tirforton de magneto. Kaj sango de kapro rompas diamanton. Ĉi tiuj strangaĵoj estas sur sama nivelo kun funkcio de magneto. Ili estas egalaj rilate al siaj strangecoj.
6. Klaŭdiano kaj Eliano
Klaŭdiano (370-404) verkis la poemon "magneto." La enhavo estas sekva:
Ekzistas nigra malhela ŝtono nomata magneto. Ĝi ne starigas plektitan hararon de reĝo nek ornamas netan kolumon de knabino nek brilas inter juveloj de zonbuko de soldato. Sed se oni konsideras mirindan karakteron de ĉi tiu ŝtono, kiu tute ne aspektas bona, ĝi estas pli valora ol bela juvelo kaj perloj, kiuj estas trovataj inter marherboj ĉe la bordo de ruĝmaro. Magneto vivas per fero kaj prenas fortan karakteron de fero. Fero estas frandaĵo kaj nutraĵo, kiun magneto ŝatas. Ŝajne ne manĝebla manĝaĵo kuras ene de magneto kaj renovigas tiun sekretan forton. Sen fero magneto pereos, nome, malhavante nutraĵon, korpo de magneto maldikiĝas kaj soifo bruligas la vakuan sangotubon.(p.123 l.7 -- l.14)
Oni planis kelkajn spektaklaĵojn utiligante magnetan forton trans distanco. Ekzemple du statuoj el magneto kaj fero sin brakumas kiam ili proksimiĝis aŭ pendigas feran statuon en aero sub magneta arko. Kompreneble, tiaj planoj ne realiĝis. Ĉiuokaze, la stranga karaktero de magneto estis rigardata kiel magio.
Ni vidis verkon "Variaj historioj" de Eiliano. Li havas ankaŭ alian verkon "De Natura Animalium." Li skribis en la verko:
Egiptano diras, se oni metas tibion de akcipitro apud oron, ĝi altiras oron al si, samkiel magneto prisorĉas feron. (p.125 l.10- l.12)
Ĉi tiu frazo transdonas rekte la folkloran rakonton pri mangeto ekde antikva Egiptujo. Kaj tie magneta forto estis rigardata kiel sorĉo. Tia elemento ne ekzistis en verkoj de grekaj verkistoj. Jam la sinteno de grekaj filozofoj, kiuj penis klarigi magnetan forton, estis tute perdita, ĉar magneta forto ekestas pro sorĉo. Ankaŭ en antikva Grekujo ekzistis superstiĉoj kaj popola religio. Estas rakontite, ke Aleksandro la Granda havigis al soldatoj magneton kiel amuleton kontraŭ ruzaĵo de diabloj kaj malbonanimoj je sia militiro.
Grekaj filozofoj neniom skribis pri superstiĉaj onidiroj pri magneta forto. Tio estas la kaŭzo, ke oni pensas la originon de scienco en Grekujo. Sed Russell avertis, ke oni ne prijuĝu grekan popolan religion per la verkoj de filozofoj. Eĉ se ne restas dokumentoj, popoloj kredis primitivajn religiojn kaj superstiĉojn al naturaĵoj. Ekzemple, estas dirite, ke en la 2-a jarcento antaŭ Kristo, kiam Romio estis konkeronta Grekujon, dum maltrankvila duonjarcento, disvastiĝis astrologio kaj superstiĉo, ke iu specaj bestoj, plantoj kaj ŝtonoj enhavas sekretan karakteron aŭ forton. La tendenco pli fortiĝis en romia socio kaj penetris al tavolo de edukitaj homoj. En romia socio, laŭ malkresko de filozofio kaj scienco kaj plue sub influo de orienta kaj egipta kulturo, oni, inkluzive de intelektuloj, kunposedis magian rakonton pri magneta forto.
La posta kristana mezepoko heredis la romian pensmanieron pri magneto kaj ties forto.
Unue, oni pensis pri funkcio de magneto samkiel tiu de vivaĵo. Due, oni havis la ideon, ke magneto havas ne nur fizikajn karakterojn sed ankaŭ fiziologian funkcion kaj eĉ supernaturan forton. Trie, oni formis komprenon de naturo, kies funkcio konsistas el reto de simpatio kaj antipatio inter ĉiuj objektoj kaj vivaĵoj.
Aldone al romia heredaĵo, kristanismo enportas alian elementon en mezepoka Eŭropo.