Ĉapitro 4 Mezepoka kristana mondo
1. Aŭgusteno kaj "La Civito de Dio"
En frua Romo, kristanismo estis subtenata de malaltrangaj homoj kaj ĝi suferis premon de la registaro. Laŭ malfortiĝo de la Romia Imperio, kristanismo disvastiĝis ankaŭ inter altranguloj, kaj finfine en la jaro 313, Konstateno la Granda, fariĝis unua kristana imperiestro kaj Teodozio la 1-a oficialigis ĝin kiel nacian religion kaj forpelis la tradician romian religion Maniĥeismo.
La Kristanismo estis origine kontraŭ Romio kaj aŭtoritato. Sed Paŭlo de Tarso ŝanĝis ĝin al akceptebla ankaŭ al eksterjuda socio kaj romia socio. Romiaj regantoj prenis la kristanismon por teni ordon de socio.
Kaj mezepoko de Eŭropo komenciĝis. La plej granda ideologo de tiutempa kristanismo estis Aŭgusteno (354-430). Liaj ideoj estigis kadron de mezepoka idearo kaj donis influon al mensoj de eŭropanoj dum mil jaroj.
Aŭgusteno verkis "La Civito de Dio" per sia tuta forto por refuti paganojn. Kiam li finskribis la verkon, la Romia Imperio estis jam pereonta. Ĉefa ideo lia estis:
La pereo de imperio ne pruvas, ke kristanisma dio ne ekzistas nek paganismo venkis. Dio ne rilatas kun fataloj de surteraj landoj. Imperio de Dio origine ne ekzistas surtere. Kredu Imperion de Dio en ĉielo.
Aŭgusteno uzas magneton kiel unu ekzemplon de afero, kiun oni ne povas klarigi sed devas akcepti tia, kia ĝi estas. Li skribas pri strangaj fenomenoj, kiujn magneto kaŭzas, ke ĝi pendigas feran ringon, kiu ricevinte povon de magneto tiras alian ringon kaj sinsekve faras longan ĉenon nur tuŝante ekstere anstataŭ kuniĝi interne, aŭ ke magneto, kiu estas sub arĝenta telero, povas movi feron metita sur la teleron.
Kaj li skribis , ke ĝi tiras feron sed ne pajlon.
Aŭgusteno tute ne intencas klarigi strangajn aferojn. Li intencas persvadi, ke oni ne devas pensi, ke iu fenomeno ne povas okazi aŭ ne okazos, nur pro tio, ke oni ne povas klarigi ĝin. Li insistas, ke oni devas kredi miraklon de Dio, eĉ se ĝi estas ne komprenebla al homoj. Miraklo kaj enigmo de la naturo estas revelacio de Dio, do ne provu klarigi sed akceptu tion, kia ĝi estas. Studi pro scivolemo estas malpia sinteno.
2. Forto, kiun naturaĵo havas
La ideo de Aŭgusteno donis grandan influon tra tuta mezepoko de Eŭropo, inter alie, al inteligentuloj. Ekzemple, en la komenco de la 13-a jarcento, pli ol 800 jarojn post Aŭgusteno, Gervasio el Tilbury verkis libron "Otia imperialia." La priskribo pri magneto en tiu verko estis komplete citita el Aŭgusteno. Kaj kelkaj tiutempaj verkistoj ankaŭ heredis la ideon de Aŭgusteno. Tiom longe la idearo de Aŭgusteno faris ombron sur Eŭropo. Lia instruo estis, ke oni akceptu strangaĵon, kia ĝi estas, ke esplori ĝin estas kontraŭ pio. Li agnoskis nescion kaj haltigis esploron pri naturo, almenaŭ publike.
Sed tiu instruo ne estingis scivolemon de homoj al magneto. Oni deziris kompreni la funkcion de fenomenoj en la naturo. Kaj tiu vidpunkto ekde antikva epoko estis heredata kaj eĉ fortigita en mezepoka Eŭropo, ke ĉiu naturaĵo havas ne nur fizikan kaj fiziologian fortojn sed ankaŭ supernaturan funkcion.
Tio estis, ĉar Aŭgusteno agnoskis miraklojn kaj ne neis popolan religion, kiun oni heredis de la romia epoko.
Ekzemple, Plinio skribis, ke diamanto malhelpas la forton de magneto kaj sango de kapro rompas la diamanton. Aŭgusteno senkritike ripetas la saman priskribon. Li skribis, ke ajna objekto, kiel fero, fajro ktp ne povas damaĝi diamanton krom sango de kapro. Kaj li ankaŭ skribis, ke magneto perdas la forton proksime de diamanto. Se magneto jam altiris feron al si, ĝi forlasas feron kiam diamanto proksimiĝas. Tiel multaj strangaj fenomenoj estis aŭtoritataj de Aŭgusteno.
Magneto malkovras malfidelecon de edzino al edzo, diamanto malhelpas la funkcion de magneto, kaj sango de kapro rompas la diamanton. Tiaj strangaj rilatoj naskiĝis laŭ simpatio kaj apatio inter objektoj. Tia ideo estis kredata dum mil jaroj de ne nur la ĝenerala publiko sed ankaŭ de alte taksitaj intelektuloj.
Oni kredis, ke ĉiuj objektoj en la naturo havas sian propran kapablon, kiu estas aŭ fizika aŭ fiziologia aŭ supernatura.
3. Manko de medicina teorio en Kristalismo
Aŭgusteno kondamnis studi sciencon por kontentigi nur scivolemon kaj se oni bezonas sciencan konon, oni ne hezitu pruntepreni ĝin de pagano, kiu havas ĝin. La celo de studado devis esti nur "serĉi por ekkompreni intencon de Dio el tuta Biblio." Laŭ Aŭgusteno, la Biblio enhavas multajn metaforojn per surteraj objektoj kaj trompajn esprimojn. Tial oni ne povas kompreni la Biblion sen kono de diversaj aferoj. Do, studantoj akceptu paganan kulturon dum tio estas utila por studado de la Biblio. Nome, tiuj dokumentoj estas utilaj por solvi enigmojn de la Biblio, kiuj priskribas karakterojn de bestoj, arboj, herboj, mineraloj kaj aliaj objektoj. Ĉar la kristana mondo ne havis propran konon de naturscienco, ĝi bezonis sciencon de paganoj. La fakto, ke kristanismo ne havis teorion pri naturscienco, donis aktualan kaj rektan influon inter alie al la fako de medicino.
La Medicina scienco ekde Hipokrato finiĝis per la morto de Galeno. La romia medicino heredis pli multon de popola mistikisma medicino ol la greka. Medicino en Romio havis magiecan karakteron.
Kiel alia faktoro, La frua kristanismo ne taksis medicinon alte. Ĉar malsano estas puno de Dio por sciigi eraron, oni devas ekkoni sian eraron kaj elteni la doloron. Medicina praktiko ne akiris altan estimon en la kristana mondo. En mezepoka Eŭropo, kristanisma regado disvastiĝis per helpo de eklezia forto. Kie ĝi ankoraŭ ne regis, popoloj daŭre havis siajn paganajn religiojn. La medicina praktiko por la homoj estis donata de magiistoj kaj akuŝistinoj en vilaĝoj kaj barbiroj en urboj. Ĉiuj tiuj estis malaltranguloj.
Magiaj priskriboj estas ne multaj en mezepokaj dokumentoj pri medicino, ĉar popola medicino ne estis registrita.
Aŭgusteno skribis, ke magia rimedo kiel kuracado estas superstiĉo kaj Kristanismo devas forpeli ilin. Ĉi tie, "superstiĉo" kontraŭas dogmon de Kristanismo sed ne sciencan racion. Li agnoskis forton de naturo por kuraci malsanon. Sed li rifuzis uzi la forton per magia tekniko. Sed oni ne povis distingi inter natura kaj magia forto. Tial en mezepoka Eŭropo magio estis bazo de kuracado.
Sub peza laborado, malsatego pro malbonrikolto, perforto de reganto ktp., travivi mem estis severe por homoj. Plue, timo kontraŭ ripete atakantaj epidemioj estis komuna inter kamparanoj kaj urbanoj, ankaŭ inter needukitoj kaj inteligentuloj. Tial, kiom ajn ne permeseble, vidante laŭ dogmo de eklezio, oni petis savon de ĉio, kio povus helpi. Tiel magia vidpunkto tenis sian vivon senrilate al eklezia malpermeso. Kaj ankaŭ magneto kaj statika elektro estis komprenita en kadro de tia vidpunkto.
4. "De Lapidibus (Pri ŝtono)" de Marbodaei
Estis jam konate, ke sukceno tiras malpezan objekton trans distanco. Kaj iom post iom, oni ekkonis aliajn materialojn, kiu havas altiran forton. Bede la Honorinda (672-735) skribis, ke nigra pilketo de kalcedonio(nomo de ŝtono), kiu brilas nigre kaj brulas en fajro, kaptas tuŝintajn objekton samkiel sukceno, kiam ni frote varmigis ĝin. La malkovro estis neglektata ŝajne pro tio, ke Gilberto(1544-1603) envicigis ĝin en la grupon de objektoj, kiuj ne montras elektran tirforton.
Ĉiuokaze, ni ne povas preni la malkovron kiel sciencan okazaĵon laŭ nia koncepto. La afero estis komprenita tute alimaniere. Laŭ Marbodaei, elektra kaj magneta forto estis ekzemplo, ke ŝtonoj kaj juveloj havas animon kaj magian forton. Studo pri ŝtonoj celas malkovri supernaturan forton de ili kaj utiligi ĝin por homoj.
Pluraj homoj skribis, ke la nigra pilketo de kalcedono kuracas podagron kaj histerion de virino, eltrovas pacientojn de lepro, ke la fumo rompas ŝajnigon de virgeco. Ankaŭ Marbodaei nomis kelkajn ecojn de kalcedono: unue ĝi kuracas hidrocelon, fortigas dentojn, promptigas akuŝon kaj efikas al lepro kaj stomakdoloro, due ĝi utilas por eviti demonon kaj malkovri vigrecon, trie ĝi povas altiri apudan pajlon, kiam ĝi estis varmigita kaj frotita.
La unua estas efiko kiel medikamento, la dua estas supernatura magia forto kaj la tria estas fizika forto. Sed tia grupigo estas laŭ nia koncepto. Marbodaei komprenas ilin sur sama nivelo. Precipe efiko de medikamento kaj magio estas tute ne distingitaj.
Kiam temas pri magneto, li skribis, ke ĝi premas hidrocelon kaj disigas doloron de brulvundo, malkovras malfidelecon de edzino, pacigas kverelantojn, donas amon al novgeedzoj kaj donas konvinkigan forton al parolo. Plue, kiam ŝtelisto entrudas en iun domon, se li enigas fumon de lignopeco kun polvo de magneto, li povas libere serĉi valoraĵojn, ĉar la animoj de loĝantoj eliras eksteren el la domo.
Marbodaei interesiĝis nur pri magia eco de ŝtonoj.
5. Hirdegard de Bingen
Supernatura forto, kiun ŝtonoj havas, aperadas en mezepokaj literaturaĵoj. Dokumentoj estis verkitaj de malmultaj kristanaj intelektuloj. Krom ili, la plej multaj homoj estis analfabetoj. Kaj ni ne povas scii, ĉu ili havis saman vidpunkton kiel tiuj homoj, kiuj verkis dokumentojn. Sed eĉ altranga elitulo kiel Aŭgusteno akceptas paganajn konceptojn, ekzemple, tiujn de Plinio kaj Dioskorido. Ni povas supozi, ke la simplaj homoj estis eĉ pli profunde mergitaj en magiaj vidpunktoj pri naturo ol tiuj du. Ĝenerale ni ne povas scii vidpunktojn de tiuj homoj. Sed feliĉe, monaĥino Hirdegard de Bingen(1098-1179) verkis la libron "Fizika," en kiu oni povas vidi parton de tiutempa folklora vidmaniero pri naturo.
La verko priskribas medicinan kaj medikamentan karakterojn kaj mencias naturhistoriajn rimarkojn pri pli ol 500 artikoloj de plantoj, atomoj, arboj, ŝtonoj, fiŝoj, birdoj, bestoj, reptilioj kaj metaloj.
Ŝi klasigis objektojn laŭ kriterio de varmo/malvarmo kaj seka/humida. Kuracado estis praktikata laŭ similaj vidpunktoj, tie oni povas vidi influon de greka filozofio kaj medicino. Sed individuaj skribaĵoj estas tute malsamaj al aliaj mezepokaj verkoj. La influo de Plinio, Dioskorido kaj aliaj verkoj, kiujn oni povis referenci, estas tute ne trovebla. La plej granda parto de ili baziĝas sur tradicio de popola religio de ĝermanaj homoj. Ŝi aldonis al ĝi sian observadon kaj sperton.
Ŝi skribis pri juveloj: Ili naskiĝis el fajro kaj akvo. Tial ili enhavas varmon kaj humidon. Kaj ili enhavas multajn fortojn, do ili povas respondi efike al diversaj postuloj. Oni povas fari diversajn aferojn per juveloj, limigite al bonaj, sinceraj kaj utilaj aferoj. Ili ne respondas al malicaj kondutoj.
Ŝi skribis pri magneto:
Magneto havas varman karakteron. Ĝi loĝas en iu speciala sablo kaj akvo. La ŝtono naskiĝas el ŝaŭmo, kiun elŝprucas iu venena vermo, kiu loĝas en sablo aŭ akvo. Unu el venenaj vermoj, kiu similas al limako, loĝas en akvo de iu speciala bordo. Ĉi tiu vermo foje elŝprucas ŝaŭmon en la teron, kie fero estas rafinita delonge. Tie aliaj venenaj vermoj, vidante la ŝaŭmon, tuj kolektiĝas kaj alĵetas nigran venenon al la ŝaŭmo. Ĉi tiu veneno tuj trempiĝas enen de la ŝaŭmo kaj malmoligas ĝin al ŝtono. Tiamaniere, magneto solidiĝas de veneno en la loko, kie troviĝas fero. Tial ĝi havas koloron de fero kaj altiras ĝin. La akvo ĉirkaŭ ĝi lavas la ŝtonon ĉiufoje, kiam inundo okazas kaj forigas preskaŭ ĉiun venenon, kiu algluiĝis al la magneto.
Se iu perdas sanan menson aŭ estas ĝenata de iluzio, frotu ŝtonon de magneto aldoninte salivon ĉe supro de la kapo kaj la frunto kaj sorĉkantu sekve: "Ho vi, terurega diablo! Agnosku virton de Dio, kiu ŝanĝis forton de diablo, kiu falis de paradizo." Per tio, oni reprenos sanan menson.
La flama elemento de ĉi tiu ŝtono estas kaj profitebla kaj venena. La flamo prenita el la tero, kie fero produktiĝas, estas utila. Kaj la flamo prenita el la vermoj estas venena. Se magneto tuŝas salivon de varma kaj sana homo, la flamo forigos venenan humoron, kiu malhelpas homan penson.(p.154 l.7-p.152 l.5)
Ĉi tiu nigreca priskribo havas tute alian aspekton ol tiuj de grekaj kaj romiaj sciuloj. Ŝajnas, ke ĝi baziĝas sur religio, kiu naskiĝis kaj estis heredita en norda, malpli hela regiono.
Hirdegardo enkondukis etnajn religiojn kaj superstiĉojn kaj surmetis kristanajn kutimojn sur ili. Ekzemple, ŝi agnoskas kontraŭkristanan konduton, ekzemple sorĉkanti magiajn vortojn, kaj poste krucsigni kristane.
6. "De mineralibus (Pri mineralo)" de Alberto la Granda
Tiel etnaj religioj kaj superstiĉoj estis parto de la mezepoka kristanismo. Interalie, magneto estis konata kiel ilo por kuracado, magio kaj ekzemplo de kaŝita forto.
La scio pri magneto estis kolektita en la libro "Pri mineralo" verkita de Alberto la Granda (ĉirkaŭ 1200 -- 1280). En ĉi tiu epoko, Eŭropo retrovis la natursciencon de Aristotelo.
Alberto la Granda estis unu el la pioniroj, kiuj enkondukis Aristotelon kaj kiuj rigardis naturon ne nur kiel revelacion de Dio sed ankaŭ kiel esplorindan objekton. Li skribis pri magneto:
Magneto estas ŝtono kun koloro de fero kaj oni povas trovi ĝin en la maro de Hindujo. Tie tiom abundas je magneto, ke estas danĝere vojaĝi per ŝipo, kies eksteraĵoj estis najlitaj.
--- forlaso --Magneto havas tiun mirindan forton, ke ĝi tiras feron, kaj la forto estas transdonata al la fero, kaj la fero ankaŭ tiras alian feron. Tiel fojfoje oni vidas multajn pinglojn vice pendantajn. Sed se oni frotas magneton per ajlo, la magneto perdas sian forton. Aŭ se oni metas diamanton sur la magneton, tiu lasta perdas forton. Malgranda diamanto povas forpreni kapablon de granda magneto. En nia epoko, oni trovis magneton, kiu tiras feron ĉe unu finaĵo kaj forpuŝas feron ĉe alia finaĵo. Aristotelo diras, ke ĉi tiu estas alia speco de magneto. Unu el miaj kamaradoj raportis, ke li vidis magneton, kiu ne tiras feron sed estas tirita al fero. Aristotelo diras, ke troviĝas alia speca magneto, kiu tiras viandon de homo.
En magio, magneto povas doni mirindan iluzion, precipe kiam ĝi estis uzata kun konvena sorĉkanto aŭ laŭ specifa procezo instruata de magio. Kaj oni raportas, ke ĝi kuracas hidropson uzate kun mielo. Aŭ oni diras, ke se oni metas magneton sub kapkusenon de dormanta sinjorino, ĉasta edzino sin turnas en la brakojn de sia edzo kaj perfidanta rolfalas de lito pro koŝmaro. Ili ankaŭ diras, ke ŝtelistoj metas brulantan karbon ĉe kvar anguloj de penetrota domo kaj disŝutas polvon de magneto sur ilin la karbopecojn, por ke loĝantoj forkuru de la domo pro koŝmaro. Tiel ŝtelistoj povas forpreni tion, kion ili volas.
(Ĉi tie "Aristotelo" indikas ne veran Aristotelon, kiu verkis libron "Pri ŝtono.") (p.158 l.2-- p.159 l.4)
Alberto distingis ŝtonon kaj metalon. Kaj li metas magneton en grupo de ŝtono. Li parolas du specajn magnetojn. Unu tiras feron kaj la alia estas tirata de fero. Miskompreno, ke nur magneto tiras feron, estas solvita sed li naskis novan miskomprenon. Ĉi tiu miskompreno daŭras ĝis kiam Della Porta (1535--1615) korektis ĝin. Pri li, ni vidos poste.
Alberto diras, ke naturo estas objekto de sperta esploro, ke naturscienco estas studi kaŭzon de naturo, kaj ke eĉ konon de Aristotelo, oni devas denove esplori kaj se necesas, oni devas aldoni novan konon aŭ korekti eraron. Kvankam tian sintenon Alberto havis, li ne povis eviti siatempajn superstiĉojn. Tio okazis ankaŭ ĉe Tomaso de Akvino, kiu kompletigis la skolastikan filozofion post Alberto.
La Ideo, ke ŝtonoj havas animon kaj juveloj havas magian forton, estis rakontata mondvaste kaj herediĝis. Frua kristanismo akuzis amantojn de juvelo ne nur pro ilia luksa vivo sed des pli pro tio, ke juveloj kunportas ideon de magia forto. Kristanismo disvastiĝis, tamen kontraŭkristana ideo pri ŝtonoj ne degelis. Kontraŭe, la ideo evoluis tra tuta mezepoko kaj eĉ Robert Boyle, unu el la pioniroj de la moderna naturscienco de la 17a jarcento, skribas la dokumenton "Forto kaj fonto de juveloj," en kiu li agnoskis medicinan efikon de juveloj.
La Kristanismo evoluis iam forpelinte indiĝenajn religiojn kaj heredaĵojn, iam kunvivante kun ili kovrante ilin per kristana aspekto. Interalie, sur la kampo de medikamento kaj kuraca zorgado magiaj kaj paganaj metodoj prosperis. Intereso de homoj pri magneto estis aparte forta sur la kampo de kuracado. Kaj multaj el la unuagradaj intelektuloj de la 11a jarcento ĝis la 13a, publike proklamis magiajn efikojn de magneto.
Dume, observataj konoj iom post iom akumuliĝis kaj atendis esti ordiigtaj kaj klasifikitaj.