Ankaŭ insektoj havas konscion.
Ni havas proverbon, "Eĉ insekto cola havas animon duon colan.*1 "Ni ne devas malrespekti eĉ malgrandan kaj malfortan vivanton, ĉar duono de ĝia korpo estas ŝtopita de koro kaj menso. Origine, tiu proverbo devenas de familia precepto "Gokurakuĵi-dono Goŝosoku*2," kiun restigis HOĴO Ŝigetoki*3, kiu estis vicaŭtoritato*4 de HOĴO Cunetoki en antaŭa duono de Kamakura-epoko(1185-1333)*5. "Eĉ malgranda insekto havas koron, penson, senton kaj emocion, kaj la vivo estas tiel valora, kiel tiu de homoj." Tio estas unu el Budhismaj instruoj. Japanoj, tradicie komprenis, ke eĉ insektoj havas ion simila al konscienco.
Lastatempe, tiuj studoj evoluas, ke multaj el bestoj, inkluzive de insektoj, havas iu speco de konscio. Tio rilatas ankaŭ al diskuto, ĉu AI*6 povos havi konscion en kunteksto de nuna disvolviĝo de AI revolucio. Sendube, homoj havas konscion. Sed ni konas tro malmulton pri konscio. Ni ne scias la mekanismon, kiel la konscio naskiĝas, nek kiel tio evoluis en naturo.
Multaj birdoj kaj bestoj, ekzemple, korvo, ĉimpanzo, elefanto kaj aliaj mamuloj, tiel kondutas, kiel ili havas konscion. Nuntempe, dorlotbesto estas tiel populara, ke jam ĉiuj scias tian aferon. La listo de konsci-havantoj enhavas ne nur birdojn kaj mamulojn, sed ankaŭ reptiliojn kaj fiŝojn.
Speco de konsci-havantoj etendiĝas al senvertebruloj kiel polpo, sepio, mielabelo, drozofilo ktp. Ekzemple, polpo montras reagon, kiu aktive evitas doloron. Tio estas rigardata kiel prezento de ia speca konscio.
Onidire, sepio povas rememori detalon de okazintaĵon. Ĝi havas memorkapablon. Mielabelo montras konduton simila al ludo. Tio estas indiko de emocia stato. Drozofilo dormas dormon, kiu estas simila al REM(rapida okulmoviĝo)-dormo de homo. Dum REM-dormo, oni vidas klaran sonĝon. Sonĝo estas rigardata kiel grava elemento de konscio.
Kiel mi diris supre, ankaŭ insektoj kaj moluskoj havas ion similan al konscio. Ni devos rekonsideri rilaton inter bestoj kaj homoj.
(GakuGaku)
Rimarkoj de tradukintoj;
*1 Eĉ insekto cola havas animon duon colan.
Ĉi tiu frazo estas unu el japanaj proverboj. Colo signifas ĉi tie japana colo, kiu estas ĉirkaŭ 3 centimetroj.
Eĉ malgranda insekto havas animon. Tial oni ne devas malestimi ĝin.
"Gokurakuĵi-dono Goŝosoku" estis unu el verkoj ce HOĴO Ŝigetoki. Gokurakuĵi-dono estas plumnomo de la aŭtoro, kiu estis onidire HOĴO Ŝigetoki sed ne estis certigita. Sed laŭ enhavo kaj plumnomo, kiu montras loĝlokon de li post la emerito, , oni konsideras ĝin kiel lia verko. Goŝosoku montras staton de aferoj aŭ homoj. La aŭtoro igis legi ĉi tiun verkon al gefiloj de Ŝigetoki. La ĉefa enhavo estis admono al ili, ke ili have solidarecon inter ili kaj prosperigu la familion.
HOĴO Ŝigetoki estis filo de Aŭtoritato HOĴO Jasutoki, Aŭtoritato la 3-a, kaj vicaŭtoritato HOĴO Cunetoki, Aŭtoritato la 4-a.
Aŭtoritato estis la plej altranga decidanto kaj plenumanto de registaro, kiu estis kurigita laŭ kunsento de estraranoj, en Kamakura-epoko. HOĴO Ŝigetoki estis vicaŭtoritato de Aŭtoritato HOĴO Cunetoki.
*5 Kamakura-epoko(1185-1333)
MINAMOTO Joritomo malfermis kamakura-epokon kaj la klano de lia edzino HOĴO Masko efektive regis registaron de tiu epoko. Nominala reganto de Japanio estis daŭre la imperiestro sed por la unua fojo efektiva politika potenco transiris de nobelo al militista klaso.
AI estas mallongigo de artefarita intelekto. Nun ĝi evoluas kaj disvastiĝas diversmaniere.