La edzo en la foto
Utao:
夫逝きて笑顔の写真吾の前に思はずいつも[お父さん]とふ
Legi:
Otto-juki-te egao-no-ŝaŝin ŭa-no-mae-ni omoŭazu icumo "oto-sann" tohu.
Frazpartoj:
夫逝きて | Otto-juki-te | (La) edzo-forpas-inte |
笑顔の写真 | egao-no-ŝaŝin | ridet-anta-foto |
吾の前に | ŭa-no-mae-ni | mi<de<antaŭ<estas |
思はずいつも | omoŭazu icumo | senkonscie-kutime |
[お父さん]とふ | "oto-sann" tohu | "Kara" alvokas (mi) |
Signifo:
Mia edzo forpasis. Sed vidante lian foton ridetantan, mi kutime senkonscie alvokas "otosan."
Rimarko:
En Japanujo, edzino alvokas al sia edzo "anata (vi)," per nomo aŭ alia maniero. Post naskiĝo de sia ido, edzino fojfoje vokas sian edzon, "paĉo(oto-ĉan)" aŭ "patro(oto-san)" de vidpunkto de la ido. Same post naskiĝo de nepo, ŝi fojfoje vokas sian edzon, "avĉo(oĵii-ĉan)" aŭ "avo(oĵii-san)."
Japanoj, precipe maljunuloj, kreskis baze kiel animisto kaj kutimas alvoki diversajn aĵojn kvazaŭ ili estas persono. Al la foto de forpasintulo, nomo kaj iamaj posedaĵo aparte sentigas tiun personon.