Nia Golfeto

Amikoj kaj ...

Aberacio

aberacio 1 Diferenco inter la ŝajna k la vera situo de astro.
2☐Disperso de la lumradioj, kiu kontraŭstaras la formiĝon de preciza bildo: sfera, kromata aberacio.
3❤Devio disde la normala tipo. (el PIV)

Aberacio de lumo

  Mi preferas diri la unuan signifon kiel "aberacion de lumo" en la baza fiziko teleskopopor distingi el la dua signifo, kiu estas pli intima por altlerneja lernfako. Sed mi ne celas paroli pri fiziko ĉi tie.

 Kiam mi estis 10 jaraĝa, Sovetio lanĉis la sateliton Sputonik la unua. Tiam mi vidis la sateliton kiel unuan paŝon al la Luno, Marso kaj plu. Mi deziris havi mian teleskopon kaj mi petis ĝin al mia patro. Mia patro diris, se li akiros la premimono por krucvortenigmo, kiu tiam estas sur la ĵurnalo de dimanĉa eldono. Mirinde, li akiris ĝin! Kaj mi aĉetis lensaron por teleskopo. Ĝi konsistis el nur 2 lensoj, nome, objektiva lenso kaj okulario. Sed la objektiva lenso havis 10 centimetrojn diametre! Mi iel faris teleskopon per fumtubo, kartono, konektilo por fumtuboj kaj iom da lignaĵo.

  Mi observis la lunon kaj kelkajn planedojn. Tiutempe, estis sufiĉe mallume por observi la ĉielon, eĉ en la spaco, estis hontinde nomi ĝin korto, de mia domo. Mi ne memoras, ke mi estis obsedita de ĉielobservado, tial la nekutima luksaĵo por malriĉa familio, ne tiel utiligita. Ankaŭ mia patro ne zorgis pri hazarde enmaniginta mono. La teleskopo iam malaperis sed la lensaro longe restis en la tirkesto de mia tablo kiel mia trezoro.

  Kiam mi vidis la lunon, la granda luno, kiu ne povis enigi sin en la vidkampo de la teleskopo, mi ne atentis la fenomenon. Sed kiam mi vidis Jupiteron kaj Saturnon, mi vidis kelkajn kolorojn ĉe la rando kaj la planedoj estis ne klare videblaj. Tiam mi sciis kromatan aberacion konsilante en la libro de lerneja biblioteko.

 Mi ne sciis tiutempe, ke Sputonik minacis Usonon kaj kaŭzis diversajn movojn en tiu ŝtato. Unu el ili estis moderniĝo de edkado por rivali kontraŭ Sovetio. Tio ne estis mia afero...sed... kiam mi eniris altlernejon, la Ministerio de Edukado donis al ni novan instruplanon, kiu estis influita de usona movo. Bonŝance, mia instruisto de fiziko tute neglektie ĝin, ĉar li havis flavan kajelon, kiun onidire li uzadas de antaŭ la Dua Mondmilito kaj ni plene ĝuis lian instruon diversasence.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":