Balai
1Forŝovi (polvon, malpuraĵon ks) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj: balau la mortintajn foliojn; balai la sablon de sur la perono; (abs) se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo Z(➞metio).
2 Purigi per tia ilo: balai la plankon B, ĉambron; la stratoj estas balaitaj Z; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita Z.
3 (f) Dispuŝi, perforte forigi: vento balaas la nubojn; la venkinta partio balais la opozicion; mi balaos ĝin per balailo de pereigo X. (el PIV)
Balalinio
Ni ankaŭ uzas balailon sed ni uzas ĝin ne por forŝovi aĵojn sed por "kolekti" aĵojn, kiuj ne estu tie. Ĉu la rezulto estas sama? Se iu trinkas kafon el ladskatolo. Kiam li eltrinkis, li forŝovas ĝin for de sia mano. Sed por tiu, kiu kolektas rubaĵon, la skatolo ne devas esti survoje. Tial li prenas ĝin kaj poste metas ĝin en rubujon. Tiuj homoj iras promeni kun sako kaj longan pinĉilon enmane. Bedaŭrinde, ankaŭ en Japanujo, forŝovantaj homoj estas multe pli ol koelktantaj homoj.
Cetere, ni havas tradicion ĝui ĝardenon de "sablan ondeton."
Sed ĉi tie mi temas pri "balalinio" de bildtubo. La aparato post nelonge malaperos. Mi mencias pri tio kun iom da nostalgio. Mi eklaboris en la kompanio, kiu produktas materialojn por magnetika uzado, ekzemple, bida memorilo*1, registilo per magnetika breĉo*2, enfokusiga bobeno*3, ktp. Ho, ĉiuj aparatoj fariĝis kvazaŭ fosilioj!
En bildtubo, la elektrono, kiu estis pafita el elektrona pafilo, akceliĝas tirite de anodoj kaj fine kolizias kontraŭ lumineska tavolo de la ekrano. Tiam punkto sur la ekrano brilas. Inter la pafilo kaj ekrano, ekzistas du paroj da deviigaj bobenoj. Unu paro deviigas la direkton de elektrono horizontale, kaj la alia vertikale. Unu paro de la bobenoj skanas elektronon de maldekstre al dekstre. Tion ripetas regule. Tiam naskiĝas unu balalinio. Dume la alia paro deviigas iomete de supre al malsupre, ĉiufoje unu skano finiĝas. Tiel la deviigaj bobenoj faras 512 balaliniojn (efektive malpli ol 500). Tion ripetadas 30 fojojn sekunde. Por desegni bildon, kiam la elektronika fluo celas ĝustan punkton je ĝusta tempo, fortigas la kurenton. Kiel? Ne faru tian malfacilan demandon. Okaze de kolora televido, oni uzas tri elektronaj pafiloj, ĉiu por ruĝo, verdo kaj bluo. Sur la interno de ekrano estas 3 specaj lumineskajn materialojn laŭ regula aranĝo. Ĉiu pafilo devas pafi ĝuste sian koloran punkton.
Kia delikata funkcio! Mi ne sentas tian delikatecon pri ekrano el likva kristalo, ĉar tiuokaze, oni nur bezonas doni du nombrojn por decidi koordinaton. Kiu estas pli rafinita maniero, ĉu bildtubo, ĉu likva kristalo? Mi preferas apogi bildtubon al likva kristalo, ĉar ĝi aspektas multe pli klopodas. Sed realeco estas senkompata. La dua facile iras trans la limon de bildtubo. Sendube likva kristalo estas pli dotita. Sed esti talenta ne ĉiam signifas esti kunsentita.
Ĉu vi ne sentas robotan baralilon aminda? Ĝi laboras diligente ĝis sia energio estas elĉerpita. Objektive, se ĝi povas plenumi saman laboron per kvinona energio, ĝi estas multe pli efika. Sed ial mi havas simpation al la roboto, kiu laboras ĝis la lasta guto de energio. Sentimento de aĝulo. Mi atentu, ke mi ne estu obstaklo kontraŭ junuloj.
Rimarkoj
Antaŭlonge, oni uzis feritajn bidojn kiel memoraparaton de komputilo. Ĉu vi kredas ĝin? Oni mane trapasigis maldikajn dratojn tra trueto de feritaj bidoj, ĉiu du direkten.
Ĝi estas aparato por magneti magnetrubandon aŭ magnetdiskon. Ankaŭ por tiu aparato ferito estis bona materialo.
Ĝi estas bobeno por enfokusigi elektrona fluo sur la ekrano.