Ciklo
ciklo 1 Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetiĝas laŭ sama vicordo: la festoj faru sian ciklon Z; ⚥ kora ciklo (regula sinsekvo de la atriaj k ventriklaj sistoloj k de la kora diastolo); menstrua, oestra ciklo; ⚥ kromosoma ciklo (☞ mitozo, mejozo, ĉelciklo, vivociklo).
2 La daŭro de unu tia sinsekvo: la ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj. ☞ periodo.
3 Ⓣ La distanco, kiun trapasas piŝto de vapormaŝino dum unu iro k unu reiro.
4 … (el PIV)
Ciklo de Carnot
Ni lernas ciklon de Carnot en altlernejo. Geknaboj ellernis bazan dinamikon kaj ili ekkredas, ke fiziko estas facila afero. Sed tiam nova ŝoko atakas ilin. Termodinamiko. Kio estas tio? Neniu, kiun ili pene ellernis, estas aplikebla.
Sed ne ĉagrenu vin. Kiam Carnot publikis lian solan sed tre gravan studon, sciencistoj tiutempaj ne povis kompreni la signifon nek metodo de tiu dokumento. La ideo estis tro nova. Carnot mortis juna pro ĥolero kaj la disertaĵo estis preskaŭ perdata.
William Thomson(Kelvin) eksciis la ekzisto de la papero kaj persiste serĉis ĝin. Li finfine trovis ĝin 24 jarojn poste de la publikigo. Carnot celis difini teorie maksimuman efikecon de ideala varmomotoro, kiu estis nomata Ciklo de Carnot. Li konkludis, ke la efikecon decidas temperaturoj de varma fonto kaj malvarmigilo. En la epoko de Carnot, vapormotoro estis evoluanta. Tial multaj homoj pensis, ke kapablo de vapormotoro devenas de vaporo. Sed Carnot pensis, la funkcio de motoro devenas de moviĝo de varmo kaj tiu moviĝo okazas nur kiam temperaturo de varmo fonto estas pli alta ol tiu de malvarmigilo. La portanto de varmo ne bezonas esti vaporo.
Estas interese, ke en altlernejo, multaj lernantoj malŝatas ĉi tiun parton de fiziko sed kelkaj el ili fervole ekŝatas termodinamikon. Ĉu tio rilatas kun la pensmaniero de ili? Mi tion kredis. Sed bedaŭrinde mi ne povis trovi certan signon pri tio.