Nia Golfeto

Amikoj kaj ...

Ĉielo

ĉiel/o 1 Blua, ŝajne volba spaco, kiu etendiĝas super nia kapo, k en kiu ŝajnas moviĝi la astroj: sur la ĉielo staras la bela suno Z; ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo Z; el klara ĉielo tondro ekbatis Z; se la ĉielo falus al la tero […] Z; serena, nuba ĉielo; sub la libera ĉielo Z (sen ŝirmejo, eksterdome); ne gutas mielo el la ĉielo Z; (f) urboj fortikigitaj ĝis la ĉielo Z; gloraltigi iun ĝis la ĉielo (☞ apoteozi)   Θ Tiu spaco,.... (el PIV)

 Ĉielo kaj nombro de Avogadro

 Temas pri ĉielo, ne mankas fenomenoj interesaj. Oni unue parolus pri ĉielarko. Sed kiel altlernejano, la plej impresa epizodo al mi estis, ke Sinjoro Rayleigh kalkulis nombron de Avogadro konsiderinte bluan ĉielon. Kiel tia stranga kalkulo eblas? Mi legis pri la afero en eseo de TERADA Torahiko.
 
 Sed en tiu eseo, estis skribita, nur ke S-ro Rayleigh faris la kalkulon. Por fari la kalkulon, oni bezonas scii grandecon de moelkulo kaj densecon de tiu gaso. Mi lernis la rilaton inter ondlongo kaj grandecon de partiklo, kiu disvastigas sunlumon. Sed kiel oni povas scii la densecon de la partikoj tie? Kiam oni similigas la fenomenon solvante sapon en akvo, je la taŭga denseco, oni povas plej bele vidas la apartiĝon de koloroj disvastigita lumo. Sed el tiu fenomeno, oni ne povas kalkuli densecon.
 Nun mi povas kompreni, kial mi ne povis fariĝi fizikisto. Tio estis, ĉar mi ne solvis mem la demandon.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":