Nia Golfeto

Amikoj kaj ...

Difrakto

 

difrakt/i (tr Bloki partojn de ondo, kaŭzante interferon de la restantaj partoj. 
difrakto. Ago difrakti: difrakto de lumradioj per kradodifrakto de iks-radioj per kristalo.

 

Difrakto de lumo

En altlerneja fiziko, kiam lernantoj iel kutimiĝis al dinamiko, termodinamiko atakas ilin kaj sekvante lernado pri ondo ĝenas ilin. Termodinamiko embarasas lernantojn pro tute alia koncepto ol dinamiko. Ondo ĝenas ilin pro ties moviĝo. Ni povas montri ilin per diversaj modeloj. Plue lastatempe, ni povas prezenti movon de ondo uzante komputilan programon sed oni bezonas penon por akiri la imagon.

Ni lernas diversajn karakterojn de ondo kaj fojfoje kalkulas laŭ demando. Ni ekzercas multajn ekzemplojn de interfero de akva ondo ĝis luma ondo. Iun tagon, tri lernantoj venis al mi kaj demandis; ni lernas pri interfero tre detale sed kial la klarigo pri difrakto estas kruda?

Ha, tian demandon mi neniam ricevis dum mi estis regulara instruisto. Tio okazis kiam mi laboris kiel portempa instruisto post emerito. Jes! Ili pravis. En altlernejo oni nur klarigas, ke kiam la breĉo, tra kiu lumo iras, malgrandiĝas proksime al la ondlongo de la lumo, la difrakto subite grandiĝas. Por la unua fojo, mi klarigis pri tio al lernantoj. Mi mem ne povis tuj kalkuli, do, tiam mi nur montris al ili, kiel kalkuli. Laŭ principo de Huygens, metante originojn de elementaj ondoj sur dividitaj punktoj inter breĉo, supermetas vojaĝantajn ondojn. Se la direkto iom devias, tiam la fazo de ĉiu ondo iomete kaj regule ŝanĝiĝas.

Danke al tiuj lernantoj, mi kalkulis ĝin kaj trovis ĝin tre pena. Kelkajn tagojn poste, tiuj lernantoj venis plenuminte la kalkulon. Kaj ni diskutis la signifon de la rezulto. Ili jam komprenis ĝis tiam, kila la klarigo de difrakto estas maldetala. Sed ili akiris rekompencon de la klopodo, ĉar ili komprenis samtempe kelkajn gravajn karakterojn de la lumo. Sed mi des pli ne volas klarigi la aferon en la klaso. Mi pretendas, ke fiziko estas facila. Tial mi devas kaŝi maloportunan ekzemplon. Mi nur ludigas lernantoj per skatolo de difrakta krado vidigante diversajn lumfontojn.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":